Articoli con tag: ĥolero

GALERIO UMBERTO I

En la spirito de renoviĝo dum la postĥolera periodo kaj puŝite de la loĝejsituacio, aparta komisiono ekzamenis la eblecon pri tuja realigo de projektoj por la restrukturigo de areoj, kiel ekzemple la kvartalo SanktaBrigida, proksime de la Reĝa Palaco. La konstruaĵoj havis dignan aspekton, sed oni ne povus diri same pri la internoj, en la stratetoj, kiuj trastrekis la centron staradis kadukaj konstruaĵoj je sesetaĝa alteco.

Estis ankaŭ konstruaĵoj je aparta arkitektura intereso kiel la Preĝejo de Sankta Brigida kaj tiu de Sankta Ferdinando. En la kvar projektoj taksitaj fare de la registaro por la urbresanigo, enestis komuna bezono plibonigi la vidaĵon al la teatro Sankta Karlo.

La inĝeniero Alfredo Cottrau en la nomo de moralo kaj higieno, proponis restrukturi la tutan areon, la projekto antaŭvidis la malkonstruon de la Preĝejo de Sankta Ferdinando, kiu laŭ la inĝeniero, estis obstaklo al la larĝigo de la teatro. La propono vekis multajn kritikojn kaj malsukcesis.

Inĝeniero Emanuele Rocco prezentis projekton, kiu antaŭvidis la konstruon de kvar grandaj palacoj kunligitaj de granda galerio el fero kaj vitro ampleksanta 1076 kvadratajn metrojn.

La kvar brakoj je malsama longo, sin sekcantaj, elformis transepton oklateran kovritan de larĝa kupolo. Restis konservitaj la plej gravaj konstruaĵoj kaj flanke de Teatro Sankta Karlo staris ekzedra kolonaro kiu kreu malferman spacon antaŭ la teatro, donante al ĝi pli grandan videblecon .

Dum la ellabora fazo okazis pluraj ŝanĝoj, la laboro plumarŝis rapide kaj en 1892 la urbestro Nicola Amore malfermis la Galerion Umberto I, kaj por la okazo estis aranĝita ekspozicio de artaj, metirilataj kaj industriaj produktoj.

La rapido de konstruado estis influita de la grandaj enspezeblecoj, kiuj koncernis la areon, kiel gravan komercan centron. Krome, kialoj de prestiĝo kaj aspekto puŝis la urbestrojn al rekordtempa realigo, kiel pruvo de siaj administraj kapabloj.

La galerio iĝis simbolo de la burĝa klaso , kontaŭstarante ĉe la urba ĉirkaŭa pejzaĝo, kiu travivadis urĝajn arkitekturajn bezonataĵojn.

Dum longa tempo la galerio estis la vivanta centro de la urbaj kulturo kaj komerco plenumante la funkcion por kiu ĝi estis elpensita.

GALERIO UMBERTO I

GALERIO UMBERTO I

Categorie: Esperanto, Urboplanado | Tag: , , , , , , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

URBOPLANADO KAJ INDUSTRIO EN NAPOLO POST LA ITALA UNUIĜO.

Napolo post la Itala Unuiĝo elsuferis profundan krizon forperdante parton de tiu  urbidenteco, kiu ĝis antaŭ nelonge igadis ĝin ĉefurbo. Kun la perdo de sia ĉefurba rolo, Napolo pene  klopodis trovi politikan stabilon kaj  oftiĝis la  leĝaj komisar-regadoj.

Dum la sepdekaj kaj okdekaj jaroj de 1800 Napolo fariĝis tutnacia problemo pro la disvastigo de  ĥolerepidemio.  Malgraŭ la fakto, ke Napolo havis havenon kun  vigla komerco,  estis grava universitata centro, havis prestiĝajn monaĥejojn  kaj la ĉeeston  de klera nobelaro kaj burĝaro,  ĝi ne sukcesis  esti motoro de Suda Italujo.

