Historioj kaj rakontoj

La fantomo de la bela Blankulino

Popoltradicia rakonto.

 

Inter la belaj  balustradoj de la ŝtuparego  en Palaco Spinelli di Laurino, situanta en Vojo Tribunali, pluraj ĵuras esti vidintaj  la belan Blankulinon.

Orfino, kreskinta en la salonoj de la Palaco, Blankulino estis asignita kiel helpodamon al Laŭrenca Spinelli, bofilino de la Princo.  Tiu estis virino kruela kaj povoplena, tiom, ke la edzo, por resti iom da tempo  for de ŝi, decidis  forvojaĝi militocele.

Enirinte la ĉambrojn de la edzino por ŝin forsaluti,  kiel kutime li estis malagrable respondita. Ĝenite, la edzo sin forturnis forire, sed ĝuste en tiu momento lia rigardo renkontis en spegulo la rigardon ĉagrenitan de la bela kaj bona Blankulino, kiu kombadis la mastrinon, mem ĝenitan pro la okazintaĵo.

Estis rigardo tute senkulpa, sed la mava Sinjorino, kiu bone kaptis tiun akordiĝon de la okuloj, pensadis diversmaniere.  La edzo ankoraŭ ne  estis surstrate, kiam ŝi enirigis Blankulinon en iun nicon ĉe la muro de sia ĉambo kaj ordonis starigi  brikmuron antaŭ tiu niĉo.

La bedaŭrinda knabino  povis  neniel sin defendi, kaj nur diris. “Trankvile min vivanta formurigu,  sed ĝoijanta kaj  gloranta vi min plu vidos.”

Fakte oni rakontadas, ke ŝia fantomo tre ofte aperis en tiu palaco ĉe unu aŭ alia ano de la familio Spinelli,  ĉiam tri tagoj antaŭ ol al la familio okazos  ĝojiga  aŭ  ploriga evento.

 

Annunci
Categorie: Esperanto, Historioj kaj rakontoj | Tag: , , , , , , | Lascia un commento

La fantomo kaj la ĉapo

Rakonto de 1700.

 

Ne malproksime de la katakomboj de Sankta Ĝenaro en Capodimonte estis gastejo. Iun vesperon alvenis la lokalon du vojaĝantoj. Babilante kun bela junulino, kiu ilin priservis, ili ekrakontis pri mortintoj kaj ties aperoj; la knabino diris, ke ŝi tute ne timas. Tio tiom veras – ŝi diris –  ke dum neniu irus ĉerpi akvon tiuhore en la arbaro, ĉar oni devus preterpaŝi la tombejon, mi tuj ekiros tien.

Dirite farite, ŝi ekkaptis sian sitelon kaj foriris, pasante antaŭ la enirejo al la  tombejgrotoj, ŝi ekvidis tie meze, sidantan sur tombŝtono, maljunulon kun longa blanka barbo kaj kun ruĝa ĉapo surkape.

La junulino lin vidis kiel la stalmastron de la gastejo, apudiĝis al li, forprenis de li la ĉapon, kaj diris: “Mi ĝin poste redonos al vi hejme.” Reveninte, ŝi eksciis, ke la stalmastro neniam formoviĝis, kaj fakte li plu surhavis sian ruĝan ĉapon.

Nokte, la knabino suriris en sian ĉambron kaj kunportis la ruĝan ĉapon de la mistera oldulo. Ĝuste je la noktomeza horo, ŝi ekaŭdis bati ĉe la pordo kaj febla voĉo elparolis: “Redonu mian ĉapon, redonu mian ĉapon!”

La junulino malfermis sed neniun vidis, tiam ŝi klopodis elĵeti la ruĝan ĉapon  tra la fenestro, sed la ĉapo daŭre revenadis.

Dum pluraj noktoj la maljunula spirito revenis bati ĉe ŝia pordo kaj finfine la junulino iris sin konfidi kun la paroĥestro, kiu decidas aranĝi grandan procesion.

