Articoli con tag: galerio

GALERIO PRINCO DE NAPOLO

En la dua duono de la la dekoka jarcento Napolo estas karakterizita per la ĉeesto de du gravaj publikaj konstruaĵoj: la Palaco de la Studoj – la nuna Nacia Arkeologia Muzeo – kaj la grenfosaĵoj.

La ekzisto de Larĝejo Mercatello – la nuntempa Placo Danto – kaj de la ĉi-koncerna Port’Alba (Pordego Alba) tiam difinis eblan areon por plilarĝigo kaj konstruloko de burĝa kvartalo.

La Palaco de la Reĝaj Studoj, sidejo de la Universitato, estis elpensita en 1612 de Giulio Cesare Fontana sur ebena grundo ekster la mureg-cirkla sistemo, laŭ volo de la Vic-reĝo Grafo de Lemos.

La grenfosaĵoj estis konstruigitaj fare de la Vic-reĝo Olivares en la XVII jarcento kaj destinitaj por la gardado de greno, situitaj ĝuste ĉe la urbomuregoj kaj laŭ granda dekliva kruteco. Sur la bloko etendiĝanta ekde Palaco de la Studoj ĝis Pordego Alba staradis la Preĝejo Sankta Maria de Kostantinopolo kaj la Preĝejo de Sankta Johano la Baptisto ĉe la Monaĥinoj.

Antaŭ la Palaco de la Studoj malfermiĝis Pordego Kostantinopolo, sur Vojo Kostantinopolo, dum Pordego Sciuscella kondukis al Pordego Alba, kaj antaŭen ĝis ekster la muregoj.

Per la kadukiĝo de la grenfosaĵoj, ĉi tiuj estis reutiligitaj malsamcele: malliberejo, ŝirmejo por funebraj ĉaroj, kazerno.

En 1840 estis proponita forigi la konstruaĵon de la grenfosaĵoj, la malkonstruo de Pordego Konstantinopolo kaj iu reguligo de Larĝejo Mercatello. Krome oni proponis novan vojakson, kiu kunligu Vojon Toledo kun la Nacia Muzeo.

Meze de 1800 Ferdinando II planis programon, kiu strebis plikreskigi la urbostrukturon kaj ĝin plibeligi, por ĝin egaligi al la grandaj Eŭropaj ĉefurboj.

La plano pri la kvartalo Muzeo estis komencita en 1850 kaj estis konkludita nur post la Itala Unuiĝo kaj ĝi reprezentis la eblecon konstrui novan burĝan kvartalon provizitan per granda komerca galerio kun funkcioj art- kaj komercocelaj.

La realigo de kvartalo Muzeo kaj de la Galerio Princo de Napolo pasis tra proponoj kaj projektoj ofte modifitaj pro la tro altaj kostoj de la planrealigo.

En 1853 Ferdinando II ekzamenis la proponon por konstruo de nova urbodomo similstila apud la Nacia Muzeo, kiun devis sekvi la plilongigo de Vojo Foria, kie loki multnombrajn vendejojn.

En 1859 oni spektas la restrukturigon de ĉi areo, kiu lasas netuŝitaj la monaĥejajn konstruaĵojn, kaj disdividas la terenon laŭ pecoj destinitaj al rezideja domkonstruado, tiel preterlasinte la ideon pri konstruo de nova urbodomo. Krome, pro la laborplanado, estis malkonstruitaj Pordego Kostantinopolo, la grenfosaĵoj, ebenigante kaj rektigante la dekliv-vojon al Palaco de la la Studoj.

La arkitekturo en fero kaj vitraĵo aperas ekde de la komenco de 1800, reprezentante unu el la plej gravaj aspektoj de la konstruteknikoj, kaj pro la ennoviga graveco kaj pro la ebleco, ke ĉi tekniko garantiadas akiri larĝajn spacojn alireblajn por produktado kaj komerco.

Fero – poste giso – estis utilgata en klasikaj porkulturaj konstruaĵoj tra tuta Eŭropo, ekzemple videblaj fertrabaĵoj utiligitaj en la Marmorpalaco en Sanktpeterburgo – 1768/1772.

En Italujo rimarkindaj estas la galerioj en Milano, en Ĝenovo: Mazzini, en Romo: Colonna, nuntempe nomata Alberto Sordi.

La galerioj estas derivaĵo de traireblaj kovritaj strukturoj, destinitaj ĉefe al celoj komercaj kaj priservaj, kaj ili reprezentas novan arkitekturan modelon, kiu konis larĝan disvastiĝon pro la grandaj internaciaj ekspoziciaj eventoj.

La fina solvo por la Galerio Princo de Napolo en kvartalo Muzeo trovis pravigon ĝuste el tiuj ĉi tendencoj, kaj pro la sukcesa finkonstruo de la Galerio en Milano, lokita en ŝlosila punkto en la urboplano, ĝuste inter la Katedralo kaj Treatro alla Scala. Ĉi galerio funkcias kiel urba vivsalono kun ejoj por la socia vivo, komuna renkontiĝejo kaj komercaj vendejoj.

