Articoli con tag: Arkeologio

GREKA KOLONIADO KAJ KUMO

La fondo de Kumo datiĝas ĉirkaŭ je la duono de la VIII jarcento a.K., sur loko loĝata de la Opiĉoj, kaj ĝi reprezentis, laŭ la grekaj historiistoj, la plej antikvan grekan kolonion en la okcidento.

Laŭ la legendo la loko estis indikita de kolombino aŭ de la sonbruo de cimbaloj.

Kumo estis fondita ne nur por fortikigi la komercadon sed ankaŭ kaj ĉefe kiel setlada popoliga kolonio, kie trovis loĝeblon tiuj, kiuj en la patrolando ne plu havis ajnan vivperspektivon.

La urbo baldaŭ ekkonis rapidan evoluon, ŝulditan je la geografia posizicio de avangarda greka komercejo por komercrilatoj kun Kampanio kaj Latio. Ĝi rapide kreis sian teritorion larĝiĝante al la Kampania ebenaĵo kaj al la Golfa arkaĵo de Napolo.

La intelektula influo de Kumo ĉe la ĉirkaŭteritoriaj urboj estas atestita per la retrovo de statuoj de Apolono, Demetro kaj Dioniso, sur la najbaraj Etruskaj areoj Latiaj kaj Kampaniaj.

Grava kaj kroma konfirno pri la interlekta influo de Kumo sur la apudaj urboj, estas la adopto de alfabeto, kun Kumaj variantoj, fare de Etruskoj kaj aliaj praitalaj popoloj.

En la VI jarcento a. K., detruita de internaj luktoj kaj de vulkanerupcioj, Pithecusa ( la nuna insulo Ischia) estis forlasita.

Kun la liberigita Pithecusa, Kumo firmigis sia ĉeeston en la Napola Golfo, kiu alprenis la nomon Golfo de Kumo, kreante avangardajn observlokojn kaj sub-koloniojn en la ŝlosilpunktoj sur la marbordo (Miseno – Pozzuoli – Pizzofalcone – Kapreo – Insuleto Megaride, la spaco nuntempe okupita per la Ovkastelo).

Pizzofalcone, laŭ la tradicio, korespondus je la setliĝo de Partenopa, alpreninte la nomon de la samnoma Sireno, sepultita en la najbaraĵo.

(Pri kiu fondis Partenopa-n pluraj estas la tezoj pli kredindaj:

– La Rodianoj, popolo de navigantoj, kiuj dum siaj vojaĝoj estus raŭtintaj al okcidento, longe antaŭ la Greka koloniado;

– Grupo de Kumanoj foririntaj de sia patrolando. )

Iĝinte ekonomie forta, Partenopa ekreprezentis minacon por Kumo, kiu ĝin detruis. La tradicio estas parte konfirmita per la retrovo de nekropolo sur la monteto de Pizzofalcone kaj de trovitaĵoj datigeblaj je la VII – VI jarcento a.K., periodo de la maksimuma potenco de Kumo.

La ekspansio de Kumo kaj de sia dominado sur la Golfo kondukis al kontrapuŝiĝo kun la Etruskoj (kiuj el la internaj loĝcentroj de la Salerna teritorio strebadis etendiĝi ĝis la marbordo).

En ĉi sama periodo (531 – 530 a. K.) la Kumanoj permesis al grupo de Samoanoj fuĝantaj el la tiraneco de Polikrato setliĝis sur ilia teritorio, sur la loko koresponda al la nuna urbeto Pozzuoli.

La Nova loĝloko ekestinta sub la protektado de la Kumanoj kaj sen politika aŭtonomio, alprenis la nomon Dicearchia (urbo de la justa regado) kontraste kun la reĝimo de Polikrato en Samo.

La konlfliktemo inter Kumanoj kaj Etruskoj finiĝis en 525 a.K, per la malvenko de ĉi lastaj.

Kumo eliris tiom fortigita fare de la konflikto, ke ĝi povis sendi al Ariko (Latia aliancano) parton de la armeo por kontraŭstari la Etruskan atakon. Tiu ĉi kroma venko markis la pligraviĝon de la tirano Aristodemo, kiu restis regopova ĝis la jaro 492 a.K.

La reveno de la Oligarkoj de Kapuo, kune kun aliaj dungosoldatoj, markis la falon de la tirano, kiu estis mortigita kune kun la tuta familio.

