Esperanto

La fantomo de la bela Blankulino

Popoltradicia rakonto.

 

Inter la belaj  balustradoj de la ŝtuparego  en Palaco Spinelli di Laurino, situanta en Vojo Tribunali, pluraj ĵuras esti vidintaj  la belan Blankulinon.

Orfino, kreskinta en la salonoj de la Palaco, Blankulino estis asignita kiel helpodamon al Laŭrenca Spinelli, bofilino de la Princo.  Tiu estis virino kruela kaj povoplena, tiom, ke la edzo, por resti iom da tempo  for de ŝi, decidis  forvojaĝi militocele.

Enirinte la ĉambrojn de la edzino por ŝin forsaluti,  kiel kutime li estis malagrable respondita. Ĝenite, la edzo sin forturnis forire, sed ĝuste en tiu momento lia rigardo renkontis en spegulo la rigardon ĉagrenitan de la bela kaj bona Blankulino, kiu kombadis la mastrinon, mem ĝenitan pro la okazintaĵo.

Estis rigardo tute senkulpa, sed la mava Sinjorino, kiu bone kaptis tiun akordiĝon de la okuloj, pensadis diversmaniere.  La edzo ankoraŭ ne  estis surstrate, kiam ŝi enirigis Blankulinon en iun nicon ĉe la muro de sia ĉambo kaj ordonis starigi  brikmuron antaŭ tiu niĉo.

La bedaŭrinda knabino  povis  neniel sin defendi, kaj nur diris. “Trankvile min vivanta formurigu,  sed ĝoijanta kaj  gloranta vi min plu vidos.”

Fakte oni rakontadas, ke ŝia fantomo tre ofte aperis en tiu palaco ĉe unu aŭ alia ano de la familio Spinelli,  ĉiam tri tagoj antaŭ ol al la familio okazos  ĝojiga  aŭ  ploriga evento.

 

Categorie: Esperanto, Historioj kaj rakontoj | Tag: , , , , , , | Lascia un commento

La fantomo kaj la ĉapo

Rakonto de 1700.

 

Ne malproksime de la katakomboj de Sankta Ĝenaro en Capodimonte estis gastejo. Iun vesperon alvenis la lokalon du vojaĝantoj. Babilante kun bela junulino, kiu ilin priservis, ili ekrakontis pri mortintoj kaj ties aperoj; la knabino diris, ke ŝi tute ne timas. Tio tiom veras – ŝi diris –  ke dum neniu irus ĉerpi akvon tiuhore en la arbaro, ĉar oni devus preterpaŝi la tombejon, mi tuj ekiros tien.

Dirite farite, ŝi ekkaptis sian sitelon kaj foriris, pasante antaŭ la enirejo al la  tombejgrotoj, ŝi ekvidis tie meze, sidantan sur tombŝtono, maljunulon kun longa blanka barbo kaj kun ruĝa ĉapo surkape.

La junulino lin vidis kiel la stalmastron de la gastejo, apudiĝis al li, forprenis de li la ĉapon, kaj diris: “Mi ĝin poste redonos al vi hejme.” Reveninte, ŝi eksciis, ke la stalmastro neniam formoviĝis, kaj fakte li plu surhavis sian ruĝan ĉapon.

Nokte, la knabino suriris en sian ĉambron kaj kunportis la ruĝan ĉapon de la mistera oldulo. Ĝuste je la noktomeza horo, ŝi ekaŭdis bati ĉe la pordo kaj febla voĉo elparolis: “Redonu mian ĉapon, redonu mian ĉapon!”

La junulino malfermis sed neniun vidis, tiam ŝi klopodis elĵeti la ruĝan ĉapon  tra la fenestro, sed la ĉapo daŭre revenadis.

Dum pluraj noktoj la maljunula spirito revenis bati ĉe ŝia pordo kaj finfine la junulino iris sin konfidi kun la paroĥestro, kiu decidas aranĝi grandan procesion.

Fakte, la vesperon de la tago de ĉiuj mortintoj, granda procesio kunmetita el la loĝantoj de la cirkaŭaj vilaĝoj, kun krucoj, sanktulbildoj kaj flamantaj kandeloj aliris la Katakombojn de Sankta Ĝenaro.

La maljunulo estis sidanta sur la tombŝtono  nudakape,  inter fumado de kandeloj kaj incensiloj, je la sono de preĝkantoj, la kuraĝa knabino proksimiĝis al li, kaj resurmetis liakapen la tiom deziratan ĉapon.

La tombŝtono tiam disfendiĝis kun tondrobruo kaj la viro tien enprofundiĝis.

