Articoli con tag: Anĵuoj

PLACO DE LA URBODOMO

La nuna areo de Placo de la Urbodomo travivis, ekde sia origino, rimarkindajn transformiĝojn, pro la ĉeesto de la haveno kaj de la kastelo.

Ekde la estiĝo, Placon de la Urbodomo konsistigis du grandaj vojaksoj: vojo de l’ Kajo kaj Larĝejo Kastelo. Ekde kelkaj jaroj estas efektivigataj laboroj por la nova metro-linio en la subgrundo de Placo de la Urbodomo.

La eltrovo de integraj ŝipoj kaj de multnombraj arkeologiaj elfositaĵoj permesis fiksi kun certeco la difinon de antikva havenareo de la urbo. Estis eble identigi la antikvan havenon inter la origina setlado de Palepolis kaj tiu de Neapolis. En la VII jarcento pro tertremo la haveno fariĝis marĉloko kaj sekve ĝi estis kovrita por la konstruo de nova vojo.

Necesas diri, ke hodiaŭ la Placo preskaŭ tute perdis la karakterizojn cititajn en la literaturaj kronikoj de Salvatore di Giacomo – loko ensorĉa, homoplena kaj populara – la larĝejo de la Kastelo ĉiam rolis unualoke en la urba medio.

La gvidlibroj ĝin priskribas, ekde 1500, inter la ĉefaj Placoj de la urbo. La urba surtavoliĝo en la larĝejo de la Kastelo jam embleme esprimiĝis, ĉar ĝi estis la elektita loko por la loĝejoj de la potenculoj.

La definitiva konturiĝo de ĉi Placo okazos nur en 1800 per la restaŭrado kaj liberigo de la Kastelo pro la resanigaj laboroj de 1884. La Kastelo, dekomence rezidejo de la Anĵuoj: 1266-1442; de la Aragonanoj: 1442-1503; de la Hispanaj Vic-reĝoj: 1503-1707; iĝis restaŭrocelo je la fino de la XIX jarcento, kaj finrestaŭrita en la tridekaj jaroj de la XX jarcento.

La liberiga interveno per la rekonstruo de la tursistemo portis al simbola reaserto de la Kastelo kiel imagbildo de la urbo.

Dum la faŝisma dujardeko kaj ekde 1950 oni prifiksis la novan vojreton – Vojo Nova Marbordo – kaj estis efektivigitaj intervenoj celantaj starigi ĉehavenan urbon, per deviga trafiknodo ĝuste reprezentita de Placo de la Urbodomo. Origine la areon konsistigis etendiĝanta natura grundo, inter la urbomuregoj kaj la monteto Pizzofalcone.

Karlo I de Anĵuo en 1279 decidis konstruigi novan fortreson kiel Reĝan rezidejon, anstataŭ Kastelo Capuano – Normanda rezidejo konstruita antaŭ unu jarcento. La Nova Kastelo unue estis laŭ plano kvarangula kun multnombraj turoj, el tiu komenca strukturo hodiaŭ plu restas nur la Palatina Kapelo.

En tiu ĉi sama periodo estis konstruita la kajo, kaj la arsenalo estis delokita el oriento ĝis apud la Kastelo, ĉe la marbordo, la komerca areo forlokiĝis de Placo Sankta Gaetano al Placo Merkato.

La Anĵua Turkastelo estis konstruita sur la areo de la Preĝejo Sankta Maria ad Palatinum, kaj ĉirkaŭ tiu ĉi disvolviĝis la rezidejaj konstruaĵoj. Ĉe la kastelareo baldaŭ, krom la administrejaj strukturoj, stariĝis la loĝejoj de la Kortegaj funkciuloj.

Placo de la Urbodomo kaj Larĝejo de la Kastelo ekkonis grandajn transformiĝojn dum la Aragana periodo, dank al la rearanĝoplano – 1442 – de Alfonso de Aragono.

La Nova Kastelo estis preskaŭ tute rekonstruita kaj adekvatigita je la novaj defendosistemoj. La turoj alprenis rondan kaj masivan formon, estis alkonstruita la Triumfarko, la marmora enirejo inter du turoj, atesto de la napola renesanca arto.

