Historio

URBOPLANADO KAJ INDUSTRIO EN NAPOLO POST LA ITALA UNUIĜO.

Napolo post la Itala Unuiĝo elsuferis profundan krizon forperdante parton de tiu  urbidenteco, kiu ĝis antaŭ nelonge igadis ĝin ĉefurbo. Kun la perdo de sia ĉefurba rolo, Napolo pene  klopodis trovi politikan stabilon kaj  oftiĝis la  leĝaj komisar-regadoj.

Dum la sepdekaj kaj okdekaj jaroj de 1800 Napolo fariĝis tutnacia problemo pro la disvastigo de  ĥolerepidemio.  Malgraŭ la fakto, ke Napolo havis havenon kun  vigla komerco,  estis grava universitata centro, havis prestiĝajn monaĥejojn  kaj la ĉeeston  de klera nobelaro kaj burĝaro,  ĝi ne sukcesis  esti motoro de Suda Italujo.

La produktada entrepren-teksaĵo estis minimuma, la industriaj konstruaĵoj estis koncentritaj en la orienta  urbareo. Estis elektita la orienta areo, ĉar ĝi situis apud la fervojlinio (kie poste estis kontruitaj Placo Garibaldi, Vojo Foria kaj Placo Carlo Terzo), ĉar troviĝinte ekster la urbmuregoj oni ne bezoznis pagi  limimpostojn, kaj la ebena grundo aparte  taŭgis por konstruado de varhaloj kaj fabrikoj. Dank al tiuj favoraj cirkonstancoj multobliĝis la feltanejoj (famiĝintaj pro la produktado de gantoj, ofte faritaj  hejme  kontraŭ laŭpeca pago) sub forta  protektisma reĝimo.

La investitaj kapitaloj kaj la entreprenistoj estis preskaŭ ĉiuj  eksterlandaj – ekzemple  Armstrong en Pozzuoli estis brita industrio konstruanta armilojn por armeoj en la tuta mondo – ĉar tiuj vidis en Napolo fonton de altaj gajnoj pro manko de konkuruloj.

$(KGrHqZ,!jQE4pImgIiUBOTi67C+FQ~~_35

Lokaj entreprenistoj troveblis kiel estroj de tanejoj , kiel  fakestroj de terproduktaĵa  transformad-industrio (pastaĵofabrikoj )  kaj  tajlorejoj.

Inter 1600 kaj 1799 en Napolo ni trovas  altnivelan, intektulan klason, kiu aktive partoprenas en la politika vivo de la regno ellaborante solvojn por la politikaj kaj civilaj problemoj. Post la Itala Unuiĝo la Napolaj interlektuloj fariĝas duagradaj pro la najbara influo de Romo (malgraŭ la ĉeesto  de rimarkindaj personecoj kiel B. Croce  kaj F. De Sanctis).

Krome negative  pliinfluis Napolon  post-italunuiĝan la urboplanada kaj demografia krizo, kiu malhelpis la urbon  ekflugi al modernurba transformiĝo.

La planoj pridiskutataj dum la  unuaj  dekkvin jaroj  post la Itala Unuiĝo estas tiuj de la Burbona periodo (pro la sinsekvo de la komisaraj regadoj):

– la malfermo de strato de sudo al nordo , kiu trairu la urbocentron, Via Duomo;

– la konstruo de Aleo Maria Teresa, poste nomata  Aleo Vittorio Emanuele, kiun oni ekkonstruis dum la Burbona epoko kaj finis post la Itala Unuiĝo!

Dum la lastaj Burbonaj regojaroj oni planis la konstruadon de vojlinioj, kiuj ebligu la cirkuladon de nordo al sudo,  kun pontvojoj ebligantaj facilan transveturadon.  Aleo Vittorio Emanuele kaj Via Dumo ĝuste ekestis  por kontentigi ĉi postulon.

– Konstruado de akvedukto cele al ekspluato de akvo el rivero Serino ( la konstrulaboroj komenciĝis post la Itala Unuiĝo kaj daŭris ĝis la urboresanigo)  por anstataŭi putojn kaj  pluvakvajn basenojn;

– konstruado de  ĉemarborda vojo (Sankta Lucia – Mergellina  kaj Posillipo).

Antaŭ la konstruo de la cititaj stratoj ekzistis  marborda areo kun apikaj deklivoj almaraj, sed la grundo estis transformita al strato laŭirebla.

via posillipo

Ekformiĝis  Riviera di Chiaia, strato elmontre prestiĝa identiganta la nobelan kvartalon.

Categorie: Esperanto, Historio | Tag: , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

NAPOLO – LA LASTAJ JARDEKOJ KIEL ĈEFURBO –

La bildo de Napolo dum la dua Burbona restaŭrado estas sendube seniluziiga.

Ferdinando klopodis adopti pacigan politikon kun la burĝaro, subtenante la politikan

kaj socian kreskon, kun la celo fini la fortan izoliĝon, en kiun jam enfalis la Burbona

dinastio. Tio ne okazis kaj post nelonge eksplodis la unuaj ribeloj, kie unue protagonistis

la provincaj teritorioj kaj sekve la urbocentro.