Fakte, la vesperon de la tago de ĉiuj mortintoj, granda procesio kunmetita el la loĝantoj de la cirkaŭaj vilaĝoj, kun krucoj, sanktulbildoj kaj flamantaj kandeloj aliris la Katakombojn de Sankta Ĝenaro.

La maljunulo estis sidanta sur la tombŝtono  nudakape,  inter fumado de kandeloj kaj incensiloj, je la sono de preĝkantoj, la kuraĝa knabino proksimiĝis al li, kaj resurmetis liakapen la tiom deziratan ĉapon.

La tombŝtono tiam disfendiĝis kun tondrobruo kaj la viro tien enprofundiĝis.

 

Categorie: Esperanto, Historioj kaj rakontoj | Tag: , , , , , , | Lascia un commento

ANTIKVA SUPERSTIĈO

 

Popoltradicia rakonto.

 

En 1500 ekzistadis en Napolo, sur la nuna  Placo Ottocalli,  Preĝejo dediĉita al la Sanktuloj Johano kaj Paŭlo.  La strato estis larĝa kaj sena je konstruaĵoj kaj loĝejoj.

Meze de la strato kaj ĝuste antaŭ la Preĝejo, troviĝis marmora kolono, kies signifon kaj originon neniu konis.

Tamen signifon al ĝi donis la lokaj loĝantoj, kiuj, subtenate de la paroĥestro, atribuis al la kolono aparte specialan povon: tiu provokonta pluvon aŭ belan veteron, laŭ la bezonoj kaj postuloj de la popolo.

Tia superstiĉo daŭris longtempe, ĝis kiam la Ĉefepiskopo Anibalo el Kapuo ĝin malpermesis per ordono de 1590 kaj igis detrui kaj elimini la kolonon, tiel malpermesante la renaskiĝon de tiu nekredebla supertiĉo.

Tia estis la kutimo de la napolanoj: kiam la kamparanoj ekdeziradis sunon por siaj kampoj, kaj la vetero, male, estis malbona, ili aliris la paroĥestron de la Preĝejo Sanktaj Johano kaj Paŭlo kaj postulis de li organizi  votpetan procesion por elpreĝi ĉi gracon el la ĉielo.  Tiam la paroĥestro kun sia tuta sekvantaro kaj la popolanoj ĉirkaŭiradis la kolonon dekstraflanke kaj tie haltis por preĝi.

Tuj poste la ĉielo sereniĝadis, la nuboj malaperis kaj bela suno brilis surĉiele je granda ĝojo de la napolanoj.

Male, se la postulo koncernis la pluvon, ĉar la troa varmego ruinadis la kultivaĵojn, la procesio ĉirkaŭiradis la kolonon  laŭ la kontraŭa direkto, maldekstraflanke, ĉe la marborda flanko, oni recitadis la antaŭviditajn preĝojn kaj tuj ekpluvegis.

Categorie: Esperanto, Historioj kaj rakontoj | Tag: , , , , , , | Lascia un commento

La mirakla elsavo de Konstanteno

Popoltradicia rakonto

 

Reĝo Konstanteno estis revenanta al Romo kun sia filino Konstanca kaj la nepino Patricia, kiam lia ŝipo estis trafita de fortega ŝtormo.

Tiam la Reĝo promesis al Dio, ke se ili elsaviĝos, li  igos kontrui en Napolo preĝejon dediĉitan al Sankta Johano Baptisto.  La du virinoj, male, alpreĝis Sanktan Luĉia, ke ŝi ilin elsavu kaj igu la ŝipon enhaveniĝi sen akcidentoj.

Kun siaj preĝoj  la juna Konstanca eldiris solenan promeson al la Sanktulino, al kiu ŝi estis devota, se ili sukcesos albordiĝi sendanĝere, ŝi estus transdoninta kroman monsumon al la preĝejo konstruigota fare de la patro.