 

Categorie: Esperanto, Historioj kaj rakontoj | Tag: , , , , , , | Lascia un commento

ANTIKVA SUPERSTIĈO

 

Popoltradicia rakonto.

 

En 1500 ekzistadis en Napolo, sur la nuna  Placo Ottocalli,  Preĝejo dediĉita al la Sanktuloj Johano kaj Paŭlo.  La strato estis larĝa kaj sena je konstruaĵoj kaj loĝejoj.

Meze de la strato kaj ĝuste antaŭ la Preĝejo, troviĝis marmora kolono, kies signifon kaj originon neniu konis.

Tamen signifon al ĝi donis la lokaj loĝantoj, kiuj, subtenate de la paroĥestro, atribuis al la kolono aparte specialan povon: tiu provokonta pluvon aŭ belan veteron, laŭ la bezonoj kaj postuloj de la popolo.

Tia superstiĉo daŭris longtempe, ĝis kiam la Ĉefepiskopo Anibalo el Kapuo ĝin malpermesis per ordono de 1590 kaj igis detrui kaj elimini la kolonon, tiel malpermesante la renaskiĝon de tiu nekredebla supertiĉo.

Tia estis la kutimo de la napolanoj: kiam la kamparanoj ekdeziradis sunon por siaj kampoj, kaj la vetero, male, estis malbona, ili aliris la paroĥestron de la Preĝejo Sanktaj Johano kaj Paŭlo kaj postulis de li organizi  votpetan procesion por elpreĝi ĉi gracon el la ĉielo.  Tiam la paroĥestro kun sia tuta sekvantaro kaj la popolanoj ĉirkaŭiradis la kolonon dekstraflanke kaj tie haltis por preĝi.

Tuj poste la ĉielo sereniĝadis, la nuboj malaperis kaj bela suno brilis surĉiele je granda ĝojo de la napolanoj.

Male, se la postulo koncernis la pluvon, ĉar la troa varmego ruinadis la kultivaĵojn, la procesio ĉirkaŭiradis la kolonon  laŭ la kontraŭa direkto, maldekstraflanke, ĉe la marborda flanko, oni recitadis la antaŭviditajn preĝojn kaj tuj ekpluvegis.

Categorie: Esperanto, Historioj kaj rakontoj | Tag: , , , , , , | Lascia un commento

La mirakla elsavo de Konstanteno

Popoltradicia rakonto

 

Reĝo Konstanteno estis revenanta al Romo kun sia filino Konstanca kaj la nepino Patricia, kiam lia ŝipo estis trafita de fortega ŝtormo.

Tiam la Reĝo promesis al Dio, ke se ili elsaviĝos, li  igos kontrui en Napolo preĝejon dediĉitan al Sankta Johano Baptisto.  La du virinoj, male, alpreĝis Sanktan Luĉia, ke ŝi ilin elsavu kaj igu la ŝipon enhaveniĝi sen akcidentoj.

Kun siaj preĝoj  la juna Konstanca eldiris solenan promeson al la Sanktulino, al kiu ŝi estis devota, se ili sukcesos albordiĝi sendanĝere, ŝi estus transdoninta kroman monsumon al la preĝejo konstruigota fare de la patro.

Dio elaŭskultis iliajn preĝojn kaj igis ilin trankvile albordiĝi en Napolo.

Reĝo Konstanteno kaj lia filino Konstanca tuj  ordonis la ekkonstruon por gardi fidelon al siaj promeso kaj voto.

Poste la preĝejo estis riĉigita per pentraĵoj kaj juvelaro kaj fariĝis centro de la kulto al Sankta Johano en junio,  kaj al Sankta Luĉia en decembro.

La Preĝejo de Sankta Johano Majora staras en la historia centro de Napolo, inter la kvar pli gravaj paroĥoj de la urbo.  Ĝi estis starigita sur la loko kie antaŭe staris pagana templo dediĉita al Antinoo fare de la Imperiestro Hadriano.

Ĝi ricevis plurnombrajn modifojn kaj restaŭrojn, kaj en 1685 ĝi alprenis la definitivan formon.

 

Categorie: Esperanto, Historioj kaj rakontoj | Tag: , , , , , , | Lascia un commento

Fratino Solfataro

el “La Ciucceide”, 1724,   de Nicolò Lombardo

 

 

Sciu vi, do, ke en ĉi tiu montaro,

kien eniros ni,  vivadas iu Ogro.

Tiu  neniam venas al ĉi kamparo,

sed  ĉiam li enfermitas kiel porko.

Kaj kion manĝas li tie? Kion manĝas?

Li manĝas ŝtonojn, rubaĵon.  Li stinkegas!

Li manĝas oron, plumbon kaj arĝenton!

