Esperanto

La ekesto de Kapreo

el “Posilicheata” de Pompeo Sarnelli

 

Vi tuj apude vidos la monton Somma, kiu antaŭe nomiĝis Vezuvo.

Estis ĉi Vezuvo  ĝentilhomo el Napolo, kiu enamiĝis, bedaŭrinde, al sinjorino el familio Kapreo, kiu, siatempe, estis altranga familio.

Kaj, ĉar  la gepatroj ne volis aprobi ilian amon, ju pli la geparo sin amadis, des pli ili vidadis siajn dezirojn neplenimitaj. Plie, la gepatroj  aranĝis, ke la junulino ekloĝu ĉe kabo Minerva.  Tie, ne povante vidi sian amanton, iutage kiam ŝi distriĝe rondiris  per barko, sin ĵetis maren kaj fariĝis insulo, kiu plu hodiaŭ nomiĝas Kapreo.

Vezuvo, ricevinte  la novaĵon, ekĵetis suspirojn el fajro, kiu iom post iom iĝis monto, kiu nomiĝas Somma, kaj ĉar ĝi ĉiam vidas sian amatinon, eĉ se ĝi estas monto,  ĝi ardas je amo kaj elĵetas fajron kaj kiam ĝi ekkoleras, ĝi tremigas la urbon Napolo, kiu  senutile repentas ne esti doninta al tiu, kion ĝi deziregis.

 

Annunci
Categorie: Esperanto, Historioj kaj rakontoj | Tag: , , , , , , , | Lascia un commento

Samnitigado kaj Romigado

La Samnitoj estis popolo  el Sabela deveno, kiu sin  move dislokadis  inter la valoj de riveroj Volturno kaj Calore. Ili anstataŭis la Etruskojn en la regado super la interna Kampanjo, en 421 ili konkeris Kumon kaj  Dicearchian ( la nunan  Pozzuoli), dum Napolo sukcesis eviti la miltan okupadon.

La Samnita ekspansiemo kunpuŝiĝis kun tiu Romia, kiu sammaniere celis la konkeron de Napolo, ĉar tiu ĉi estis gravega haveno en Mediteraneo.

Ĉe la batalpuŝiĝo inter Samnitoj kaj Romanoj,  Kumo sin aliancis kun Romo, (akirinte en 338 la Romian civitanecon, tamen sen la ebleco voĉdoni). Napolo restis Samnitoj-amika, kaj ĉe la fino de la konflikto, sekve de la venkoj de la Romanoj, ĝi estis en 326  milite okupaciita.

Ĉe la fino de la batalado, la tuta Flegrea areo estis sub Romia regado.

Napolo sukcesis interŝanĝi sian aŭtonomecon per la promeso liveri sian  militŝiparon, en kazo de neceso, al la Roma Imperio.

En 264 la Romanoj entreprenis la ekspedicion al Sicilio , kaj Napolo devis gardi fidelecon al la antaŭe aranĝita pakto.

El tiu kunlaborado Napolo sukcesis akiri avantaĝojn, sukcesinte establi komercajn rilatojn tie,  kie la forta Romia  milita enpenetro malfermadis areojn.

Categorie: Arkeologio, Esperanto | Tag: , , , , , , , , | Lascia un commento

Vezuvo

La mensogaj Geamantoj  – E. Cossovich

 

 

Kiom da aventuroj kaj kiaspecaj okazadas sur Vezuvo!

Estas rakontite, kiel du angloj, iu sinjoro kaj iu junulineto, konsentis kune eternigi sian amon sur la vertoj de nia monto.

Antaŭ la fumanta kratero ili renovigis siajn  ĵurojn pri persisto kaj fideleco, kaj vokante kiel atestantojn la  naturelementojn, promesis al si reciproke, ke kiu ajn el ili estus perfidita, tiu sin ĵetos en la muĝantan krateron.

Sed  ne forfluis jaro, ke la ĝentila knabino edzinĝis al napola bonstata viro, kaj la perfidita amanto pro malespero sin ĵetis  en la …. komercajn faŭkantajn kraterojn kaj sin decidigis edziĝis kun  bankiera  filino, kiu malpli ĵuradis sed pli strikte gardis siajn ĵurojn.

Vezuvo volonte rezignis pri sia viktimo, ĉar ni povas argumenti,  ke la viro (larĝasence konsiderata) en Anglio kaj aliloke estas ĉiam la sama.