La mallonga regado de Ferdinando I, bazita sur neŭtraleco, ne sukcesis solvi la

problemojn pri medio-malboniĝo, kiuj plu afliktadis la antikvan Napolon.

Bildo pri Napolo endormigita fare de la restaŭrado estas priskribita de Stendahl, kiu per sia

verko “Romo Napolo Florenco” rakontas la kondiĉojn en kiuj Napolo kuŝadis. Kaj tio plej

bone esprimas la allogon, kiun Napolo sentigis al la aŭtoro.

Ferdinando II eksuriris la tronon apenaŭ dudekjara en 1830, klopodis pridiskuti la rilatojn

kun la politikistoj kaj la intelektuloj,

Napolo fariĝis rimarkinda centro de socia vivo kun la ekapero de multnombraj teatroj.

Revenis la ekzilitoj, fuĝintaj pro la Burbona persekuto, inter kiuj Antonio Ranieri, kiu per sia

verko “Stato de la literaturo en Napolo kaj Sicilio” priskribas la politikan kaj kulturan vivon

de la ĉefurbo (1883). Ekfloris pluraj revuoj, kiuj celis la edukadon de la popolo al amo por

la patrujo. La revuo kiu plej sukcesis estis “La progreso” de Giuseppe Ricciardi.

G. Ricciardi opiniis la progreson je la bazo de historiismo, kiu startigas la fenomenon laŭ

kiu ni asertas, ke la hodiaŭo pli bonas ol la hieraŭo. Multnombraj estis la kritikoj fare de

Leopardi, kiu subtenis, ke la progreso ne povas taŭgi al homoj, ĉar tiuj emas serĉi nur la

Krome ekzistas la produktado memorcela de rolantoj de la releviĝo, atestantoj suferantaj

en la Burbonaj malliberejoj, inter kiuj Guglielmo Pepe, kiu en sia verko “Memoroj” – 1848 –

akuzas la fortan opresadon de la Burbonoj.

Luigi Settembrini per sia verko “Memoraĵoj el mia vivo” – 1879 –

karaktero, priskribas kiel la Burbona opresado trafis la intelektulojn, kaj pri la kunligo de

la terminoj “instruadi =konspiradi”, ĉar la regantoj intuiciis la danĝeron en la agado de la

intelektuloj.

Malgraŭ signoj de kultura releviĝo kaj renovigo de publikaj konstruaĵoj, la senlaboreco kaj

la superabundo da lonĝantaro pezadis sur la regno.

Inter 1836 kaj 1837 okazis granda krizo pro ĥolerepidemio.

En 1859-60 suriris la tronon Francisko II, la jaron de la milo-ekspedicio kaj de la alveno

de Garibaldi en la Regnon de la Du Sicilioj, kun la celon ĝin konkeri je la nomo de Viktoro

Emanuelo.

Kun la anekso al la Savoja Regno kaj Viktoro Emamuelo kiel Reĝo, la urbo turnis sian

Categorie: Esperanto, Historio | Tag: , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

NAPOLO INTER DU JARCENTOJ – LAIKA SANKTECO –

La festo de Piedigrotta en 1860 estis markita per la enmarŝo en Napolon de Garibaldi kaj de la ekzilitoj de 1848, inter kiuj Matilde Serao. –

spigol14seraocuore1

Matilde Serao, malgraŭ sia mankanta lernejvizitado duminfanaĝa, sukcesis diplomiĝi kaj eklabori ĉe la Ŝtataj Telegrafoficejoj.Trejnita al ĵurnalisma profesio fare de la patro, ŝi estis la unua virino  sukcesinta sin konigi en Italio kiel ĵurnalistinon.

En 1885 ŝi fondis   “Corriere di Roma” ( Roma Kuriero), kaj post ties malsukceso ŝi transloĝiĝis al Napolo por estri  “Corriere di Napoli” (Napola Kuriero) kaj por vivigi en 1892  “Il Mattino” ( La Mateno).

En 1904 ŝi forlasis la redakcion de  “Il Mattino”, divorcis de sia edzo kaj fondis novan taggazeton:  “Il Giorno” ( La Tago) ĉe kiu ŝi laboris ĝis la vivofino.

Alia rolulo sur  la Napola scenejo estis Benedetto Croce.

benedetto croce

Li naskiĝis en Pescasseroli en 1866, estis enskribita en la Kolegio fondita de Pastro Ludoviko el Casoria, kaj en ĉi Kolegio al li eblis renkontiĝi kun Francesco De Sanctis.

B. Croce daŭrigis siajn studojn ĉe la Instituto Genovesi. En 1883 dum la somerumado en Ischia pro akcidento mortis liaj gepatroj kaj fratoj, krom unu kiu estis tiam en kolegio. Resaniĝinta el la korpaj vundoj sed  ŝirita en la spirito, B. Croce kun la frato transloĝiĝis al Romo, kie li komencis  jurajn studojn neniam kompletigitajn. En 1886 li revenis al Napolo. En 1890 li akceptis la taskon de administranto de bazaj kaj mezgradaj lernejoj.

