Ĉe la ekesto de kristanismo estas la religieco pro virina interveno kiu ĉefrolas.
Legedo pretendas Napolon unua kristana urbo.
Sankta Petro verŝajne haltis en Napolo dum sia vojaĝo de Antioĥio al Romo, kie li fondos la eklezion en la loko kie nun situas la baziliko Sankta Petro en Arem. Dum sia restado en Napolo Sankta Petro eble konvertis Kandidan, kiu prezentos al li Asprenon, la unuan Episkopon de la urbo, post kiam tiu estis mirakle sanigita.
Gravas la klopodo atribui al Napolo la unuan naskon de la kristana fido en okcidento.
Sufiĉas prikonsideri, ke jam en la IV jarcento en Napolo estis starigita la unua Baptofonto “S. Giovanni in Fonte (Sankta Johano ĉe Fonto), kiu antaŭos tiun en Romo, nomatan “S.Giovanni in Laterano”.
La originoj de la Eklezio en Napolo dum la I-a jarcento estus konfirmitaj per la disvastigo, kiun konis “La paŝtisto de Hermeso”, apokalipsa skribaĵo kiu havis grandan sukceson dum la jarcentoj ĉe la disvastiĝo de la vulgara lingvo.
Tiu teksto en la Trajana epoko eble inspiris la realigon de la plej antikvaj paleokristanaj freskoj aperantaj en la Katakomboj de Sankta Ĝenaro.
La najbareco de Pozzuoli, kiu jam dum la alveno de Sankta Paŭlo en 61 p.K. dum lia vojaĝo al Romo, elmontradis viglan kaj florantan kristanan komunumon, kaj la pozicio de Napolo kiel urbo malfermita al progreso, pravigus la ĉeeston de kristanoj jam dum la apostola epoko.
Malgraŭ la graveco de la originoj de la napola kristana tradicio rekte ligita al Sankta Paŭlo, la Vic-reĝa Napolo sentis la bezonon pri kristana re-fondiĝo de la urbo, fare de la virgulino Sankta Patricia, pri kiu oni disponas je malmultaj informoj, krom la tradicio kaj la plu ĉeestanta memoro, inter kiuj la relikvoj konservataj ekde la XIX jarcento en la Preĝejo de Sankta Gregoro Armeno.
Ankaŭ Sankta Patricia, kiel Sankta Ĝenaro, likvigas la sangon, ne pro la martiriĝo sed pro sia ekstrema devoteco. Kelkaj asertas, ke la mito pri la devoto de la Sanktulino povus origini el la tempo de la protestanta kontraŭreformacio aldonante valoron al tradicio kaj al kulto.
La konstruo de la mito pri Sankta Patricia elmergigas la “soifon por sankteco”, kiu ekde la Mezepoko instigis Napolon akapari al si sanktulojn malproprajn. Sankta Ĝenaro mem, (martiro de la IV jarcento), Patrono de la urbo ne estas fakte napolano, li estis senkapigita en Pozzuoli kiam li estis Episkopo de Benevento. Liaj relikvoj estis translokitaj en la Katakombojn al li dediĉitaj en al V jarcento.
Restituta estas afrika martirino, kies legendo pretendas, ke ŝiaj mortintrestaĵoj alvenis en Ischia per la sama ŝipo, kiu estis la loko de sia martirigo.
Napolo klopodis akapari al si sanktulojn, eĉ ne siajn proprajn, ĉar en sia dujarmila kristana tradicio ĝi ne havis martirojn.
La napola Mezepoko vidis la fondon de la unua ŝtata universitato en la historio, en la XIII jarcento, fare de Frederiko II de Ŝvabujo, kaj Tomaso la Akvinano vizitadis tiun ĉi universitaton.
Tomaso naskiĝis el la Grafo de Akvino kaj infanaĝe li estis sendita por lerni ĉe la Benediktanaj monaĥoj en la Abatejo de Montecassino, de kie li translokiĝis al Napolo, kiam tiu abatejo aliiĝis al milita fortreso.
En 1244 Li ekpartoprenis la Dominikanan ordenon, en 1245 li translokiĝis al Parizo kaj poste al Kolonjo.
Post la germana sperto li instruis teologion ĉe la napola “studium”. En tiu ĉi lasta periodo li verkis siajn memoraĵojn gardatajn en la Baziliko Sankta Dominiko Majora, en Napolo, kie la Krucumito eble parolis al li gratulante lin pro lia verko.