La produktada entrepren-teksaĵo estis minimuma, la industriaj konstruaĵoj estis koncentritaj en la orienta  urbareo. Estis elektita la orienta areo, ĉar ĝi situis apud la fervojlinio (kie poste estis kontruitaj Placo Garibaldi, Vojo Foria kaj Placo Carlo Terzo), ĉar troviĝinte ekster la urbmuregoj oni ne bezoznis pagi  limimpostojn, kaj la ebena grundo aparte  taŭgis por konstruado de varhaloj kaj fabrikoj. Dank al tiuj favoraj cirkonstancoj multobliĝis la feltanejoj (famiĝintaj pro la produktado de gantoj, ofte faritaj  hejme  kontraŭ laŭpeca pago) sub forta  protektisma reĝimo.

La investitaj kapitaloj kaj la entreprenistoj estis preskaŭ ĉiuj  eksterlandaj – ekzemple  Armstrong en Pozzuoli estis brita industrio konstruanta armilojn por armeoj en la tuta mondo – ĉar tiuj vidis en Napolo fonton de altaj gajnoj pro manko de konkuruloj.

$(KGrHqZ,!jQE4pImgIiUBOTi67C+FQ~~_35

Lokaj entreprenistoj troveblis kiel estroj de tanejoj , kiel  fakestroj de terproduktaĵa  transformad-industrio (pastaĵofabrikoj )  kaj  tajlorejoj.

Inter 1600 kaj 1799 en Napolo ni trovas  altnivelan, intektulan klason, kiu aktive partoprenas en la politika vivo de la regno ellaborante solvojn por la politikaj kaj civilaj problemoj. Post la Itala Unuiĝo la Napolaj interlektuloj fariĝas duagradaj pro la najbara influo de Romo (malgraŭ la ĉeesto  de rimarkindaj personecoj kiel B. Croce  kaj F. De Sanctis).

Krome negative  pliinfluis Napolon  post-italunuiĝan la urboplanada kaj demografia krizo, kiu malhelpis la urbon  ekflugi al modernurba transformiĝo.

La planoj pridiskutataj dum la  unuaj  dekkvin jaroj  post la Itala Unuiĝo estas tiuj de la Burbona periodo (pro la sinsekvo de la komisaraj regadoj):

– la malfermo de strato de sudo al nordo , kiu trairu la urbocentron, Via Duomo;

– la konstruo de Aleo Maria Teresa, poste nomata  Aleo Vittorio Emanuele, kiun oni ekkonstruis dum la Burbona epoko kaj finis post la Itala Unuiĝo!

Dum la lastaj Burbonaj regojaroj oni planis la konstruadon de vojlinioj, kiuj ebligu la cirkuladon de nordo al sudo,  kun pontvojoj ebligantaj facilan transveturadon.  Aleo Vittorio Emanuele kaj Via Dumo ĝuste ekestis  por kontentigi ĉi postulon.

– Konstruado de akvedukto cele al ekspluato de akvo el rivero Serino ( la konstrulaboroj komenciĝis post la Itala Unuiĝo kaj daŭris ĝis la urboresanigo)  por anstataŭi putojn kaj  pluvakvajn basenojn;

– konstruado de  ĉemarborda vojo (Sankta Lucia – Mergellina  kaj Posillipo).

Antaŭ la konstruo de la cititaj stratoj ekzistis  marborda areo kun apikaj deklivoj almaraj, sed la grundo estis transformita al strato laŭirebla.

via posillipo

Ekformiĝis  Riviera di Chiaia, strato elmontre prestiĝa identiganta la nobelan kvartalon.

Categorie: Esperanto, Historio | Tag: , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

LEOPARDI EN NAPOLO.

La loĝado de Giacomo Leopardi en Napolo daŭris de 1833 ĝis 1837, motivita ne nur  pro liaj sanproblemoj sed ankaŭ pro lia granda amikeco kun Antonio Ranieri.