En 1903 li fondis la revuon  “La Critica” ( La Kritiko), kaj sekve li publikigis la verkon “La Literaturo en la Nova Italujo” En 1910, jam famiĝinta literaturisto, li estis nomumita Senatano de la Regno. Je la antaŭtago de la Granda Milito Croce estis inter la  intervenistoj. Per sia revuo li ekbatalis por la defendo de la Eŭropa kulturo.

En 1920 Giolitti elektis Benedetto Croce kiel ministron pri Publika Instruado. Je la fino de la ministra engaĝo B. Croce  revenis al siaj studoj, ĝuste antaŭ la krizo de 1922 kaj la ekesto de faŝismo. En 1925 li verkis la manifeston de la kontraŭfaŝismaj intelektuloj.

Croce partoprenis en ĉiuj kunsidoj de la Senato por kontraŭstari al la leĝoj minacantaj liberon. La politika agado de B.  Croce finiĝis per la kontraŭa voĉdono al la  “Pakto” (Leĝo por reguligi rilatojn kun la Vatikana Ŝtato), sed malagraŭ tio li  nerekte subtenis siajn ideojn tra sia revuo “La Critica”.

En 1947, en lia domo, estis  inaŭgurita la “Itala Instituto por la Historiaj Studoj”, en 1948 li iĝis Direktoro de la “Instituto Suor Orsola Benincasa”. Li mortis en 1952.

La periodo inter  la  milokcentaj kaj milnaŭcentaj jaroj, estis la periodo de la “nova religio”, kiam la termino “laika” ne plu sinonimis al “kontraŭkristana”.

La rolanto kiu bone esprimas la koncepton pri  “laika sankteco” estas Jozefo Moscati.

San Giuseppe Moscati

Jozefo Moscati naskiĝas en Benevento en 1880, pro  laborkialoj ĉe la patro, Jozefo  ekloĝas unue en Ancona  kaj poste en Napolo. Familio Moscati estis kunligita kun Volpicelli, kaj Jozefo mem ricevis la unuan Komunion en la preĝejo de la Servistinoj de la Sanktega Koro. Fininte la elementan bazlernejon, li  abituriente diplomĝis ĉe la klasika Liceo “Vittorio Emauele”.

En 1897 li ekstudis ĉe la Medicina Fakultato, kaj post nelonge li perdis la patron pro cerba hemoragio. En 1903 li doktoriĝis kaj eklaboris ĉe la Hospitalo “La Nekuraceblaj”. En 1914 li perdis sian patrinon pro diabeto. En 1922  G. Moscati estis la unua en Napolo, kiu inciatis la uzon de insulino.

En 1917 li rifuzis la katedron pri kemio ĉe la Napola Universiato, kaj en 1919 li iĝis ĉefkuracisto en la Hospitalo “La Nekuraceblaj”.

Jozefo Moscati dediĉis sian tutan vivon al kuracado de la malsanuloj, precipe de la plej malriĉaj. Li mortis en 1927 en sia kabineto.

Li estis sanktigita fare de Papo Johano  Paŭlo II en 1987, la jaro dum kiu oni pridiskutadis pri alvokiĝo kaj pri laikaj misiistoj en la eklezio kaj en la mondo. Moscati estis ĉiam kohera  kun siaj ideoj, li partoprenis la mesojn  kun laikaj vestoj, kun la malsanuloj li paroladis pri religio, kvankam vivante dum periodo kiam kontraŭklerikismo kaj kontraŭkristanismo estis furoraj, li neniam kaŝis sian kredon.

En 1927 li partoprenis en Kuracista Kongreso organizita de Leonardo Bianchi, fama pro sia kontraŭklerikismo – je tioma grado, ke Bianchi eĉ  prelegis kontraŭ Kristo.

Je la fino de la prelego L. Bianchi subite  malsaniĝis, kaj ne povante paroli, li serĉis la rigardon de Moscati, kiu trandonis al li  konsolajn vortojn kaj igis pastron   doni al li  Sanktegajn Sakramentojn.

 

Categorie: Esperanto, Historio | Tag: , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

EKDE LA FINO DE LA BURBONA REGNO ĜIS LA ITALA UNUIĜO.

La intelektula virina medio napola,  je la duono de Milokcent, estis karakerizata de la ĉeesto de Paolina Caraven de la Ferronays kaj de Tereza Filangieri – ĉi lasta  postsekvantino de la Normanda nobelaro, ĉar ŝi estis filino de Generalo Carlo Filangieri kaj edzino de la Duko Roccapiedimonte.

Tereza Filangieri kaj Paolina Caraven destinis al bonfarado la gajnojn el la teatraj spektakloj, ili sin engaĝis en forpreno  de gejunuloj de la surtrata vivmanierio, instruante al tiuj  la bazojn de literaturo kaj skribado, edukante ilin en siaj domoj kiel domservistojn kaj ĝardenistojn, tiel sekurigante al ili respektindan estontecon.

En 1861 Tereza Filangieri perdis sian filinon Lina, sekve ŝi estis nomumita  patroninon de la “Instituto Strachan” – kunloĝejo por  blindaj knabinoj.

En 1873, okaze de  ĥolerepidemio, oni ŝarĝis ŝin per la organizado de  kuirejoj por senpaga nutrado.

