Articoli con tag: burĝaro

DE FERDINANDO II ĜIS LA ITALA UNUIĜO

Napolo sekvis urban disvolviĝon kiu komenciĝis en la ĉefaj eŭropaj ĉefurboj en la mezo de la deknaŭa jarcento. La rapida apero de scienca progreso kaj la leviĝo de la burĝa klaso markis la procezojn de urba evoluo kaj la procezojn de urbotransformiĝo.

La politiko de Ferdinando adekvatis je la progresoj en la ĉefaj eŭropaj landoj.

Emerĝis la hipotezo krei okcidentan kvartalon – rezidejon burĝ-aristokratan – kaj alian orientan, industrian kaj porlaboristan – kaj startigi la konstruon de ŝose- kaj fervojreto.

En 1839 okazis la kreo de la “Konsilio por urba konstruado”, estis inaŭgurita la unua fervojlinio de Italio: Napolo-Portici, kiu alproksimigis Napolon al Herkulano kaj al la Reĝa Palaco de Portici, tre populara turisma celloko dum la Granda Rondvojaĝo.

En 1840 komencĝis la debato pri la konstruo de la industria distrikto en la oriento, kies grundo estis marĉa kaj malbone taŭgis por la industria evoluo.

La “teknikaj vojaĝoj” fariĝis fundamentaj kiel ĝisdatiga instrumento por lerni pri la urba disvolviĝo en aliaj urboj. En Napolo inter 1840 kaj 1880 estis konstruitaj pluraj urbaj vojaksoj: Aleo Garibaldi, renovigo de la Vojo Toledo, Vojo Duomo kaj Aleo Vittorio Emanuele.

La Aleo Garibaldi estis planita post la konstruo de la fervojo, establante rilaton inter Vojo Foria kaj la Marbordo, trairante la Aragonajn muregojn.

Aleo Vittorio Emanuele estas unu el la plej gravaj itineroj en 1800, elpensita kvazaŭ ia ĉirkaŭvojo en la montetoj. La konstrulaboro de Aleo Maria Teresa, post la Itala Unuiĝo alinomita al Aleo Vittorio Emanuele komenciĝis en 1853 kaj finiĝis en 1873. La kvartalo ĉirkaŭ la Aleo Vittorio Emanuele jam en 1859 rezultis esti aristokrata kaj burĝa

Vojo Duomo estis provo malimpliki la malnovan urboparton kaj permesis rektan aliron al Vojo Marina kaj Vojo Foria. Per milda deklivo eblis solvi la problemon de niveldiferenco inter la tri dekumanoj. Vojo Duomo estas la unua kazo de urba malkonstruo kaj la nura strato ŝanĝanta la planon de la antikva kerno de la urbo.

Vojo Duomo

Vojo Duomo

En 1860 la urba magistarto de Napolo aprobas la laborojn por plilongigo de la Aleo Garibaldi, la kunligon de Aleo Vittorio Emanuele kaj Vojo Toledo kun Vomero-kvartalo.

Estis planita la aranĝo de de la marborda promenejo, izolante la urboparkon kaj establante agrablan promenejon laŭlonge de la marborda areo. Malgraŭ la planado, la laboro iris tre malrapide kaj en kelkaj kazoj neniam kompletigita pro administraj kaj burokrataj malfacilaĵoj, influitaj de la spekulativa sinteno de la entreprenistaj klasoj.

Estis establitaj la “Preskriboj de Arto”, nemalobeeblaj indikoj devigaj por ĉiuj arkitektoj, kio kontribuis formi distingan trajton de la urbaspekto – klasikstila aspekto. Ĉi leĝaro validis ĉirkaŭ 20 jarojn post la Unuiĝo de Italio. Post la Itala Unuiĝo, en Napolo oni spektas la daŭrigon de la laboro komencita aŭ planita dum la antaŭa reĝimo.

Inter 1861 kaj 1871 la higienaj kondiĉoj en la urbo pli kaj pli malboniĝis, ĝis la ĥolerperido en 1884o kaj la posta urbresanigo. La nacia leĝo de 1865 devigis la posedantojn kontribui por plenumi publikajn laborojn; tio estis la unua paŝo por komenci la restrukturad-dinamikon de la urbaj historiaj centroj. En la postaj jaroj sekvos la planoj por “pligrandigo”, “ekspansio”, “plibeligo”.

Per la Itala Unuiĝo komenciĝas la procezo de unuigo de la nacia reto de movebleco, kiu ne povis esti apartigita disde la evoluo de historiaj urbocentroj. En la oriento de Napolo disvolviĝis industria centro, kiu vidis la ĉeeston de fer- ŝtalfabrikoj kaj uzinoj, de ledproduktadaj entreprenoj, de teksaĵ-fabrikantoj krom ceramikejoj.

Ĉi tiu koncentriĝo de produktado kune kun la ĉeesto de la fervoja stacidomo sugestis al la urbregistaro programojn cele al industria kresko de la loko. Samtempe okazis progresema, scienca kaj teknologia evoluo, kiu kondukis al la laŭgrada disvastiĝo de fervojaj trakoj, kaj provoj plani la pludisvolviĝon de la urbo.

El socia vidpunkto oni malkovris definitivan plifirmiĝon de la burĝa kaj entreprenista klaso, kiu determinos la transformon de la grandaj urbaj historiaj centroj. Estos privilegiitaj la konstruo de lokoj por turistoj tranoktejoj kaj servoj, la perfektigo de transportosistemoj, de komercejoj kaj kulturaranĝoj, de amuzejoj, sed ankaŭ la planado de sanflegaj instalaĵoj, de reprezentejoj kaj la tiel nomataj “lokoj de la memoro”.