Leopardi jam en 1827-1828 estis spertinta en Florenco  la plezuron de la “napola konversacio”, danke al sia rilatado  kun napolaj artistoj. En Florenco, Alessandro Poerio prezentis  Antonion Ranieri al Leopardi.

Inter la du viroj naskiĝis granda amikeco, kiu en 1830 kondukis ilin pasigi kune kvin monatojn en Romo. En 1832 Ranieri revenis al Napolo, sia naskiĝurbo, kaj inter la du ekestis ofta korespondado.

La 2an de oktobro 1833 Leopardi atingis Ranieri en Napolo, esperante ke la urba milda klimato  povos bonefike influi lian sanon.  La du amikoj loĝadis en Via S. Mattia 88, sur la dua etaĝo de Palaco Berio, apud Placo San Ferdinando.

Jam dum la tagoj post la alveno, Leopardi skribis  mallongan leteron al sia patro:  ” … mi alvenis ĉi tie feliĉe, t.e, sen danĝeroj kaj malfeliĉaĵoj. Cetere mia sano ne estas notinda afero kaj la okuloj ĉiam restas samstate. Tamen la klimata mildeco, la urbaj belaĵoj kaj la karaktero  agrabla kaj bonvolema de la loĝantoj al mi aperas tre plaĉaj.” Tiu entuziasmo  tre baldaŭ ĉesis, pro la neidiliaj rilatoj kun la partenopaj intelektuloj, kiu ne ellasis okazon por lin primoki kaj lin nomi “o’ ranavuottolo” – la  ranido – ĉiufoje, kiam ili lin vidis sidanta ĉe tableto en la Kafejo “Du Sicilioj”, kiun  Leopardi  ofte vizitadis.

Post du monatoj, Leopardi kaj Ranieri transloĝiĝis al Via Santa Maria Ogni Bene  n-ro 35, en kvartalo Vomero, kie eblis enspiri la “plej bonan aeron en Napolo”. La antaŭtagon de la  translokiĝo  okazis la  sekvestrado de la “Moralaj verketoj”.

Dum la jaroj pasigitaj en Napolo, Leopardi sin dediĉis al verkado de siaj Pensoj, sed post nelonge la sankondiĉoj de la poeto pli malboniĝis, kaj,  kiam en Napolo eksplodis la ĥolerepidemio, Leopardi translokiĝis kun Ranieri al Vilao Ferrigni en Torre del Greco, kie li restis  ekde la somero tiujara ĝis Februaro 1837.

Dum sia ĉe-Vezuvia restado, Leopardi sin dediĉis al verkado de sia poemo “La spartio aŭ floro de l’ dezerto”, unu el la plej famaj lirikaĵoj, en kiu li esprimas alkroĉon al la vivo kaj juĝas la naturon tiraneca.

En 1837 li revenis al Napolo kun Ranieri, sed liaj sankondiĉoj malboniĝadis, kaj la 14an de Junio en tiu jaro li subite mortis, kiam li ekmalbonfartis post la fino de tagmanĝo.

Laŭ la atesto de Antonio Ranieri, Leopardi mortis je la 21a horo en liaj brakoj, kaj liaj lastaj vortoj estis: “Adiaŭ, Antoĉjo, mi ne plu vidas lumon.”

Iom poste Ranieri publikigis nekrologon sur la gazeto ” Il Progresso” .

Leopardi mortis je la aĝo de 39 jaroj, en periodo, kiam  la ĥolero estis  furiozanta en la urbo Napolo.

Giacomo Leopardi morente

Dank’ al Ranieri, kiu interesigis la Polican  ministron, la mortint-restaĵoj de Leopardi ne estis ĵetitaj en komunan  fosaĵon, kiel la severaj higienaj normaroj postuladis pro la ĥolero, sed sepultitaj en la enirejo de la Preĝejo San Vitale, en Fuorigrotta.