En 1880 ŝi realigis la unuan porinfanan, kirurgian  hospitalon en Italio,  titole dediĉitan al sia mortinta filino. Krom esti laika fondintino de karitataj organizaĵoj, T. Filangieri estis ankaŭ verkistino. Ŝi mortis en 1909.

Grava figuro estis Pastro  Francisko el Casoria, naskiĝinta en 1814, post la sacerdota ordino li sin dediĉis al malsanuloj, postsekvante la ekzemplon de Mateo Ripa, kiu fondis  la kolegion por la instruado kaj trejnado  de la ĉinaj kaj orientlandaj  ekleziuloj, kiu post la Itala Unuiĝo fariĝis  “Azia Kolegio”, kaj en 1888 Orienta Instituto, la nuna Universitato.

33319406

En 1854 li sin dediĉis al elsavo de afrikaj infanoj venditaj kiel sklavoj. La infanoj estis  portitaj en la monaĥejon kaj edukataj  kristanmaniere. En tiu ĉi iniciato, Pastro Francisko el Casoria envolvis ankaŭ Frederikon II, kiu  senproprietigis la konstruaĵon apud la monaĥejo, tiel permesante ties  pligrandigon.

Inter aliaj liaj fondaĵoj, ni rememoras la “Malriĉulejon Marino” en Via Posillipo,  la “Instituton por surdmutuloj”, kaj la Ordenon de la Monaĥoj Grizaj kaj de la Monaĥinoj Elizabetaninoj.

Immagine

En 1871 Pastro Francisko el Casoria esti alvokita al Asizo por la fondo de la Serafa Instituto por blinduloj kaj surdmutuloj, en kiu li restis kiel direktoro ĝis 1881.

– La  eduka agado en Napolo por surdmutuloj komenciĝis en 1788 per lernejo fare de Abato Benedikto Cozzolino, kaj ĝi estis la unua publika lernejo agnoskita en Italio. En Italio la instruado al surdmutuloj iĝis deviga nur en la jaro 1923.

– En 1885 Pastro Franciskoo el Casoria mortis kaj  estis sepultita en la Malriĉulejo Marino.

– En 1993 Papo Johano Paŭlo II  lin proklamis Beatulo.

Amikino kaj disĉiplino de Pastro Francisko el Casoria estis Caterina Volpicelli, kiu en la duono de la XIX jarcento fondis religian Kongregacion, kiu ne  postuladis  kanonikan sinvestadon kaj akceptadis ankaŭ edziniĝintajn virinojn.

Caterina Volpicelli naskiĝis en 1839, ricevis instruadon en la plej bonaj napolaj lernejoj, estis lernantino de Leopoldo Rodinò –  Lernejo de Bazilio Puoti. En 1855 ŝi ekkonis  Ludovikon el Casoria, kiu vane klopodis ŝin aligi en iu  religian ordenon.

En 1864, laŭ la tradicio de la fraŭlinaro, ŝi sin konsekris kaj dediĉis al “Apostolado de l’ preĝo”, praktikado tre disvastiĝinta en Francio, kaj   la agado de Volpicelli altiris kromajn aliĝojn, kaj la atenton de la Ordeno  de la Sanktega Koro de Montluçon, kiu konsideris la agadon de Volpicelli kiel napolan apendicon de la Franca praktikado. Al tio oponis Sisto Riario Sforza, Napola Ĉefepiskopo kiu substrekis la napolanecon de la organizaĵo de Caterina Volpicelli.

En 1872 Caterina Volpicelli fondis la Insituton de la Servistinoj de la Sanktega Koro per nova interna strukturo:

– Servistinoj –  centra komunumo

– Etaj Servistinoj – ili povis plu vivi en sia familio

– Aliĝintaj servistinoj  – ili kunpartumis la mision kvankam edziniĝintaj

Tio estis Kongregacio sen religia uniforma vesto, kiu akiris Decretum Laudis de la Sankta Sidejo en 1890. En 2001  Papo Johano  Paŭlo II ŝin proklamis Beatulino.

Amiko de Ludoviko el Casoria estis Bartolo Longo, la fondinto de la  Bazilika Sanktejo de Valo de Pompejo. Bartolo Longo naskiĝis en 1841 en la provinco Brindizo kaj transloĝiĝis al Napolo por  kompletigi siajn   jurajn studojn.

La forta antiklerikismo disvastiĝinta en la Universitatoj  forte kondiĉigis Bartolon  Longo, sed sekve de amikeco kun  fervoraj katolikoj li revenis al konvinkita kristana vivmaniero.

Danke al la konatiĝo kun  Volpicelli li ekkonis Ludovikon el Casoria kaj Marianan Fernararo – vidvino de Grafo De Fusco, kiu havis multnombrajn posedaĵojn en la Valo de Pompejo.

Bartolo Longo sin proponis esti  hejma instruisto de la filoj de la Grafino kaj administri ŝiajn havaĵojn. Post malmultaj jaroj ili geedziĝis.

La Valo de Pompejo, sekve de la elbordiĝo de la akvofluoj de rivero Sarno, estis en malsanigaj  kaj mizeraj kondiĉoj.  Bartolo Longo decidis evangelizi la kamparanojn per la praktikado de la Roizario.

