Articoli con tag: Vic-reĝlando

LA AŬSTRA REGADO.

La Aŭstra regado en Napolo komenciĝas en 1707 kun  Karlo III de Aŭstrio.

La neagnosko  de Karlo III fare de la Papo plimalbonigis la rilatojn inter Vieno kaj Romo, aktualiginte kontraŭeklezian pozicion de la Registaro, kiu ellasis serion da leĝaj  ordonoj laborinfluaj por la solvo de la palac-konstrua problemaro.

En 1708 la Reĝo ellasis tri ediktojn, kiuj ordonis la sekvestradon de la rentoj apartenantaj al klerikaj altranguloj rezidantaj eksterlande, la malpermeson transigi monon en la  Papan Ŝtaton kaj koncedi la “exequatur” al la Papaj dokumentoj.

En la Napola socio pli kaj pli enradikiĝadis kontraŭklerikalismo, kiu pretigis la grudon por leĝoj, kiuj poste malpermesos la konstruon de preĝejoj kaj monaĥejoj. Dume la  Napolanoj prezentadis petskribojn al aŭtoritatoj cele al solvo de la domkonstrua malegaleco –  inter konstruaĵoj civilaj kaj konstruaĵoj porekleziaj. La problemo estis duspeca,  oni volis bremsi  la konstruadon de preĝejoj kaj monaĥejoj, sed samtempe oni postuladis, ke la religiaj konstruaĵoj pagu la impostojn.

En 1712 estis prezentita,  fare de la Napolaj Ambasadoroj, petskribo kie oni priskribis la malbonegajn kondiĉojn de la  Universitatoj en la Napola Regno, kaj oni ŝuldigis la kaŭzojn al la ekcesaj aĉetadoj fare de  la pastraro, kiu havis rajton je nepago de la impostoj por la  prizorga gardado de la konstruaĵoj.

La Aŭstra Registaro, malgraŭ la komencaj esperoj, montris moderigan  kaj parte kunlaboreman politikon kun la Napolaj klerikaro kaj nobelaro.  Nur en 1717-1718 Karlo IV koncedis la eblecon  libere konstrui en la ĉefurbo, ellasante leĝordonon, kiu  reguligu la konstruaĵojn. Tia decido tamen ne havis,  por la Napola evoluo, la esperatajn  rezultojn, ĝi permesis la reguligon de fabrikaĵoj  jam antaŭe  konstruitaj sur malpermesitaj areoj, kaj  kreskigis la konstrulaborojn en la vilaĝaj kvartaloj.

Mankis entute intervenoj de aŭtoritatoj, kiuj reguligu la konstsruaĵojn laŭ pli ampleksa  plano, sed ĉio estis allasita al kazo kaj al la bontrovo de unuopuloj. La kvartaloj, kvankam  apendicoj de la urbo, kun nobelpalacoj kaj preĝejoj, estis senaj je ajna  publika servosistemo kaj plu  ekspluatis la ĉefurban loĝej-planon

Dum la tridekjara Aŭstra Vic-reĝlando, nur du estas la urboplanadaj intervenoj rimarkindaj: la renovigo de strato Marinella laŭlonge de la maro kaj  la ekkonstruo  de Kastelo  del Carmine, kaj en 1732   konstruo de strato paralela ĉe la unua,  trairanta  Kvartalon Loreto.

Kastelo del Carmine

Kastelo del Carmine

Categorie: Esperanto, Urboplanado | Tag: , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

Napolo en la moderna epoko.

 

La modernan epokon  en Napolo kutime distingas la alveno de  Alfonso de Aragono, kiu sukcesis konkeri, en 1492, la Napolan Regnon  elde  Renato Anĵua kaj  politike unuigi Napolon kun la Sicilia Regno.

Unu el la unuaj intervenoj estis la rekonstruo de  Kastelo Nova (Castel Nuovo), kiu estis transformita al fortreso masivstruktura, kun turoj el piperno (lafŝtono)  kaj  sokloformaj bazamentoj, por malhelpi surgrimpadon. La kastelon  aparte distingas la krenelprovizitaj  terasoj ebligantaj  la uzon  de artilerio,  kaj la Tiumfarko, kiu celebras   la tiumfan eniron de Alfonso de Aragono.

castel nuovo - napoli

En 1497 la Ĉefepiskopo  Aleksandro Carafa revenigis la relikvojn de Sankta Ĝenaro, kaj  la Kardinalo Oliviero Carafa (frato de Aleksandro) iniciatis la realigon de  kripto sub la ĉefaltaro, kiu iĝis unu el la plej reprezentaj arkitekturaj monumentoj de la napola Renesanco.

cripta-del-duomo-il-Cardinale-Oliviero-Carafa-Orante

La Aragona Regno daŭris ĝis 1503, kiam, sekve de la  franc-hispana milito, Napolo fariĝis hispana Vic-reĝlando. Vic-reĝlando kiu finiĝos post du jarcentoj, sed pro tio Napolo ne haltigis sian urboplanan, artan kaj kulturan kreskon, plu restante  granda Eŭropa ĉefurbo.