En suda Italio la teritoria evolu-politikoj, komencitaj dum la Burbona periodo, havis evidentan derivadon el la procezoj entreprenitaj dum la franca jardeko 1806-1815. En 1887 la Napola Komunumo rediskutis la eblecon pri plano por samtempe kaj samritme evoluigi industrion, komercon kaj urboplanadon, samkiel en aliaj italaj urboj.

La komisiono okupiĝanta pri la reguliga planado proponis la kreon de ŝipveturebla kanalo, kiu permesis la transporton de varoj, kaj samtempe solvis la problemon de la areo-resanigo, kun la enfluo maren de la ĉi-lokaj kloak-akvoj. Ĉi akvoj estus enverŝitaj maren je profundo de ĉirkaŭ kvin metroj for de la marsurfaco, permesante la liberan moviĝemon de malpura akvo, ekde ĉiam elemento malsaniga de la loko.

Krom la produktada valoro, estis antaŭviditaj novaj loĝejoj por la laborista klaso.

La reguliga plano por la nova industria distrikto estis aprobita en 1887 kaj enkluzivita, kiel rasaniga laborverko, en la elspezo-buĝeto aprobita per speciala leĝo de 1885.

Categorie: Esperanto, Urboplanado | Tag: , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

URBOPLANADO KAJ INDUSTRIO EN NAPOLO POST LA ITALA UNUIĜO.

Napolo post la Itala Unuiĝo elsuferis profundan krizon forperdante parton de tiu  urbidenteco, kiu ĝis antaŭ nelonge igadis ĝin ĉefurbo. Kun la perdo de sia ĉefurba rolo, Napolo pene  klopodis trovi politikan stabilon kaj  oftiĝis la  leĝaj komisar-regadoj.

Dum la sepdekaj kaj okdekaj jaroj de 1800 Napolo fariĝis tutnacia problemo pro la disvastigo de  ĥolerepidemio.  Malgraŭ la fakto, ke Napolo havis havenon kun  vigla komerco,  estis grava universitata centro, havis prestiĝajn monaĥejojn  kaj la ĉeeston  de klera nobelaro kaj burĝaro,  ĝi ne sukcesis  esti motoro de Suda Italujo.

La produktada entrepren-teksaĵo estis minimuma, la industriaj konstruaĵoj estis koncentritaj en la orienta  urbareo. Estis elektita la orienta areo, ĉar ĝi situis apud la fervojlinio (kie poste estis kontruitaj Placo Garibaldi, Vojo Foria kaj Placo Carlo Terzo), ĉar troviĝinte ekster la urbmuregoj oni ne bezoznis pagi  limimpostojn, kaj la ebena grundo aparte  taŭgis por konstruado de varhaloj kaj fabrikoj. Dank al tiuj favoraj cirkonstancoj multobliĝis la feltanejoj (famiĝintaj pro la produktado de gantoj, ofte faritaj  hejme  kontraŭ laŭpeca pago) sub forta  protektisma reĝimo.

La investitaj kapitaloj kaj la entreprenistoj estis preskaŭ ĉiuj  eksterlandaj – ekzemple  Armstrong en Pozzuoli estis brita industrio konstruanta armilojn por armeoj en la tuta mondo – ĉar tiuj vidis en Napolo fonton de altaj gajnoj pro manko de konkuruloj.

$(KGrHqZ,!jQE4pImgIiUBOTi67C+FQ~~_35

Lokaj entreprenistoj troveblis kiel estroj de tanejoj , kiel  fakestroj de terproduktaĵa  transformad-industrio (pastaĵofabrikoj )  kaj  tajlorejoj.

Inter 1600 kaj 1799 en Napolo ni trovas  altnivelan, intektulan klason, kiu aktive partoprenas en la politika vivo de la regno ellaborante solvojn por la politikaj kaj civilaj problemoj. Post la Itala Unuiĝo la Napolaj interlektuloj fariĝas duagradaj pro la najbara influo de Romo (malgraŭ la ĉeesto  de rimarkindaj personecoj kiel B. Croce  kaj F. De Sanctis).

Krome negative  pliinfluis Napolon  post-italunuiĝan la urboplanada kaj demografia krizo, kiu malhelpis la urbon  ekflugi al modernurba transformiĝo.

La planoj pridiskutataj dum la  unuaj  dekkvin jaroj  post la Itala Unuiĝo estas tiuj de la Burbona periodo (pro la sinsekvo de la komisaraj regadoj):

– la malfermo de strato de sudo al nordo , kiu trairu la urbocentron, Via Duomo;

– la konstruo de Aleo Maria Teresa, poste nomata  Aleo Vittorio Emanuele, kiun oni ekkonstruis dum la Burbona epoko kaj finis post la Itala Unuiĝo!

Dum la lastaj Burbonaj regojaroj oni planis la konstruadon de vojlinioj, kiuj ebligu la cirkuladon de nordo al sudo,  kun pontvojoj ebligantaj facilan transveturadon.  Aleo Vittorio Emanuele kaj Via Dumo ĝuste ekestis  por kontentigi ĉi postulon.

– Konstruado de akvedukto cele al ekspluato de akvo el rivero Serino ( la konstrulaboroj komenciĝis post la Itala Unuiĝo kaj daŭris ĝis la urboresanigo)  por anstataŭi putojn kaj  pluvakvajn basenojn;

– konstruado de  ĉemarborda vojo (Sankta Lucia – Mergellina  kaj Posillipo).

Antaŭ la konstruo de la cititaj stratoj ekzistis  marborda areo kun apikaj deklivoj almaraj, sed la grundo estis transformita al strato laŭirebla.

via posillipo

Ekformiĝis  Riviera di Chiaia, strato elmontre prestiĝa identiganta la nobelan kvartalon.

Categorie: Esperanto, Historio | Tag: , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

Blog su WordPress.com.