En 1875 Longo portis al Napolo bildon de la Madono de l’ Rozario, kiu iĝis pilgrimcelo, pro ĝiaj miraklaj kvalitoj.

Ĝia famo tiel kreskis, ke estis necese konstrui novan Preĝejon, la nunan Bazilikon en Pompejo.

santuariodipompei

En 1926 Bartolo Longo mortis, kaj en 1980 li estis deklarita beata.

Categorie: Esperanto, Historio | Tag: , , , , , , , , , , | Lascia un commento

NAPOLO – PORVIRINA INSTRUADO – XIX JARCENTO.

 

En 18O6 okazis la franca okupado de la Napola Regno. La nova suvereno Jozefo Bonaparte enkondukis plurajn reformojn sed kun seniluziigaj rezultoj, ĉar li sin gvidis per la franca modelo, kiu malfacile aplikeblis en Italio.

Post Jozefo Bonaparte surtroniĝis Joakimo Murat, en 1808, kiu deklaris la instruadon deviga sur la tuta regno, ekirante el la plano  de Jozefo Bonaparte. Murat asertadis, ke instruado estu rajto vira kaj virina.

Kun la tempopaso la postulo pri porvirinaj lernejoj kreskis kaj ekkonturiĝis la figuro de la instruistino. En 1799 oni parolis pri porvirina edukado, sed per la respublika malsukceso oni ne atingis konkretajn resultojn. Jozefo Bonaparte prizorgis la edukadon de la altklasaj damoj konstruigante  edukejan domon en ĉiu provinco, kiel Reĝan Institucion. Poste Murat alinomas la edukejan Reĝan Institucion al Reĝa Karolina Domo – honore al sia edzino.

La porvirinaj edukejoj estis la unuaj en Italio, kaj ili estis adresitaj al filinoj de aristokrataj familioj, kiuj simpatie konsideradis la lernejojn, precipe pro la aktiva engaĝo de Reĝino Karolina. Sekve estis malfermita nova edukejo, kaj ĉiuj estis nomataj Reĝa Domo je la Mirakloj.

Per la ekesto de la porinaj edukejoj kreskis la civilaj kaj religiaj iniciatoj alireblaj por virinoj. Naskiĝis kelkaj  tute virinaj religiaj ordenoj. Oni ekiris tiel  al naskiĝo de nova virina, intelektula  kulturklaso, kiu karakterizadis la Napolan historion de la XIX jarcento.

Categorie: Esperanto, Historio | Tag: , , , | Lascia un commento

Napolo en luma jarcento

 

Napolo  en la XVIII jarcento estis markita per forta popola religieco, sufiĉu pensi pri Alfonso Maria de’ Liguori (1696-1788), kiu renversis la misian agadon.

Alfonso Maria de’ Liguori naskiĝis en Marianella (la nuna Via Pietro Castiglione), kaj li baldaŭ sin rivelis lertega en la juraj studoj, iĝante unu el la plej gravaj napolaj  juristoj. En 1715 li aliĝis al la Pia Unuiĝo de la Kuracistoj, liverante asistadon al la malsanuloj en la Hospitalo de la Nekuraceblaj.

Post dek jaroj da brila kariero li decidis forlasi sian profesion kaj alpreni la sacerdotan mision. Li estis ordinita pastro en 1726, kaj li rezignis, pro familiaj  motivoj, aliĝi  al la Ordeno de la Oratoroj, fondita de Filippo Neri. Alfonso Maria de’ Liguori sin dediĉis al la plej malriĉaj klasoj kaj iĝis ennoviganto pri la predikad-metodoj, dank al siaj oratoraj kapabloj kaj al la utiligo de la dialekto. (Memorinda estas la kristnaska himno “Vi descendas de la steloj” redaktita en la napola dialekto).

En 1732 li fondis la Kongregacion de la Sanktega Redemptoro kun la celo evangelizadi la popoltavolojn plej forlasitajn. En 1762 li estis nomumita Epiksopo en S.Agata  dei Goti.  En 1775 li devis rezigni pri la eklezia agado pro sanmotivoj,  kaj li mortis en Pagani en 1781.

En la populara Napolo de Alfonso Maria de’ Liguori originis la unua napola Sanktulino, Anna Maria Rosa Nicoletta Gallo.

Anna Maria Rosa Nicoletta Gallo naskiĝis en Napolo en 1715 kaj ŝia alvokiĝo estis evidenta, sed malhelpata de la familio, kiu volis por ŝi edziniĝon kun la espero pri socialtiĝa kresko. Sub la gvidado de monaĥo,  S. Johano Jozefo de la Kruco,  deksesjara ŝi aliĝis al la Franciskana ordeno, alprenante la nomon de Maria Franciska de la Kvin Vundoj. La sanktulino vivadis siajn  monaĥinajn votojn kiel  fraŭlino, plu restante en la civila mondo. Maria Franciska de la Kvin Vundoj havis grandan influon super ĉiuklasaj napolanoj – ŝi mortis en 1791.

