Articoli con tag: ovkastelo

GREKA KOLONIADO KAJ KUMO

La fondo de Kumo datiĝas ĉirkaŭ je la duono de la VIII jarcento a.K., sur loko loĝata de la Opiĉoj, kaj ĝi reprezentis, laŭ la grekaj historiistoj, la plej antikvan grekan kolonion en la okcidento.

Laŭ la legendo la loko estis indikita de kolombino aŭ de la sonbruo de cimbaloj.

Kumo estis fondita ne nur por fortikigi la komercadon sed ankaŭ kaj ĉefe kiel setlada popoliga kolonio, kie trovis loĝeblon tiuj, kiuj en la patrolando ne plu havis ajnan vivperspektivon.

La urbo baldaŭ ekkonis rapidan evoluon, ŝulditan je la geografia posizicio de avangarda greka komercejo por komercrilatoj kun Kampanio kaj Latio. Ĝi rapide kreis sian teritorion larĝiĝante al la Kampania ebenaĵo kaj al la Golfa arkaĵo de Napolo.

La intelektula influo de Kumo ĉe la ĉirkaŭteritoriaj urboj estas atestita per la retrovo de statuoj de Apolono, Demetro kaj Dioniso, sur la najbaraj Etruskaj areoj Latiaj kaj Kampaniaj.

Grava kaj kroma konfirno pri la interlekta influo de Kumo sur la apudaj urboj, estas la adopto de alfabeto, kun Kumaj variantoj, fare de Etruskoj kaj aliaj praitalaj popoloj.

En la VI jarcento a. K., detruita de internaj luktoj kaj de vulkanerupcioj, Pithecusa ( la nuna insulo Ischia) estis forlasita.

Kun la liberigita Pithecusa, Kumo firmigis sia ĉeeston en la Napola Golfo, kiu alprenis la nomon Golfo de Kumo, kreante avangardajn observlokojn kaj sub-koloniojn en la ŝlosilpunktoj sur la marbordo (Miseno – Pozzuoli – Pizzofalcone – Kapreo – Insuleto Megaride, la spaco nuntempe okupita per la Ovkastelo).

Pizzofalcone, laŭ la tradicio, korespondus je la setliĝo de Partenopa, alpreninte la nomon de la samnoma Sireno, sepultita en la najbaraĵo.

(Pri kiu fondis Partenopa-n pluraj estas la tezoj pli kredindaj:

– La Rodianoj, popolo de navigantoj, kiuj dum siaj vojaĝoj estus raŭtintaj al okcidento, longe antaŭ la Greka koloniado;

– Grupo de Kumanoj foririntaj de sia patrolando. )

Iĝinte ekonomie forta, Partenopa ekreprezentis minacon por Kumo, kiu ĝin detruis. La tradicio estas parte konfirmita per la retrovo de nekropolo sur la monteto de Pizzofalcone kaj de trovitaĵoj datigeblaj je la VII – VI jarcento a.K., periodo de la maksimuma potenco de Kumo.

La ekspansio de Kumo kaj de sia dominado sur la Golfo kondukis al kontrapuŝiĝo kun la Etruskoj (kiuj el la internaj loĝcentroj de la Salerna teritorio strebadis etendiĝi ĝis la marbordo).

En ĉi sama periodo (531 – 530 a. K.) la Kumanoj permesis al grupo de Samoanoj fuĝantaj el la tiraneco de Polikrato setliĝis sur ilia teritorio, sur la loko koresponda al la nuna urbeto Pozzuoli.

La Nova loĝloko ekestinta sub la protektado de la Kumanoj kaj sen politika aŭtonomio, alprenis la nomon Dicearchia (urbo de la justa regado) kontraste kun la reĝimo de Polikrato en Samo.

La konlfliktemo inter Kumanoj kaj Etruskoj finiĝis en 525 a.K, per la malvenko de ĉi lastaj.

Kumo eliris tiom fortigita fare de la konflikto, ke ĝi povis sendi al Ariko (Latia aliancano) parton de la armeo por kontraŭstari la Etruskan atakon. Tiu ĉi kroma venko markis la pligraviĝon de la tirano Aristodemo, kiu restis regopova ĝis la jaro 492 a.K.