Alia urbo anstataŭis Kumon, kiel rezistoloko de la Grekoj en la Mediteraneo kontraŭ la Barbaroj, Sirakuzo!

Per la falo de Kumo, la Golfo estas denove regata de Napolo, kiu baldaŭ entreprenos militon kontraŭ la Romanoj pro la kontrolo de la Golfo mem.

Annunci
Categorie: Arkeologio, Esperanto | Tag: , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

FLEGREAJ KAMPOJ*

La Napola-flegrea teritorio estas kunmetita el tofŝtonaj tergrundoj flavetaj aŭ grizaj, produktitaj de vulkansistemo transdonanta al la areo ties apartajn karakterizojn geo-morfologiajn.

Multnombraj estas la krateroj rekoneblaj en la areo de la Flegreaj Kampoj – areo prikonturita oriente per la Napola Golfo kaj okcidente per Literno. Inter la ĉefaj krateroj ni citas: La Golfo de Baie, la haveno de Miseno, la kratero de Torregaveta, la kratero de Chiaia, Pozzo Vecchio (Puto Malnova) kaj Torre Murata en Insulo Proĉida, kaj la insuleto Vivara kaj la Monto Epomeo en Ischia.

Karakterizo de la Flegreaj Kampoj estas la tiel nomata bradisismo.

Per la termino bradisismo oni komprenas la leviĝon kaj malleviĝon de la tergrundo, kompare kun la marnivelo, ŝuldatajn je la variacioj de la premo kaŭzita sur la vulkangasan mason far la varmegfontoj interne de la tero.

Tiu ĉi fonomeno, ekde la antikvegaj tempoj, nutris multnombrajn mitojn kunligitajn kun la ideo pri transmondo.

La varmaj akvoj elŝprucantaj el la subgrundo plufoje estis rilatigitaj kun Piriflegetonto kaj Kocito, la riveroj en la Regno de l’ mortintoj. Lucrino estis identigita kiel marĉo Akeronto-a.

Plie en Lucrino oni imagadis sepultitaj la Gigantojn, post kiam ili estis venkbatitaj fare de la Olimpaj Dioj, kaj en la klopodado sin liberigi, ili skuegis la teron.

En alia mito ĉefrolas la insulo Ischia, kies unuaj loĝantoj estintus la Kimeroj, kiuj estus loĝintaj subterajn domojn, neniam vidinte la sunlumon. Ili sin estus vivtenintaj per ekspluato de metaloj elfositaj el grotoj.

Sur ĉi tergrundoj estus vivintaj la Lestrigonoj, enormaj kaj ferocaj vivestaĵoj lanĉuntaj rokegojn sur la ŝipojn de Odiseo.

Preterlasinte ĉi mitajn elementojn, la unuaj homaj setladoj en la Flegrea areo estas decide novdataj, ĉar la dokumentiĝoj Paleolitikaj kaj Mezolitikaj tre verŝajne fordetruiĝis, pro vulkanerupcioj kaj bradisismaj fenomenoj.

La unuaj atestaĵoj datiĝas je la Neolitika Aĝo kaj konsistas el fragmentoj de sagpintoj kaj ceramikaj rompitaĵoj. El la Eneolitiko ni havas pli grandan kvanton da atestoj: ĉe Materdei – en Napolo – sekve de du retrovitaj tomboj, estis malkovritaj kupraj glavoj, dum en Ischia kaj sur la Insuleto Vivara estis retrovitaj fragmentoj de Micenaj ceramikaĵoj.

Pri la Fero-Aĝo male, oni retrovis spurojn en la areo de Kumo, kie oni elfosis signojn de indiĝena loĝejaro staranta sur la rokpinto, kiu ebligis la vidpovan kontroladon de tiuj alirantaj la Napolan Golfon.

*glosoj:

flegrea = flamanta

flegreaj kampoj = flamantaj kampoj, t.e vulkandevena, aŭ vulkanaktiva teritorio

FLEGREAJ KAMPOJ

FLEGREAJ KAMPOJ

krateroj de la FLEGREAJ KAMPOJ

krateroj de la FLEGREAJ KAMPOJ

Categorie: Arkeologio, Esperanto | Tag: , , , , , , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

Crea un sito o un blog gratuitamente presso WordPress.com.