Dum siaj lastaj vivojaroj Anna Maria Rosa Nicoletta Gallo havis kiel konfesprenanton Pastron Francisko Saverio Maria Bianchi, –  naskiĝinta en Arpino en 1743 kaj mortinta en Napolo en 1815. Li estis beatigita fare de Papo Leono XIII en 1893, kaj sanktigita  fare de Papo  Pio XII en 1951. Francisko Saverio Maria Bianchi  estis koninta kaj postsekvinta la spurojn de Alfonso Maria de’ Liguori. En 1762 li aliĝis al la Ordeno de  Barnabitoj engaĝitaj en junulara instruado. En 1767 li fariĝis sacerdoto, tuj poste  ordonita al Napolo, kie li ricevis prestiĝajn taskojn, inter kiuj la universitata instruado, sed malgraŭ tio, li sukcesis  sin apudigi daŭre al la malriĉularo.

En 1799 la Jakobena Revolucio havis kiel heroinon Eleonoran Fonseca Pimentel, naskiĝinta en 1752 en Romo, se baldaŭ ekloĝanta en Napolo.  Ŝi estis poetino tre ŝatata de la Suverenoj, ŝi estis la fondintino de la revolucia gazeto “Monitore Napoletano”, en kiu ŝi klarigadis sian oponon al la Burbonoj, kvankam ŝi ne sukcesis kuntreni la popolon.

En la sama jaro 1799  la respublika klopodo fiaskis kaj Eleonora Fonseca Pimentel estis mortkondamnita.

Lapide_a_Eleonora_Pimentel_Fonseca_Napoli

 

Categorie: Esperanto, Historio | Tag: , , , , , , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

Napolo en la moderna epoko.

 

La modernan epokon  en Napolo kutime distingas la alveno de  Alfonso de Aragono, kiu sukcesis konkeri, en 1492, la Napolan Regnon  elde  Renato Anĵua kaj  politike unuigi Napolon kun la Sicilia Regno.

Unu el la unuaj intervenoj estis la rekonstruo de  Kastelo Nova (Castel Nuovo), kiu estis transformita al fortreso masivstruktura, kun turoj el piperno (lafŝtono)  kaj  sokloformaj bazamentoj, por malhelpi surgrimpadon. La kastelon  aparte distingas la krenelprovizitaj  terasoj ebligantaj  la uzon  de artilerio,  kaj la Tiumfarko, kiu celebras   la tiumfan eniron de Alfonso de Aragono.

castel nuovo - napoli

En 1497 la Ĉefepiskopo  Aleksandro Carafa revenigis la relikvojn de Sankta Ĝenaro, kaj  la Kardinalo Oliviero Carafa (frato de Aleksandro) iniciatis la realigon de  kripto sub la ĉefaltaro, kiu iĝis unu el la plej reprezentaj arkitekturaj monumentoj de la napola Renesanco.

cripta-del-duomo-il-Cardinale-Oliviero-Carafa-Orante

La Aragona Regno daŭris ĝis 1503, kiam, sekve de la  franc-hispana milito, Napolo fariĝis hispana Vic-reĝlando. Vic-reĝlando kiu finiĝos post du jarcentoj, sed pro tio Napolo ne haltigis sian urboplanan, artan kaj kulturan kreskon, plu restante  granda Eŭropa ĉefurbo.

En la unuaj jardekoj de 1500  gravis  la influo, kiun disradiis Maria Longo.

Maria Longo, vidvino intencinta dediĉi sian vivon je la servo de la malsanuloj, post kiam ŝi estis mirakle kuracita de Sankta Gaetano, fondis la preĝejon  kaj la malsanulejon  Sankta Maria de l’ Popolo de la Nekuraceblaj, kiu iĝis unu en la plej gravaj hospitaloj en Suda Italio, krom prestiĝa  kuracista lernejo.

Incurabili

En 1535-36 Napolo gastigis Karlon V.,  kaj kun la Vic-reĝo Don Pedro de Toledo komenciĝis iaspeca Napola Renesanco,  periodo de granda  kresko, ĉefe kulturkaraktera.

Ne preteratentinda estas la kultura ĉeesto de virinoj, precipe  Orsola Benincasa, kiu per siaj verkoj karakterizis la Vic-reĝan epokon. Orsola Benincasa ricevis sian unuan edukadon hejme, fare de la frato, kiu klopodis transdoni al ŝi   konojn pri la Biblio kaj  aliaj Sanktaj Libroj. Kiam ŝi manifestis siajn mistikajn ecojn, ŝi altiris la atenton de la popolo,  sed tio ne distris ŝin for de ŝia justa kaj senriproĉa vivo dediĉita al laboro (priaranĝo de festaj ormantukoj). En 1579, pro ŝia ekzemplodona vivo, la ekleziaj aŭtoritatuloj permesis al ŝi aranĝi kapelon en sia domo.

