Literaturo

NAPOLO KAJ LA NACIA LITERATURO

Inter tiuj, kiuj zorgemis pri Italio troviĝas Luigi Settembrini junaĝe studanta ĉe la Lernejo de Basilio Puoti, fondita en 1825.

Kiel puristo Luigi Settembrini klopodadis labori pri la itala lingvo, subtenante, ke la posedo de unueca lingvo signifas konstrui unikan identecon kulturan kaj politikan.

La 6an de Novembro 1863 li estis nomumita Senatano.

 Inter 1866 kaj 1872  estis publikigita la trivoluma verko “Lecionoj pri Itala Literaturo”. Post la engaĝo en la verkado pri itala Literaturo, Settembrini seninterrompe laboris pri alia verko “La Rememoroj pri mia vivo”, kiuj estis  post lia morto publikigitaj fare de Francesco De Sanctis. Tiu verko estas  duparta: la unua parto datiĝas ĝis la jaro 1848,  la dua entenas ĉiujn skribaĵojn dum  la jaroj  inter 1849 kaj 1859.  Aliaj  verkoj liaj  estis publikigitaj, en unu volumo  nur post lia morto:”Plurspecaj verkaĵoj pri literaturo, politiko kaj arto” kaj “Epistolaro”, respektive en 1879 kaj 1883. Sekvis  “Dialogoj” kaj  “Neeldonitaj verkaĵoj” aperintaj en 1909. Inter aliaj liaj verkoj memorindas “Laŭdo por la Markizo Basilio Puoti” en 1847.

La intelektuloj en la Regno de Du Sicilioj estis tre influaj ĉe la nacia debato, kaj ili sin engaĝadis por ke oni superu la bildon pri  Regno nur karakterizata per naturaj belaĵoj, aŭ pri paradizo loĝata nur far diabloj.

Basilio Puoti estis  helpe subtenata de Alessandro Manzoni, kaj ili ambaŭ laboris por la verkado kaj distribuado de la unuaj gramatikoj de la itala lingvo.

Puoti memorigas pri du grandaj kritikistoj: Leopoldo Rodinò kaj Francesco De Sanctis. En 1839 De Sanctis  komencis fari lecionojn en Vico Bisi, la nuntempa Via Nilo, kaj sekve en la militista Lernejo en Via  San Giovanni a Carbonara.

En 1848  liaj liberalaj ideoj  estigis lian areston kaj li estis kondamnita al trijara karcerigo en Castel dell’Ovo.  Li eniris la provizoran Registaron de Garibaldi, kaj en la   periodo post la Itala Unuiĝo li estis la unua Ministro pri Publika Instruado. Li intense laboradis kaj luktadis kontraŭ la unuaj formoj de nejusto kaj koruptado.

Li mortis la 29an de  Decembro 1883, lia korpo estis balzamigita, sed  li estis sepultita nur post  naŭ jaroj en Kapelo de la Napola Tombejo.

En 1892 oni aranĝis lian sepultejon en tombo kun marmora busto, kaj samjare ankaŭ la Napola Komunumo realigis monumenton por celebri lian forpason, kaj nur poste ekestis marmortabuloj kaj monumentoj honore al De Sanctis en la tuta Italio.

Categorie: Esperanto, Literaturo | Tag: , , , , , | Lascia un commento

LEOPARDI EN NAPOLO.

La loĝado de Giacomo Leopardi en Napolo daŭris de 1833 ĝis 1837, motivita ne nur  pro liaj sanproblemoj sed ankaŭ pro lia granda amikeco kun Antonio Ranieri.

Leopardi jam en 1827-1828 estis spertinta en Florenco  la plezuron de la “napola konversacio”, danke al sia rilatado  kun napolaj artistoj. En Florenco, Alessandro Poerio prezentis  Antonion Ranieri al Leopardi.

Inter la du viroj naskiĝis granda amikeco, kiu en 1830 kondukis ilin pasigi kune kvin monatojn en Romo. En 1832 Ranieri revenis al Napolo, sia naskiĝurbo, kaj inter la du ekestis ofta korespondado.

La 2an de oktobro 1833 Leopardi atingis Ranieri en Napolo, esperante ke la urba milda klimato  povos bonefike influi lian sanon.  La du amikoj loĝadis en Via S. Mattia 88, sur la dua etaĝo de Palaco Berio, apud Placo San Ferdinando.

Jam dum la tagoj post la alveno, Leopardi skribis  mallongan leteron al sia patro:  ” … mi alvenis ĉi tie feliĉe, t.e, sen danĝeroj kaj malfeliĉaĵoj. Cetere mia sano ne estas notinda afero kaj la okuloj ĉiam restas samstate. Tamen la klimata mildeco, la urbaj belaĵoj kaj la karaktero  agrabla kaj bonvolema de la loĝantoj al mi aperas tre plaĉaj.” Tiu entuziasmo  tre baldaŭ ĉesis, pro la neidiliaj rilatoj kun la partenopaj intelektuloj, kiu ne ellasis okazon por lin primoki kaj lin nomi “o’ ranavuottolo” – la  ranido – ĉiufoje, kiam ili lin vidis sidanta ĉe tableto en la Kafejo “Du Sicilioj”, kiun  Leopardi  ofte vizitadis.