Dio elaŭskultis iliajn preĝojn kaj igis ilin trankvile albordiĝi en Napolo.

Reĝo Konstanteno kaj lia filino Konstanca tuj  ordonis la ekkonstruon por gardi fidelon al siaj promeso kaj voto.

Poste la preĝejo estis riĉigita per pentraĵoj kaj juvelaro kaj fariĝis centro de la kulto al Sankta Johano en junio,  kaj al Sankta Luĉia en decembro.

La Preĝejo de Sankta Johano Majora staras en la historia centro de Napolo, inter la kvar pli gravaj paroĥoj de la urbo.  Ĝi estis starigita sur la loko kie antaŭe staris pagana templo dediĉita al Antinoo fare de la Imperiestro Hadriano.

Ĝi ricevis plurnombrajn modifojn kaj restaŭrojn, kaj en 1685 ĝi alprenis la definitivan formon.

 

Categorie: Esperanto, Historioj kaj rakontoj | Tag: , , , , , , | Lascia un commento

Fratino Solfataro

el “La Ciucceide”, 1724,   de Nicolò Lombardo

 

 

Sciu vi, do, ke en ĉi tiu montaro,

kien eniros ni,  vivadas iu Ogro.

Tiu  neniam venas al ĉi kamparo,

sed  ĉiam li enfermitas kiel porko.

Kaj kion manĝas li tie? Kion manĝas?

Li manĝas ŝtonojn, rubaĵon.  Li stinkegas!

Li manĝas oron, plumbon kaj arĝenton!

 

Li nomatas Vezuvo,  havas li fratinon,

ŝi ankaŭ Ogrino, sin nomas Solfatara,

kiu estas jam ne fora, kaj ambaŭ eliris

el iu ventro, kaj jen rara afero,

ambaŭ apartenas al ĉi sama amo.

Se ŝi estas  gaja, tute  klariĝas

la vizaĝo de ĉi tiu, sed ja kiam

li koleras,  ŝi  komencas agitiĝi.

 

Se ĉi tiu fumumas,   ŝi ekfumas;

Se ŝi malsatas, li tuj  deziras manĝi.

Ĉu trinkas li? La alia akvon volas.

Tiu marŝas, ĉi tiu kruron eklevas.

Ĉu ŝi  staras miene nekredema?

Ĉi tiu eksplodas kaj igas vin helpkrii.

Do sume, se ridas ŝi, li ankaŭ ridas;

Se tiu ĉi ploras, vi ŝin vidas plori.

 

Aferon nuran havas li,  kiun ŝi malhavas;

oni vidas  lin imponi ja dikega,

kaj tiu ĉe li aspektas tute minca.

Li faras iajn agojn  malpuregajn,

ĉar li kutimas suferi  je laksemo;

kaj fojfoje pro nenio li elvomas;

kaj kiam li ekvolas, antaŭ la buŝo

de l’ montego li surgrimpas kaj elsputas.

 

Categorie: Esperanto, Historioj kaj rakontoj | Tag: , , , , , , | Lascia un commento

La tajloro malamanta Reĝon Alfonso

Popoltradicia rakonto.

 

Vivadis en Napolo, dum la unua duono de la dekkvina jarcento, tajloro nomata Francisko.

Ĉe la interpuŝiĝo inter Aragonanoj kaj Anĵuoj, li estis elektinta la Anĵuojn kaj li partumis por la venkbatita Reĝo Renato.

Mastro Francisko (tiel li nomiĝis) estis konsiderata popolĉefo kaj li ne perdis okazon por fiparoli pri la hispanoj kaj defendi la francojn.

Li tiom malamis Reĝon Alfonso, ke li ne maltrankviliĝis  montri tion  publike. Ĉio ĉi estis raportita al la suvereno, kiu, pro sia ekkono kaj distriĝo, volis persone aŭdi la insultojn  de la tajloro. Tiel li decidis eliri rajde inter la popolon,  kaj rondirante tra la urbaj stratoj li alvenis kie estis Mastro Francisko, kiu ne laciĝadis lin insulti.