En la unuaj jardekoj de 1500  gravis  la influo, kiun disradiis Maria Longo.

Maria Longo, vidvino intencinta dediĉi sian vivon je la servo de la malsanuloj, post kiam ŝi estis mirakle kuracita de Sankta Gaetano, fondis la preĝejon  kaj la malsanulejon  Sankta Maria de l’ Popolo de la Nekuraceblaj, kiu iĝis unu en la plej gravaj hospitaloj en Suda Italio, krom prestiĝa  kuracista lernejo.

Incurabili

En 1535-36 Napolo gastigis Karlon V.,  kaj kun la Vic-reĝo Don Pedro de Toledo komenciĝis iaspeca Napola Renesanco,  periodo de granda  kresko, ĉefe kulturkaraktera.

Ne preteratentinda estas la kultura ĉeesto de virinoj, precipe  Orsola Benincasa, kiu per siaj verkoj karakterizis la Vic-reĝan epokon. Orsola Benincasa ricevis sian unuan edukadon hejme, fare de la frato, kiu klopodis transdoni al ŝi   konojn pri la Biblio kaj  aliaj Sanktaj Libroj. Kiam ŝi manifestis siajn mistikajn ecojn, ŝi altiris la atenton de la popolo,  sed tio ne distris ŝin for de ŝia justa kaj senriproĉa vivo dediĉita al laboro (priaranĝo de festaj ormantukoj). En 1579, pro ŝia ekzemplodona vivo, la ekleziaj aŭtoritatuloj permesis al ŝi aranĝi kapelon en sia domo.

En 1581 la abato Gregoro Navarro realigis sur la monteto Sankta Marteno  kunloĝejon kun apuda Preĝejo de la Senmakula Virgulino: la  kunloĝejo celis krei laikan komunumon, kiu,  kun la  helpo de pastroj,   kapablu reformi la eklezion.  Orsola eksponis  siajn ideojn al Papo Gregoro XIII, kiu ilin trandonis al  la Tribunalo de la Sankta Inkvizicio.  Ŝi estis forigita de sia fondaĵo, kaj nur  poste ŝi revenis  per la malfermo de  porvirina edukejo sur la monteto Sant’Elmo. Tiu entrepeno akiris sukcesan aprobon fare de  la aristokrataj   familioj.

Preskaŭ mortonta, Orsola Benincasa diktis la regulojn por ermitejo, kiu  akceptu 33 virgulinojn en klaŭzuran komunumon. Post la morto de Orsola ekestis pluraj klopodoj por konstrui la ermitejon, kiu estis finkonstruita nur  post duonjarcento, ĉe la deklivo de monteto Sankta Marteno.

En 1606 komenciĝas la konstruo de la Kapelo de Sankta Ĝenaro kaj dum la sama jaro Caravaggio pentris “La sep verkojn de Mizerikordo”,

Caravaggio_-_Sette_opere_di_Misericordia_(1607,_Naples)_Copia

en kiuj la pentristo montras la napolan ĉiutagecon, kaj nur poste la artisto fondis la pentroskolon de la karavaĝistoj (atentindaj karavaĝistoj estis Artemisia Gentileschi kaj Annella di Massimo).

En 1604 estis fondita nobela kunfrataro, kiu kolektadis almozojn por  celebri Mesojn favore al la animoj de la Purgatorio. Tiu iniciato bone sukcesis, ĉar ĝi permesis la konstruon de la Preĝejo Sankta Maria de la Animoj de Purgatorio, konata pro ĝia tombejo kaj pro la flegado kaj preĝado por la mortintoj, kiun ĝi entenis. Tiu praktikado tamen iel degeneris al superstiĉo  kaj kondukis  la ekleziajn aŭtoritatulojn  fermi plurajn enurbajn  mortint-ostarojn, inter kiuj la Tombejo de Fontanelle.

Categorie: Esperanto, Historio | Tag: , , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

Blog su WordPress.com.