Articoli con tag: Romo

LA AŬSTRA REGADO.

La Aŭstra regado en Napolo komenciĝas en 1707 kun  Karlo III de Aŭstrio.

La neagnosko  de Karlo III fare de la Papo plimalbonigis la rilatojn inter Vieno kaj Romo, aktualiginte kontraŭeklezian pozicion de la Registaro, kiu ellasis serion da leĝaj  ordonoj laborinfluaj por la solvo de la palac-konstrua problemaro.

En 1708 la Reĝo ellasis tri ediktojn, kiuj ordonis la sekvestradon de la rentoj apartenantaj al klerikaj altranguloj rezidantaj eksterlande, la malpermeson transigi monon en la  Papan Ŝtaton kaj koncedi la “exequatur” al la Papaj dokumentoj.

En la Napola socio pli kaj pli enradikiĝadis kontraŭklerikalismo, kiu pretigis la grudon por leĝoj, kiuj poste malpermesos la konstruon de preĝejoj kaj monaĥejoj. Dume la  Napolanoj prezentadis petskribojn al aŭtoritatoj cele al solvo de la domkonstrua malegaleco –  inter konstruaĵoj civilaj kaj konstruaĵoj porekleziaj. La problemo estis duspeca,  oni volis bremsi  la konstruadon de preĝejoj kaj monaĥejoj, sed samtempe oni postuladis, ke la religiaj konstruaĵoj pagu la impostojn.

En 1712 estis prezentita,  fare de la Napolaj Ambasadoroj, petskribo kie oni priskribis la malbonegajn kondiĉojn de la  Universitatoj en la Napola Regno, kaj oni ŝuldigis la kaŭzojn al la ekcesaj aĉetadoj fare de  la pastraro, kiu havis rajton je nepago de la impostoj por la  prizorga gardado de la konstruaĵoj.

La Aŭstra Registaro, malgraŭ la komencaj esperoj, montris moderigan  kaj parte kunlaboreman politikon kun la Napolaj klerikaro kaj nobelaro.  Nur en 1717-1718 Karlo IV koncedis la eblecon  libere konstrui en la ĉefurbo, ellasante leĝordonon, kiu  reguligu la konstruaĵojn. Tia decido tamen ne havis,  por la Napola evoluo, la esperatajn  rezultojn, ĝi permesis la reguligon de fabrikaĵoj  jam antaŭe  konstruitaj sur malpermesitaj areoj, kaj  kreskigis la konstrulaborojn en la vilaĝaj kvartaloj.

Mankis entute intervenoj de aŭtoritatoj, kiuj reguligu la konstsruaĵojn laŭ pli ampleksa  plano, sed ĉio estis allasita al kazo kaj al la bontrovo de unuopuloj. La kvartaloj, kvankam  apendicoj de la urbo, kun nobelpalacoj kaj preĝejoj, estis senaj je ajna  publika servosistemo kaj plu  ekspluatis la ĉefurban loĝej-planon

Dum la tridekjara Aŭstra Vic-reĝlando, nur du estas la urboplanadaj intervenoj rimarkindaj: la renovigo de strato Marinella laŭlonge de la maro kaj  la ekkonstruo  de Kastelo  del Carmine, kaj en 1732   konstruo de strato paralela ĉe la unua,  trairanta  Kvartalon Loreto.

Kastelo del Carmine

Kastelo del Carmine

Categorie: Esperanto, Urboplanado | Tag: , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

URBOPLANADO KAJ INDUSTRIO EN NAPOLO POST LA ITALA UNUIĜO.

Napolo post la Itala Unuiĝo elsuferis profundan krizon forperdante parton de tiu  urbidenteco, kiu ĝis antaŭ nelonge igadis ĝin ĉefurbo. Kun la perdo de sia ĉefurba rolo, Napolo pene  klopodis trovi politikan stabilon kaj  oftiĝis la  leĝaj komisar-regadoj.