En 1581 la abato Gregoro Navarro realigis sur la monteto Sankta Marteno  kunloĝejon kun apuda Preĝejo de la Senmakula Virgulino: la  kunloĝejo celis krei laikan komunumon, kiu,  kun la  helpo de pastroj,   kapablu reformi la eklezion.  Orsola eksponis  siajn ideojn al Papo Gregoro XIII, kiu ilin trandonis al  la Tribunalo de la Sankta Inkvizicio.  Ŝi estis forigita de sia fondaĵo, kaj nur  poste ŝi revenis  per la malfermo de  porvirina edukejo sur la monteto Sant’Elmo. Tiu entrepeno akiris sukcesan aprobon fare de  la aristokrataj   familioj.

Preskaŭ mortonta, Orsola Benincasa diktis la regulojn por ermitejo, kiu  akceptu 33 virgulinojn en klaŭzuran komunumon. Post la morto de Orsola ekestis pluraj klopodoj por konstrui la ermitejon, kiu estis finkonstruita nur  post duonjarcento, ĉe la deklivo de monteto Sankta Marteno.

En 1606 komenciĝas la konstruo de la Kapelo de Sankta Ĝenaro kaj dum la sama jaro Caravaggio pentris “La sep verkojn de Mizerikordo”,

Caravaggio_-_Sette_opere_di_Misericordia_(1607,_Naples)_Copia

en kiuj la pentristo montras la napolan ĉiutagecon, kaj nur poste la artisto fondis la pentroskolon de la karavaĝistoj (atentindaj karavaĝistoj estis Artemisia Gentileschi kaj Annella di Massimo).

En 1604 estis fondita nobela kunfrataro, kiu kolektadis almozojn por  celebri Mesojn favore al la animoj de la Purgatorio. Tiu iniciato bone sukcesis, ĉar ĝi permesis la konstruon de la Preĝejo Sankta Maria de la Animoj de Purgatorio, konata pro ĝia tombejo kaj pro la flegado kaj preĝado por la mortintoj, kiun ĝi entenis. Tiu praktikado tamen iel degeneris al superstiĉo  kaj kondukis  la ekleziajn aŭtoritatulojn  fermi plurajn enurbajn  mortint-ostarojn, inter kiuj la Tombejo de Fontanelle.

Categorie: Esperanto, Historio | Tag: , , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

La kristana Napolo

Ĉe la ekesto de kristanismo estas la  religieco  pro virina interveno kiu ĉefrolas.

 Legedo pretendas Napolon unua  kristana urbo.

 Sankta Petro verŝajne haltis en Napolo dum sia vojaĝo de Antioĥio al Romo, kie li fondos la eklezion en la loko kie nun situas la baziliko  Sankta Petro en Arem. Dum sia restado en Napolo Sankta Petro eble konvertis Kandidan, kiu  prezentos al li  Asprenon, la unuan Episkopon de la urbo, post kiam tiu estis mirakle sanigita.

Gravas  la klopodo  atribui al Napolo  la  unuan naskon de la kristana fido en okcidento.

 Sufiĉas prikonsideri, ke jam en la IV jarcento en Napolo estis starigita la unua Baptofonto   “S. Giovanni in Fonte (Sankta Johano ĉe Fonto), kiu antaŭos tiun en Romo, nomatan “S.Giovanni in Laterano”.

cupolino battistero s. giovanni in fonte

 La originoj de la Eklezio en Napolo dum la  I-a  jarcento estus konfirmitaj  per la disvastigo, kiun konis  “La paŝtisto de  Hermeso”, apokalipsa skribaĵo kiu havis   grandan sukceson  dum la jarcentoj ĉe la disvastiĝo de la vulgara lingvo.

 Tiu teksto en la  Trajana epoko eble inspiris la realigon de la plej antikvaj paleokristanaj freskoj aperantaj en la Katakomboj de Sankta Ĝenaro.

Catacombe_Di_San_Gennaro-visite-guidate_1

 La najbareco de Pozzuoli, kiu jam dum la alveno de Sankta Paŭlo en 61 p.K. dum lia vojaĝo al Romo,  elmontradis  viglan kaj florantan  kristanan komunumon, kaj la pozicio de Napolo  kiel urbo malfermita al progreso, pravigus la ĉeeston  de kristanoj jam dum la apostola epoko.

 Malgraŭ la graveco de la originoj de la napola kristana tradicio rekte  ligita al Sankta Paŭlo, la Vic-reĝa Napolo sentis la bezonon pri kristana  re-fondiĝo de la urbo, fare de la virgulino Sankta Patricia, pri kiu oni disponas je malmultaj informoj,  krom la tradicio kaj la  plu ĉeestanta memoro, inter kiuj  la relikvoj konservataj ekde la XIX jarcento en la Preĝejo de Sankta Gregoro Armeno.

 Ankaŭ Sankta Patricia, kiel Sankta Ĝenaro,  likvigas la sangon,  ne pro la martiriĝo sed pro sia  ekstrema  devoteco. Kelkaj asertas, ke la mito pri la devoto de la Sanktulino povus origini el la tempo de la protestanta kontraŭreformacio aldonante valoron al tradicio kaj al kulto.

 La konstruo de la mito pri Sankta Patricia elmergigas  la “soifon por sankteco”,  kiu ekde la Mezepoko instigis Napolon akapari al si sanktulojn  malproprajn.   Sankta Ĝenaro  mem, (martiro de la IV jarcento),   Patrono de la urbo ne estas fakte napolano, li estis senkapigita en Pozzuoli kiam li estis Episkopo de Benevento. Liaj  relikvoj estis translokitaj en la Katakombojn al li dediĉitaj en al V jarcento.