Post du monatoj, Leopardi kaj Ranieri transloĝiĝis al Via Santa Maria Ogni Bene  n-ro 35, en kvartalo Vomero, kie eblis enspiri la “plej bonan aeron en Napolo”. La antaŭtagon de la  translokiĝo  okazis la  sekvestrado de la “Moralaj verketoj”.

Dum la jaroj pasigitaj en Napolo, Leopardi sin dediĉis al verkado de siaj Pensoj, sed post nelonge la sankondiĉoj de la poeto pli malboniĝis, kaj,  kiam en Napolo eksplodis la ĥolerepidemio, Leopardi translokiĝis kun Ranieri al Vilao Ferrigni en Torre del Greco, kie li restis  ekde la somero tiujara ĝis Februaro 1837.

Dum sia ĉe-Vezuvia restado, Leopardi sin dediĉis al verkado de sia poemo “La spartio aŭ floro de l’ dezerto”, unu el la plej famaj lirikaĵoj, en kiu li esprimas alkroĉon al la vivo kaj juĝas la naturon tiraneca.

En 1837 li revenis al Napolo kun Ranieri, sed liaj sankondiĉoj malboniĝadis, kaj la 14an de Junio en tiu jaro li subite mortis, kiam li ekmalbonfartis post la fino de tagmanĝo.

Laŭ la atesto de Antonio Ranieri, Leopardi mortis je la 21a horo en liaj brakoj, kaj liaj lastaj vortoj estis: “Adiaŭ, Antoĉjo, mi ne plu vidas lumon.”

Iom poste Ranieri publikigis nekrologon sur la gazeto ” Il Progresso” .

Leopardi mortis je la aĝo de 39 jaroj, en periodo, kiam  la ĥolero estis  furiozanta en la urbo Napolo.

Giacomo Leopardi morente

Dank’ al Ranieri, kiu interesigis la Polican  ministron, la mortint-restaĵoj de Leopardi ne estis ĵetitaj en komunan  fosaĵon, kiel la severaj higienaj normaroj postuladis pro la ĥolero, sed sepultitaj en la enirejo de la Preĝejo San Vitale, en Fuorigrotta.

En 1939, liaj mortrestaĵoj estis translokitaj al Parco Virgiliano en Piedigrotta, nomata Parko de la tombo de Vergilio – en kvartalo Mergellina, kaj la loko estis deklarita Nacia Monumento.

Lapide sepolcrale di Giacomo Leopardi

Categorie: Esperanto, Literaturo | Tag: , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

NAPOLO – LA REVOLUCIO EN 1799-1800.

La mito pri la revolucio markas grandan parton de la milokcentaj kaj milnaŭcentaj jaroj.

Inter la unuaj  ĉi-rilataj verkaĵoj ni trovas “Historia Eseo pri la Napola Revolucio de ’99” fare de Vincenzo Cuoco, kiu montras  vastan emon al memkritiko. Temas pri la unua granda verko je  historia-patriotisma karaktero, rakonto pri idealeco kaj pasio, al kiu historio ne atribuis la  justan lokon per adekvata sukceso.

Notinda estas la verko de Francesco Lomonaco “Raportaĵo al la civitano Carnot”, verko pri denunco de la persekuta subpremado inciatita de Ferdinando IV kaj invitanta la patriotojn forigi la Reĝon elde la politika sceno. Lomonaco partoprenis en la Partenopa Respubliko, sukcesis elskapi el la Burbona  subpremado fuĝinte kiel ekzilito al Francujo, kaj mortis suicide en 1810.

La eĥo de la Partenopa Revolucio  impresis eĉ aŭtorojn for de Napolo.

Ugo Foscolo en “Komentaro pri la Napola Historio” reekzamenas la tragikajn momentojn de la revolucio, atribuante la respondecon de la respublikana malvenko al la Franca Direktoraro kulpa pro ekspluatema politko kontraŭ la napolanoj. Krome Ugo Foscolo substrekas la influon de Lady Hamilton  super Admiralon Nelson, kaj li altiras la atenton al la heroaj travivaĵoj de la revoluciaj martiroj.

Inter la revoluciaj martiroj ni trovas  Eleonoran Pimentel  Fonseca  kaj Luizan Sanfelice.

Eleonora Pimentel Fonseca estis  la direktorino de la taggazeto “Monitore Napoletano” (Napola Informilo”) kaj ŝia kondamno estis postulita de Maria Karolina el Aŭstrio, edzino de Ferdinando I, pro ŝiaj artikoloj kontraŭ la Suverenoj.

Dumas en “De Napolo ĝis Romo” rakontas pri Luiza Sanfelice priskribante ŝin kiel unu el la heroj de la Napola Revolucio. Temas pri kolekto de unuopaj biografioj de viroj kaj virinoj, kiuj donis sian vivon pro la libero, priskribante la  ŝlosilajn lokojn de la revolucio, kiel Placon Merkato, kiu servis kiel ekzekutejo al L. Sanfelice kaj al E. Pimentel Fonseca en 1800.

piazza mercato

Categorie: Esperanto, Literaturo | Tag: , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

Blog su WordPress.com.