Ĝis tiu tempo, la strukturrealigoj per fero kaj vitraĵo en Napolo estis sufiĉe limigitaj, kaj celis eskluzive publikan utiligadon, ekzemple: la merkato en S. Pasquale a Chiaia, ĉe Larĝejo Carità, aŭ la publika trairejo interne de Palaco S. Giacomo, aŭ monumentaj kovraĵoj, kiel la kupolo de la Preĝejo S. Francisko el Paola.

La kvartalo Muzeo kaj la Galerio estis finkonstruitaj en 1883, iom antaŭ la ĥolerepidemio, kiu transformos Napolon al nacia kazo, kaj kiun postsekvis la resanigaj laboroj.

galerio Princo de Napolo

galerio Princo de Napolo

En Galerio Princo de Napolo la ĉeesto de aliraj ŝtuparoj determinis ĝian neadekvatan videblecon kaj ĝian neharmoniiĝon kun la ĉirkaŭanta medio. Taŭgas memorigi, ke Galerio Princo de Napolo estis privilegia loko por kunvenoj, sciencaj kongresoj kaj publikaj manifestacioj.

Tie estis ankaŭ pluraj laŭmodaj kafejoj, artmagazenoj, librejoj kaj antikvaĵistaj vendomontrejoj.

Post la Itala Unuiĝo la urba Magistrato proponis konkurson por la plibonigo de la strato kunliganta Placon Mercatello al la Nacia Muzeo, sed la ricevitaj projektoj ofte ne konsideris la gardadon de la historiaj palacoj, kaj sekve ĉi planoj estis malakceptitaj.

Nur en 1862 oni aprobis projekton, kiu antaŭvidis rektan vojon paralelan ĉe la deklivvojo al la Palaco de la Studoj kunliganta la Placon de la Nacia Muzeo kun la nuna Placo de Jesuo Nova.

En 1864 estis starigita la Akademio de Belaj Artoj, kiu kune kun la Nacia Muzeo transdonis al ĉi areo fortan artkarakterizon.

La Akademio de Belaj Artoj reprezentas unu el plej rimarkindaj arkitekturaj verkoj de 1800, kun fasadoj en stilo novrenesanca el tofŝtono prilaborita kaj dekoraciita.

Annunci
Categorie: Esperanto, Urboplanado | Tag: , , , , , , , , , , | Lascia un commento

GALERIO UMBERTO I

En la spirito de renoviĝo dum la postĥolera periodo kaj puŝite de la loĝejsituacio, aparta komisiono ekzamenis la eblecon pri tuja realigo de projektoj por la restrukturigo de areoj, kiel ekzemple la kvartalo SanktaBrigida, proksime de la Reĝa Palaco. La konstruaĵoj havis dignan aspekton, sed oni ne povus diri same pri la internoj, en la stratetoj, kiuj trastrekis la centron staradis kadukaj konstruaĵoj je sesetaĝa alteco.

Estis ankaŭ konstruaĵoj je aparta arkitektura intereso kiel la Preĝejo de Sankta Brigida kaj tiu de Sankta Ferdinando. En la kvar projektoj taksitaj fare de la registaro por la urbresanigo, enestis komuna bezono plibonigi la vidaĵon al la teatro Sankta Karlo.

La inĝeniero Alfredo Cottrau en la nomo de moralo kaj higieno, proponis restrukturi la tutan areon, la projekto antaŭvidis la malkonstruon de la Preĝejo de Sankta Ferdinando, kiu laŭ la inĝeniero, estis obstaklo al la larĝigo de la teatro. La propono vekis multajn kritikojn kaj malsukcesis.

Inĝeniero Emanuele Rocco prezentis projekton, kiu antaŭvidis la konstruon de kvar grandaj palacoj kunligitaj de granda galerio el fero kaj vitro ampleksanta 1076 kvadratajn metrojn.

La kvar brakoj je malsama longo, sin sekcantaj, elformis transepton oklateran kovritan de larĝa kupolo. Restis konservitaj la plej gravaj konstruaĵoj kaj flanke de Teatro Sankta Karlo staris ekzedra kolonaro kiu kreu malferman spacon antaŭ la teatro, donante al ĝi pli grandan videblecon .

Dum la ellabora fazo okazis pluraj ŝanĝoj, la laboro plumarŝis rapide kaj en 1892 la urbestro Nicola Amore malfermis la Galerion Umberto I, kaj por la okazo estis aranĝita ekspozicio de artaj, metirilataj kaj industriaj produktoj.

La rapido de konstruado estis influita de la grandaj enspezeblecoj, kiuj koncernis la areon, kiel gravan komercan centron. Krome, kialoj de prestiĝo kaj aspekto puŝis la urbestrojn al rekordtempa realigo, kiel pruvo de siaj administraj kapabloj.

La galerio iĝis simbolo de la burĝa klaso , kontaŭstarante ĉe la urba ĉirkaŭa pejzaĝo, kiu travivadis urĝajn arkitekturajn bezonataĵojn.

Dum longa tempo la galerio estis la vivanta centro de la urbaj kulturo kaj komerco plenumante la funkcion por kiu ĝi estis elpensita.

GALERIO UMBERTO I

GALERIO UMBERTO I

Categorie: Esperanto, Urboplanado | Tag: , , , , , , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

Blog su WordPress.com.