La reveno de la Oligarkoj de Kapuo, kune kun aliaj dungosoldatoj, markis la falon de la tirano, kiu estis mortigita kune kun la tuta familio.

Alia urbo anstataŭis Kumon, kiel rezistoloko de la Grekoj en la Mediteraneo kontraŭ la Barbaroj, Sirakuzo!

Per la falo de Kumo, la Golfo estas denove regata de Napolo, kiu baldaŭ entreprenos militon kontraŭ la Romanoj pro la kontrolo de la Golfo mem.

Categorie: Arkeologio, Esperanto | Tag: , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

NAPOLO KAJ LA NACIA LITERATURO

Inter tiuj, kiuj zorgemis pri Italio troviĝas Luigi Settembrini junaĝe studanta ĉe la Lernejo de Basilio Puoti, fondita en 1825.

Kiel puristo Luigi Settembrini klopodadis labori pri la itala lingvo, subtenante, ke la posedo de unueca lingvo signifas konstrui unikan identecon kulturan kaj politikan.

La 6an de Novembro 1863 li estis nomumita Senatano.

 Inter 1866 kaj 1872  estis publikigita la trivoluma verko “Lecionoj pri Itala Literaturo”. Post la engaĝo en la verkado pri itala Literaturo, Settembrini seninterrompe laboris pri alia verko “La Rememoroj pri mia vivo”, kiuj estis  post lia morto publikigitaj fare de Francesco De Sanctis. Tiu verko estas  duparta: la unua parto datiĝas ĝis la jaro 1848,  la dua entenas ĉiujn skribaĵojn dum  la jaroj  inter 1849 kaj 1859.  Aliaj  verkoj liaj  estis publikigitaj, en unu volumo  nur post lia morto:”Plurspecaj verkaĵoj pri literaturo, politiko kaj arto” kaj “Epistolaro”, respektive en 1879 kaj 1883. Sekvis  “Dialogoj” kaj  “Neeldonitaj verkaĵoj” aperintaj en 1909. Inter aliaj liaj verkoj memorindas “Laŭdo por la Markizo Basilio Puoti” en 1847.

La intelektuloj en la Regno de Du Sicilioj estis tre influaj ĉe la nacia debato, kaj ili sin engaĝadis por ke oni superu la bildon pri  Regno nur karakterizata per naturaj belaĵoj, aŭ pri paradizo loĝata nur far diabloj.

Basilio Puoti estis  helpe subtenata de Alessandro Manzoni, kaj ili ambaŭ laboris por la verkado kaj distribuado de la unuaj gramatikoj de la itala lingvo.

Puoti memorigas pri du grandaj kritikistoj: Leopoldo Rodinò kaj Francesco De Sanctis. En 1839 De Sanctis  komencis fari lecionojn en Vico Bisi, la nuntempa Via Nilo, kaj sekve en la militista Lernejo en Via  San Giovanni a Carbonara.

En 1848  liaj liberalaj ideoj  estigis lian areston kaj li estis kondamnita al trijara karcerigo en Castel dell’Ovo.  Li eniris la provizoran Registaron de Garibaldi, kaj en la   periodo post la Itala Unuiĝo li estis la unua Ministro pri Publika Instruado. Li intense laboradis kaj luktadis kontraŭ la unuaj formoj de nejusto kaj koruptado.

Li mortis la 29an de  Decembro 1883, lia korpo estis balzamigita, sed  li estis sepultita nur post  naŭ jaroj en Kapelo de la Napola Tombejo.

En 1892 oni aranĝis lian sepultejon en tombo kun marmora busto, kaj samjare ankaŭ la Napola Komunumo realigis monumenton por celebri lian forpason, kaj nur poste ekestis marmortabuloj kaj monumentoj honore al De Sanctis en la tuta Italio.

Categorie: Esperanto, Literaturo | Tag: , , , , , | Lascia un commento

Blog su WordPress.com.