Categorie: Esperanto, Historioj kaj rakontoj | Tag: , , , , , , | Lascia un commento

Jen voĉo, jen gitaro, iom da luno

(C.A. Rossi – E. Calise)
 
Jen voĉo, jen gitar’, iom da luno…
ĉu do jam pli por fari serenadon?
 
por amindum’ suspira, softa softa,
paroloj dolĉaj por la amatino…
 
Mi vin sopiras ame, ame, ame…
kaj for de vi ne povas vivi plu……”
 
Jen voĉo,jen gitar’,iom da luno…
kaj kiel dolĉas tiu serenado…
 
jen via buŝo estas pli proksima
kaj vi brakumas min jam pli pasie…
 
per ĉi gitaro kaj per voĉfadeno,
kun vi apude kantas mi feliĉa….
 
“aminda, ne povas mi forgesi vin…”
Categorie: Esperanto, Napola Muziko | Tag: , , , , , , , , | Lascia un commento

La maristeto

(G. Ottaviano – S. Gambardella – 1893)
 
Hej, do, rapide venu!
Tenas min plu sopir’…
ĉar eĉ la reto venas
el mara ĉirkaŭir’…
 
In’, streĉu ĉi braketojn,
min helpu ĉe la tir’…
ĉar jen ĉi maristeto
vin stringu kun dezir’.
 
Apud la maro,
ludu amoro,
koron ĉe koro,
por ĝuplezur’…
 
Mi ‘stas maristo
kaj reton tiras:
gajon sopiras,
kaj mortos mi…
 
Vidu, ke batas ondo
kiel ĉi korobat’;
vin banas larmabundo
ĉar amas mi sen sat’…
 
Sabloborden vi venu
ni mergu nin en ĝu’;
aŭskultas eĉ Sireno…
ĉi kanton mian plu.
 
Apud la maro,
ludu amoro,
koron ĉe koro,
por ĝuplezur’…
 
Ho, jen mi tiras reton
rigardu jam vi nur…
la fiŝoj pro l’ brizeto,
bril-saltas en lazur’!…
 
Kaj vidu eĉ la stelojn
vi igas ami vin…
kaj ĉi maristan koron,
sopiri ja sen fin’…
 
Apud la maro,
ludu amoro,
koron ĉe koro,
por ĝuplezur’…
Categorie: Esperanto, Napola Muziko | Tag: , , , , , | Lascia un commento

Ojla’ , Ojli’

(S. Di Giacomo – P.M. Costa, 1885)
 
 
Karmen’, ĉe via vido,
Karmen’, ĉe via vido,
Karmen’, ĉe via vido,
batas ĉi koro…
 
vi diru kio estas,
vi diru kio estas,
vi diru kio estas,
se ne amoro?
 
Jen amoro,
ojla’ , ojli’ !
Diru ĝin al panjo via
ke edzino iĝu vi…
 
Jen amoro,
ojla’ , ojli’ !
Diru ĝin al panjo via
ke edzino iĝu vi…
 
Karmen’, ŝin diru…
ke edzon vi akiru
ja tute taŭgan…
Se ne, vi restos sola,
sola, sola – larjula’…
Kaj vere ja, necesas do kunulo,
trike – trike, e llarjulá…
trike – trike, e llarjulá…
 
Se akvo de fontano,
Se akvo de fontano,
Se akvo de fontano,
ne iĝas seka…
 
de amo la kateno,
de amo la kateno,
de amo la kateno,
ne iĝas peca…
 
dise peca…
ojla’, ojli’!
Se peciĝas ĝi….. saluton,
ĝin reĉenos ne plu vi!
 
dise peca…
ojla’, ojli’!
Se peciĝas ĝi….. saluton,
ĝin reĉenos ne plu vi!
 
Karmen’, vi aŭdas?
ke edzon vi akiru…
ja tute taŭgan,
Se ne, vi restos sola,
sola, sola, – larjula’…
 
Kaj vere ja, necesas do kunulo…
trike – trike, e llarjulá,
trike – trike, e llarjulá,
 
Ĉi koron mi forperdis,
Ĉi koron mi forperdis,
Ĉi koron mi forperdis,
meze de l’ vojo…
 
Vi certe ĝin ektrovis,
Vi certe ĝin ektrovis,
Vi certe ĝin ektrovis,
ho, mia ĝojo…
 
Vi ĝin trovis…
ojla’, ojlì!
vi ĝin trovis kaj forkaŝas…
ĝin repreni venos mi!
 