Alfonso, sciinte ke temis pri la tajloro,  tre atentis al tio, kion tiu diradis ĉe lia preterrajdo. “Kaj kiel ci lertas surĉevale” li diris sufiĉe laŭte, “kiom da fiero kaj aroganto ci havas. Ci vidos, ke tio kurte daŭros, ĉar venos Reĝo Renato kaj cin forpelos.”

La Reĝo, post tiu ĉi okazintaĵo, sendis voki  Mastron Fracisko. La tajloro, kiu eble pli lertis parole ol age, komencis tremi pro la timo.

Li jam sin imagis pendigita ĉe  ŝnuro sur la publika placo, tial li pensis pretigi sian testamenton kaj zorgi pri konfido de sia edzino, gefiloj kaj havaĵoj.

Li iris al la Palaco, kie li estis akceptita kun afableco, kliniĝoj kaj  estimo fare de  altranguloj kaj funkciuloj. Fine alveninte antaŭ Reĝo, li estis des pli mirigita pro la akcepto al li montrita  de la Reĝo kaj pro ties ĝentileco.

“Mi elprofitos vian arton,” diris al li Alfonso, “kaj viajn servojn, ĉar mi scias, kiom vi estas al mi korligita kaj kiel bone pri mi vi paroladas.”  Francisko je tiuj vortoj eĉ pli ektimis, kredante ke la Reĝo volas lin moki antaŭ ol lin kondamni je morto.

Alfonso daŭrigis tiatone kaj antaŭ ol lin forpermesi, li donacis al la tajloro saketon da ormoneroj por lia familio kaj liaj bezonoj. Plu surprizege mirigita Francisko revenis hejmen, rakontis ĉion al sia edzino, laŭdegante la hispanan Reĝon kaj tute ŝanĝante la opinion, kiun li havis  ĝis antaŭ nelonge pri la suvereno.

Tiu estas nur unu el la epizodoj rakontitaj pri Alfonso de Aragono.

Ŝajne li estis  por la napolanoj bonvolema suvereno: strategio ĝuste pristudita por ne kreskigi la amon, kiun ili sentis por la francoj.

 

 

 

Categorie: Esperanto, Historioj kaj rakontoj | Tag: , , , , , , | Lascia un commento

La sorĉo de la vulkano

Perbuŝa rakonto de 1800.

 

Iun tagon sin prezentis antaŭ Vezuvo viro nomata Maŭro kun vizaĝo nigra kiel la nokto kaj demandis de la sorĉo de la vulkano esti transformita al normala viro.

Lia peto estis  plenumita. Subite aperis anĝelo, kiu lin forportis en la kraterareon kaj alblovante lian vizaĝon, la anĝelo igis lian haŭton blanka kiel neĝo. Tiel la du krateroj estis nomataj Anĝelo kaj Maŭro.

Sed ne ĉiuj historioj pri la vulkano bone finiĝas:  kiam iu kruela monaĥo elpetegis Vezuvon pri helpo por efektivigi iun sian malbonegan planon, la monto ekkoleregis elsputante el la kratero fajrokolonon kaj sendante suben  sorĉan ĉevalon kun  flamokuloj kaj krinoj el serpentoj.

La besto postkuris la monaĥon kaj kiam ĝi lin atingis, ĝi batis per sia hufo la grundon,  kiu malfermiĝis englutante la kruelulon.

Tiuj lokoj estis poste nomataj  “Halo de la Ĉevalo” kaj  “Monaĥo”.

Categorie: Esperanto, Historioj kaj rakontoj | Tag: , , , , , , | Lascia un commento

La sorĉistino de Vezuvo

Perbuŝa rakonto koncernanta la erupcion  de  1858.

 

Oni rakontas, ke post la erupcio de Vezuvo pleniginta la grandan fosaĵon, dum novembra nokto kriego ŝiranta kaj senhoma vekis la lokajn loĝantojn.