Dum la sepdekaj kaj okdekaj jaroj de 1800 Napolo fariĝis tutnacia problemo pro la disvastigo de  ĥolerepidemio.  Malgraŭ la fakto, ke Napolo havis havenon kun  vigla komerco,  estis grava universitata centro, havis prestiĝajn monaĥejojn  kaj la ĉeeston  de klera nobelaro kaj burĝaro,  ĝi ne sukcesis  esti motoro de Suda Italujo.

La produktada entrepren-teksaĵo estis minimuma, la industriaj konstruaĵoj estis koncentritaj en la orienta  urbareo. Estis elektita la orienta areo, ĉar ĝi situis apud la fervojlinio (kie poste estis kontruitaj Placo Garibaldi, Vojo Foria kaj Placo Carlo Terzo), ĉar troviĝinte ekster la urbmuregoj oni ne bezoznis pagi  limimpostojn, kaj la ebena grundo aparte  taŭgis por konstruado de varhaloj kaj fabrikoj. Dank al tiuj favoraj cirkonstancoj multobliĝis la feltanejoj (famiĝintaj pro la produktado de gantoj, ofte faritaj  hejme  kontraŭ laŭpeca pago) sub forta  protektisma reĝimo.

La investitaj kapitaloj kaj la entreprenistoj estis preskaŭ ĉiuj  eksterlandaj – ekzemple  Armstrong en Pozzuoli estis brita industrio konstruanta armilojn por armeoj en la tuta mondo – ĉar tiuj vidis en Napolo fonton de altaj gajnoj pro manko de konkuruloj.

$(KGrHqZ,!jQE4pImgIiUBOTi67C+FQ~~_35

Lokaj entreprenistoj troveblis kiel estroj de tanejoj , kiel  fakestroj de terproduktaĵa  transformad-industrio (pastaĵofabrikoj )  kaj  tajlorejoj.

Inter 1600 kaj 1799 en Napolo ni trovas  altnivelan, intektulan klason, kiu aktive partoprenas en la politika vivo de la regno ellaborante solvojn por la politikaj kaj civilaj problemoj. Post la Itala Unuiĝo la Napolaj interlektuloj fariĝas duagradaj pro la najbara influo de Romo (malgraŭ la ĉeesto  de rimarkindaj personecoj kiel B. Croce  kaj F. De Sanctis).

Krome negative  pliinfluis Napolon  post-italunuiĝan la urboplanada kaj demografia krizo, kiu malhelpis la urbon  ekflugi al modernurba transformiĝo.

La planoj pridiskutataj dum la  unuaj  dekkvin jaroj  post la Itala Unuiĝo estas tiuj de la Burbona periodo (pro la sinsekvo de la komisaraj regadoj):

– la malfermo de strato de sudo al nordo , kiu trairu la urbocentron, Via Duomo;

– la konstruo de Aleo Maria Teresa, poste nomata  Aleo Vittorio Emanuele, kiun oni ekkonstruis dum la Burbona epoko kaj finis post la Itala Unuiĝo!

Dum la lastaj Burbonaj regojaroj oni planis la konstruadon de vojlinioj, kiuj ebligu la cirkuladon de nordo al sudo,  kun pontvojoj ebligantaj facilan transveturadon.  Aleo Vittorio Emanuele kaj Via Dumo ĝuste ekestis  por kontentigi ĉi postulon.

– Konstruado de akvedukto cele al ekspluato de akvo el rivero Serino ( la konstrulaboroj komenciĝis post la Itala Unuiĝo kaj daŭris ĝis la urboresanigo)  por anstataŭi putojn kaj  pluvakvajn basenojn;

– konstruado de  ĉemarborda vojo (Sankta Lucia – Mergellina  kaj Posillipo).

Antaŭ la konstruo de la cititaj stratoj ekzistis  marborda areo kun apikaj deklivoj almaraj, sed la grundo estis transformita al strato laŭirebla.

via posillipo

Ekformiĝis  Riviera di Chiaia, strato elmontre prestiĝa identiganta la nobelan kvartalon.

Categorie: Esperanto, Historio | Tag: , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

Blog su WordPress.com.