Karmen’, vin donu!
al edzo vin proponu
ja tute taŭga…
Se ne, vi restos sola,
sola, sola, – larjula’…
kaj vere ja, necesas do kunulo,
Categorie: Esperanto, Napola Muziko | Tag: , , , , , , | Lascia un commento

Pozilipo parfuma

(E. Murolo – S. Gambardella)
 
Ĉe l’ kabo Pozilipa parfumriĉa ,
ĉe kiu staras dom’ de kor’ feliĉa,
sin trovas vinber-laŭbo tre aroma…
kaj eĉ balkono kun pendaĵ’ melona.
ĉe kabo Pozilipa parfumriĉa.
 
Kaj kanario kantas jen kanzonon
el kaĝo penda sur la mur-ekstero…
ĉi koro ĉirkaŭbrakas la balkonon,
kiel al ĝi sin kroĉas la hedero…
 
Kiam la sun’ transmonte subeniras,
ĉi brizo freŝa iĝas pli odora,
Rozinjo venas el la pen’ labora,
kaj herbofaskon post la ŝultroj tiras…
…kiam la sun’ transmonte subeniras!
 
Ni do atentu pri l’ signala rolo-
balkon’ aperta: restas plu la frato,
ŝutroj fermitaj: for la fratkontrolo…
sublaŭba rendevuo jen la fato!…
Categorie: Esperanto, Napola Muziko | Tag: , , , , , | Lascia un commento

Sankta Luĉia lontana

 
(E.A.Mario)
 
Jen iras la ŝipegoj
al foraj landlontanoj…
Kantas surŝipe:
jam la Napolanoj!
 
Kaj kun la kant-reeĥoj
la golfo forvanuas,
marmeze luno pluas,
Napolon montras ĝi
al ili pli…
 
Sankta Luĉia!
Ja for de vi,
ĉio melankolia!
Ni tra la mondo vagas,
postĉase al fortuno…
Sed ĉe ekbril’ de luno,
ni de Napolo for
kun korsufer’!
 
 
Sankta Luĉia, benoj
‘stas ĉi pecet’ da maro…
Ju pli vi foras, belas,
despli ĉi klaro…
 
Jen kantas la Sirenoj
dum retoteksa rolo!
Riĉon ne volas koro:
Napol-naskite, ĝi
mortu jen ĉi!
 
Sankta Luĉia!
Ja for de vi,
ĉio melankolia!
Ni tra la mondo vagas,
postĉase al fortuno…
Sed ĉe ekbril’ de luno,
ni de Napolo for
kun korsufer’ !
 
ĉio melankolia!
 
Categorie: Esperanto, Napola Muziko | Tag: , , , , | Lascia un commento

Tamburado nigra

 
(E. Nicolardi – E.A.Mario)
 
Mi ne komprenas foje pri gravedo…
kaj ĉe l’ unua vido,
mankas kredo, mankas kredo!
 
Naskiĝis infaneto, nigra viro…
lin panjo nomas Ĝiro,
jes sinjor’, lin nomas Ĝiro…

 

Ve! Ĝiru, turnu, ve…
Ve! Turnu, ĝiru, ve…
 
ke vi nomas lin Antono,
ke vi nomas Peĉjo, Ĝiro,
li naskiĝis nigra viro,
nigra, nigra, nigra, ve…
 
Klarigas la mastrinoj kun sincero:
ne raras ĉi afero,
mil da kazoj sen mistero!
 
Sufiĉis al virino flamrigardo,
kaj ŝi restis sorĉita,
sub la frapo de amardo…
 
Ve! Flamrigardo, ve…
Ve! Nur alsorĉo, ve…
 
Trovu vi la sagpafanton
kiu trafis per deziro:
ja naskiĝis nigra viro,
nigra, nigra, nigra, ve!…
 
Kaj diris la kampul’ ni do parolu,
rezone ni ne solu,
klarigado ĉiam rolu!
 
Jen, kie gren’ semiĝas, greno sprosas…
sukcesas ĝi aŭ fuŝas,
daŭre gren’ sur tero flosas
 
Ve! Prisemado, ve…
Ve, al mi diru, ve…
 
Trovu vi la sagpafanton
kiu trafis per deziro:
ja naskiis nigra viro,
nigra, nigra, nigra, ve!…
Categorie: Esperanto, Napola Muziko | Tag: , , , , , | Lascia un commento

Blog su WordPress.com.