Articoli con tag: Estis en majo

Estis en majo


(Salvatore Di Giacomo – Mario Costa)
(1885)
 
 
Estis en majo kaj vin falis sinon
grapol-grapole la ĉerizoj ruĝaj…
freŝis l’aero kaj en la ĝardenon
spiris odore rozoj cent junaĝaj.
 
Estis en majo -ne, mi ne forgesas –
kantante ni kanzonon jen du-voĉis:
ju tempo pasas des pli min agresas
memor’; freŝis l’ aer’, kanzono dolĉis.
 
Kaj ĝi diris: – Koro, koro!
Koro mia, vi foriras;
min forlasas, ĉiuhore
arde al vi mi sopiras!
 
Mi respondis: – mi revenos
kiam floros ĉiuj rozoj,
se ĉi florojn majo tenos
maj-monate venos mi !
 
Revenis mi, kaj nun samkiel foje
ni kantas kune oldan la kanzonon;
la tempo pasas, mond’ iras for-voje,
sed amo vera, ne, ne ŝanĝas tonon.
 
Al vi, beleco mia, mi amsentis,
se vi memoras, antaŭ la fontano:
neniam akvo tie forsilentis
kaj la vundo pro am’ estas malsano!
 
Ĝi ne sanas; se saniĝus
tia vundo, ĝojo mia,
vin rigardi ne stariĝus
mi ĉe dolĉa aer’ tia!
 
Vin mi diras: Koro, koro!
Koro mia, reis mi:
venas am’ kaj majkoloro,
faru kion volas vi !
Annunci
Categorie: Esperanto, Napola Muziko | Tag: , , , , , | Lascia un commento

Crea un sito o un blog gratuitamente presso WordPress.com.