 Restituta estas afrika martirino, kies legendo pretendas, ke ŝiaj mortintrestaĵoj alvenis en Ischia per la sama ŝipo, kiu estis la loko de sia  martirigo.

 Napolo klopodis akapari al si sanktulojn, eĉ ne siajn proprajn, ĉar en sia dujarmila kristana tradicio ĝi ne  havis  martirojn.

 La napola Mezepoko vidis la fondon de la unua ŝtata universitato  en la historio, en la XIII jarcento,  fare de Frederiko II de Ŝvabujo, kaj Tomaso la Akvinano  vizitadis tiun ĉi universitaton.

Tomaso naskiĝis el la Grafo de Akvino kaj infanaĝe li estis sendita por lerni ĉe la  Benediktanaj monaĥoj en la Abatejo de Montecassino, de kie li  translokiĝis al Napolo, kiam tiu abatejo aliiĝis  al milita fortreso.

En  1244  Li ekpartoprenis la Dominikanan  ordenon, en 1245 li translokiĝis al Parizo kaj poste al Kolonjo.

 Post la germana sperto li instruis teologion  ĉe la napola  “studium”. En tiu ĉi lasta periodo li verkis siajn memoraĵojn gardatajn  en la Baziliko Sankta Dominiko Majora, en Napolo, kie la Krucumito eble parolis al li gratulante lin pro lia verko.

800px-SanDomenicoMaggioreNaples-2_Copia

Categorie: Esperanto, Historio | Tag: , , , , , , , , | Lascia un commento

Napolo inter mito kaj legendo

Kutime oni datigas en la  VIII  – IX jarcento a.K. la fondon de Napolo fare de Grekaj koloniistoj-kamparanoj.

Napolo estis loĝata de lokaj popoloj, kiuj gastigis la sepultejon de la Sireno Partenopa (transdoninta la nomon al la urbo).

Tiu ĉi estas la signo de la  virinkultoj ĉeestantaj  laŭlonge de la tuta marbordo ekde Kumo, Miseno ĝis Sorrento.

La tradicio diras, ke la Sirenoj loĝadis sur  “Li Galli”, (insuletoj  apud la marbordo de Positano).

 Li_Galli_Copia

La loko kie situas la sepultejo de la Sireno  markis la fondiĝon de la nova urbo – Neapolis .

Post jarcentoj oni translokis la sepultejon de Partenopa sur la monteton Caponapoli, kiu iĝis loko por la establiĝo de fondiĝaj mitoj.

Partenopa estis generita de la river-dio Akeloo kaj de la patrino Persefona enhavanta en si simbolojn memorigantajn pri primaraj elementoj – ĉielo, tero, akvo, subgrundo.

La loko kie troviĝas la sepultejo de la Sireno ne estas konata ( ĉar temas pri mito).

En la V.  jarcento a.K., post la naskiĝo de Neapolis, la tradicio emas indiki, ke la sepultejo troviĝas  sur Caponapoli.

Laŭ alia tradicio la sepultejo ekstaris, kie hodiaŭ situas la Preĝejo de San Giovanni Maggiore ( Sankta Johano Majora (kie sur  tabulo de la IX-X jarcento ni ektrovas  protektalvokon al  Sireno Partenopa).

Aliaj asertas, ke la sepultejo troviĝas en la bazamento de la templo de Dioskuroj (kie nuntempe situas la Bazilko de Sankta Paŭlo, sur Placo  S. Gaetano).

La mito de metamorfozo de la Sireno en la pejzaĝon proponas kunligon kun la primaraj elementoj. La mito volas, ke la Sireno estu kuŝanta sur la Golfo, oni povas ŝin vidi observante la panoramon elde la monteto Caponapoli ĝis la promontoro de Posillipo.

Mito ekestinta el la grekaj idealoj pri venerado de naturo, kiu kondukas al kulto pri la pejzaĝo, distinga signo de Napolo, kiu elmontras kiel specifan distingilon ne monumenton aŭ arkeologian areon,  aŭ homan prilaboritaĵon, sed ja la panoraman vidaĵon de la Golfo.

Ĝuste ĉi  greka eldeveno negative kaj pozitive influadis la vivstilon de la napolanoj, per sintenoj, kiuj plu hodiaŭ restas: inteligenteco, respekto, amo por la scio,  por la plenaeraj vivkutimoj, por la konversacio, por la senpera aliro al interpersonaj  kontaktoj, pri la koncepto de urbo en bone  limigita areo, distingante  la kamparon kiel la lokon de  “cafoni”  (kampuloj).

Alia personeco de la mitologio en la Flegrea areo estas la Kuma Sibilo, alveninta el Kreto, kie ŝi eble jam estis  Amaltea, la mita kaprino nutrinta Zeŭson, kaj kiel nutristino antaŭekzistanta  la regnon de la Dioj.

 antro  della sibilla

Categorie: Esperanto, Historio | Tag: , , , , , , | Lascia un commento

Blog su WordPress.com.