En 1939, liaj mortrestaĵoj estis translokitaj al Parco Virgiliano en Piedigrotta, nomata Parko de la tombo de Vergilio – en kvartalo Mergellina, kaj la loko estis deklarita Nacia Monumento.

Lapide sepolcrale di Giacomo Leopardi

Categorie: Esperanto, Literaturo | Tag: , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

NAPOLO – LA LASTAJ JARDEKOJ KIEL ĈEFURBO –

La bildo de Napolo dum la dua Burbona restaŭrado estas sendube seniluziiga.

Ferdinando klopodis adopti pacigan politikon kun la burĝaro, subtenante la politikan

kaj socian kreskon, kun la celo fini la fortan izoliĝon, en kiun jam enfalis la Burbona

dinastio. Tio ne okazis kaj post nelonge eksplodis la unuaj ribeloj, kie unue protagonistis

la provincaj teritorioj kaj sekve la urbocentro.

La mallonga regado de Ferdinando I, bazita sur neŭtraleco, ne sukcesis solvi la

problemojn pri medio-malboniĝo, kiuj plu afliktadis la antikvan Napolon.

Bildo pri Napolo endormigita fare de la restaŭrado estas priskribita de Stendahl, kiu per sia

verko “Romo Napolo Florenco” rakontas la kondiĉojn en kiuj Napolo kuŝadis. Kaj tio plej

bone esprimas la allogon, kiun Napolo sentigis al la aŭtoro.

Ferdinando II eksuriris la tronon apenaŭ dudekjara en 1830, klopodis pridiskuti la rilatojn

kun la politikistoj kaj la intelektuloj,

Napolo fariĝis rimarkinda centro de socia vivo kun la ekapero de multnombraj teatroj.

Revenis la ekzilitoj, fuĝintaj pro la Burbona persekuto, inter kiuj Antonio Ranieri, kiu per sia

verko “Stato de la literaturo en Napolo kaj Sicilio” priskribas la politikan kaj kulturan vivon

de la ĉefurbo (1883). Ekfloris pluraj revuoj, kiuj celis la edukadon de la popolo al amo por

la patrujo. La revuo kiu plej sukcesis estis “La progreso” de Giuseppe Ricciardi.

G. Ricciardi opiniis la progreson je la bazo de historiismo, kiu startigas la fenomenon laŭ

kiu ni asertas, ke la hodiaŭo pli bonas ol la hieraŭo. Multnombraj estis la kritikoj fare de

Leopardi, kiu subtenis, ke la progreso ne povas taŭgi al homoj, ĉar tiuj emas serĉi nur la

Krome ekzistas la produktado memorcela de rolantoj de la releviĝo, atestantoj suferantaj

en la Burbonaj malliberejoj, inter kiuj Guglielmo Pepe, kiu en sia verko “Memoroj” – 1848 –

akuzas la fortan opresadon de la Burbonoj.

Luigi Settembrini per sia verko “Memoraĵoj el mia vivo” – 1879 –

karaktero, priskribas kiel la Burbona opresado trafis la intelektulojn, kaj pri la kunligo de

la terminoj “instruadi =konspiradi”, ĉar la regantoj intuiciis la danĝeron en la agado de la

intelektuloj.

Malgraŭ signoj de kultura releviĝo kaj renovigo de publikaj konstruaĵoj, la senlaboreco kaj

la superabundo da lonĝantaro pezadis sur la regno.

Inter 1836 kaj 1837 okazis granda krizo pro ĥolerepidemio.

En 1859-60 suriris la tronon Francisko II, la jaron de la milo-ekspedicio kaj de la alveno

de Garibaldi en la Regnon de la Du Sicilioj, kun la celon ĝin konkeri je la nomo de Viktoro

Emanuelo.

Kun la anekso al la Savoja Regno kaj Viktoro Emamuelo kiel Reĝo, la urbo turnis sian

Categorie: Esperanto, Historio | Tag: , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

Blog su WordPress.com.