La kriego estis  plu aŭdata dum la sekvantaj noktoj dissemante timegon inter la loĝantaro.

La kamparanoj sin armis per forkegoj kaj fusiloj kaj je la tagiĝo ili ekmarsis por traserĉi la lokon kaj eltrovi la originon de tiu timiga hurlo.  Ili trabatis la terenon paŝon post paŝo sed nenion trovis.

Neniu kapablis doni klarigojn kaj ĉiuj timegis.

Estis tiel, ke dum ili sin pridemandadis pri la farendaĵo, iu proponis sin turni al la “maljunulino de Mattavona”, iu sorĉistino kiu loĝadis sur la deklivo de Vezuvo.

Dirite farite, la kamparanoj iris procesie al la megero. La maljunulino aliris la lokon de la kriego kaj eldiris kelkajn nekompreneblajn formulojn. Ekde tiam  la hurlego malaperis kaj la kamparanoj denove dormadis dumnokte.

Categorie: Esperanto, Historioj kaj rakontoj | Tag: , , , , , , , | Lascia un commento

La ekesto de Kapreo

el “Posilicheata” de Pompeo Sarnelli

 

Vi tuj apude vidos la monton Somma, kiu antaŭe nomiĝis Vezuvo.

Estis ĉi Vezuvo  ĝentilhomo el Napolo, kiu enamiĝis, bedaŭrinde, al sinjorino el familio Kapreo, kiu, siatempe, estis altranga familio.

Kaj, ĉar  la gepatroj ne volis aprobi ilian amon, ju pli la geparo sin amadis, des pli ili vidadis siajn dezirojn neplenimitaj. Plie, la gepatroj  aranĝis, ke la junulino ekloĝu ĉe kabo Minerva.  Tie, ne povante vidi sian amanton, iutage kiam ŝi distriĝe rondiris  per barko, sin ĵetis maren kaj fariĝis insulo, kiu plu hodiaŭ nomiĝas Kapreo.

Vezuvo, ricevinte  la novaĵon, ekĵetis suspirojn el fajro, kiu iom post iom iĝis monto, kiu nomiĝas Somma, kaj ĉar ĝi ĉiam vidas sian amatinon, eĉ se ĝi estas monto,  ĝi ardas je amo kaj elĵetas fajron kaj kiam ĝi ekkoleras, ĝi tremigas la urbon Napolo, kiu  senutile repentas ne esti doninta al tiu, kion ĝi deziregis.

 

Categorie: Esperanto, Historioj kaj rakontoj | Tag: , , , , , , , | Lascia un commento

Vezuvo

La mensogaj Geamantoj  – E. Cossovich

 

 

Kiom da aventuroj kaj kiaspecaj okazadas sur Vezuvo!

Estas rakontite, kiel du angloj, iu sinjoro kaj iu junulineto, konsentis kune eternigi sian amon sur la vertoj de nia monto.

Antaŭ la fumanta kratero ili renovigis siajn  ĵurojn pri persisto kaj fideleco, kaj vokante kiel atestantojn la  naturelementojn, promesis al si reciproke, ke kiu ajn el ili estus perfidita, tiu sin ĵetos en la muĝantan krateron.

Sed  ne forfluis jaro, ke la ĝentila knabino edzinĝis al napola bonstata viro, kaj la perfidita amanto pro malespero sin ĵetis  en la …. komercajn faŭkantajn kraterojn kaj sin decidigis edziĝis kun  bankiera  filino, kiu malpli ĵuradis sed pli strikte gardis siajn ĵurojn.

Vezuvo volonte rezignis pri sia viktimo, ĉar ni povas argumenti,  ke la viro (larĝasence konsiderata) en Anglio kaj aliloke estas ĉiam la sama.

Categorie: Esperanto, Historioj kaj rakontoj | Tag: , , , , , , | Lascia un commento

Crea un sito o un blog gratuitamente presso WordPress.com.