Annunci
Categorie: Esperanto, Urboplanado | Tag: , , , , , , , , , , | Lascia un commento

LA URBOPLANDO DE FERDINANDO IV

En 1779 Ferdinando IV dividis la urbon en 12 distriktojn kontrolatajn fare de la Kriminala Juĝista Alta Kortumo kaj ordonis la atribuon de dom-numeroj strato-ŝildoj por pli bona kono de la urbo kaj pli bona kontrolo de la civitanoj. Planada epizodo tre grava okazis en 1781 fare de Francesco Sicuro, kiu post incendio, okupiĝadis pri rekonstruado de Placo Merkato.

Sicuro anstataŭis la lignajn kabanojn per masonitaj butikoj laŭ rektangula skemo kun centre lokita granda ekzedro. La ĉefenirejo estis aranĝita sur la ĉemara vojo, kun la staigo de du grandaj fontanoj.

En 1781 estis ellasita dekreto por la esploro de la Napola konstruĵa situacio. El tio rezultis senkuraĝiga bildo, kie koruptado ĉefroladis kaj akcidentoj kaj lezoj estis tre oftaj, kaj ofte ŝulditaj al domkonstruoj okazantaj dum tro mallonga tempo fare de personoj, kiuj arogis al si konstrupermesojn tute ne posedatajn.

La situacio degeneris ĝis tia punkto. ke oni sugestis la adopton de la konstitucio de Zeno adoptita en la kvina jarcento en Kostantinopolo por redukti misuzojn je alteco. La propono estis malakceptita de la Domo de Sankta Klara, kiu simple agnoskis la kutimojn nedevigajn laŭ la komuna bontrovo.

En tiuj samaj jaroj estis konstruita Sankta Leucio ( pr. Sankta Leŭĉo) proksime Caserta, surbaze de nova modelo de komunuma organizaĵo, fondita sur laboro kaj egaleco. S. Leucio fariĝis parto de la Burbonaj posedaĵoj kaj laŭ la vanvitelli-a plano, ĝi devis esti konektita al la Palaco per longaj rektaj aleoj.

La proprietaĵoj estis pligrandigitaj kaj ekestis la unuaj fabrikoj kaj bienoj. Daŭre plu disvolviĝis la areo danke al la kunalboro kaj setlado de eksterlandaj majstroj, kiuj favoris la evoluon de novaj teknikoj.

En 1779 estis proklamita la Leŭĉa Statuto, de kiu derivadis la konstruo de nova Ferdinandopolo , la nova laborista centro.

Sankta Leŭcio

Sankta Leŭcio

La napola intelektularo plendis pri manko de atento pri la urbon fare de la Reĝo. Vincenzo Ruffo en 1789, publikigis eseon, kie li elmontris la urbajn kaj civitanajn problemojn de la ĉefurbo kaj kiel tiujn oni povintus alfronti. La skribitaĵo estas la sola dokumento verkita en 1700, kiu celas solvi la problemojn de la ĉefurbo.

Ruffo kritikis la urban strukturon de la ekstreme ĥaosaj stratoj kaj rifuzis ajnan urban intervenon antaŭ la Burbona periodo, li kritikis Karlon kaj Ferdinandon pro ties marĝena atento pri la urbocentro mem, kun nesanĝita reto da vojetoj kurbaj kaj mallarĝaj.

Por solvi la urboplanan problemon, Ruffo fiksis kvar bazajn punktojn: enirejoj, vojoj, palacoj kaj konstruaĵoj.

La ĉefaj aliroj al la urbo devus esti placoj regulformaj, el kiuj devis ekiris rektaj stratoj arbo-flankumitaj , tiel kreante juntojn inter la urbocentro kaj la ĉirkaŭa teritorio. Ruffo intencis tiujn punktojn kiel simplajn konsilojn por admistraj aŭtoritatoj kaj esperis, ke iam povos ekesti homo kapabla tion konkretigi.

Vincenzo Ruffo ankaŭ ekzamenis la ekonomian aspekton de sia programo kaj argumentis, ke la bonfaradaj institucioj devus financi la verkon, pli ol “subteni grupojn de malriĉuloj nelaboremaj”, dum la areon por la novaj placoj oni atingus per la malkonstruo de monaĥejoj, se tio estos bezonata.

Categorie: Esperanto, Urboplanado | Tag: , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

Crea un sito o un blog gratuitamente presso WordPress.com.