 

Li nomatas Vezuvo,  havas li fratinon,

ŝi ankaŭ Ogrino, sin nomas Solfatara,

kiu estas jam ne fora, kaj ambaŭ eliris

el iu ventro, kaj jen rara afero,

ambaŭ apartenas al ĉi sama amo.

Se ŝi estas  gaja, tute  klariĝas

la vizaĝo de ĉi tiu, sed ja kiam

li koleras,  ŝi  komencas agitiĝi.

 

Se ĉi tiu fumumas,   ŝi ekfumas;

Se ŝi malsatas, li tuj  deziras manĝi.

Ĉu trinkas li? La alia akvon volas.

Tiu marŝas, ĉi tiu kruron eklevas.

Ĉu ŝi  staras miene nekredema?

Ĉi tiu eksplodas kaj igas vin helpkrii.

Do sume, se ridas ŝi, li ankaŭ ridas;

Se tiu ĉi ploras, vi ŝin vidas plori.

 

Aferon nuran havas li,  kiun ŝi malhavas;

oni vidas  lin imponi ja dikega,

kaj tiu ĉe li aspektas tute minca.

Li faras iajn agojn  malpuregajn,

ĉar li kutimas suferi  je laksemo;

kaj fojfoje pro nenio li elvomas;

kaj kiam li ekvolas, antaŭ la buŝo

de l’ montego li surgrimpas kaj elsputas.

 

Categorie: Esperanto, Historioj kaj rakontoj | Tag: , , , , , , | Lascia un commento

La tajloro malamanta Reĝon Alfonso

Popoltradicia rakonto.

 

Vivadis en Napolo, dum la unua duono de la dekkvina jarcento, tajloro nomata Francisko.

Ĉe la interpuŝiĝo inter Aragonanoj kaj Anĵuoj, li estis elektinta la Anĵuojn kaj li partumis por la venkbatita Reĝo Renato.

Mastro Francisko (tiel li nomiĝis) estis konsiderata popolĉefo kaj li ne perdis okazon por fiparoli pri la hispanoj kaj defendi la francojn.

Li tiom malamis Reĝon Alfonso, ke li ne maltrankviliĝis  montri tion  publike. Ĉio ĉi estis raportita al la suvereno, kiu, pro sia ekkono kaj distriĝo, volis persone aŭdi la insultojn  de la tajloro. Tiel li decidis eliri rajde inter la popolon,  kaj rondirante tra la urbaj stratoj li alvenis kie estis Mastro Francisko, kiu ne laciĝadis lin insulti.

Alfonso, sciinte ke temis pri la tajloro,  tre atentis al tio, kion tiu diradis ĉe lia preterrajdo. “Kaj kiel ci lertas surĉevale” li diris sufiĉe laŭte, “kiom da fiero kaj aroganto ci havas. Ci vidos, ke tio kurte daŭros, ĉar venos Reĝo Renato kaj cin forpelos.”

La Reĝo, post tiu ĉi okazintaĵo, sendis voki  Mastron Fracisko. La tajloro, kiu eble pli lertis parole ol age, komencis tremi pro la timo.

Li jam sin imagis pendigita ĉe  ŝnuro sur la publika placo, tial li pensis pretigi sian testamenton kaj zorgi pri konfido de sia edzino, gefiloj kaj havaĵoj.

Li iris al la Palaco, kie li estis akceptita kun afableco, kliniĝoj kaj  estimo fare de  altranguloj kaj funkciuloj. Fine alveninte antaŭ Reĝo, li estis des pli mirigita pro la akcepto al li montrita  de la Reĝo kaj pro ties ĝentileco.

“Mi elprofitos vian arton,” diris al li Alfonso, “kaj viajn servojn, ĉar mi scias, kiom vi estas al mi korligita kaj kiel bone pri mi vi paroladas.”  Francisko je tiuj vortoj eĉ pli ektimis, kredante ke la Reĝo volas lin moki antaŭ ol lin kondamni je morto.

Alfonso daŭrigis tiatone kaj antaŭ ol lin forpermesi, li donacis al la tajloro saketon da ormoneroj por lia familio kaj liaj bezonoj. Plu surprizege mirigita Francisko revenis hejmen, rakontis ĉion al sia edzino, laŭdegante la hispanan Reĝon kaj tute ŝanĝante la opinion, kiun li havis  ĝis antaŭ nelonge pri la suvereno.

Tiu estas nur unu el la epizodoj rakontitaj pri Alfonso de Aragono.

Ŝajne li estis  por la napolanoj bonvolema suvereno: strategio ĝuste pristudita por ne kreskigi la amon, kiun ili sentis por la francoj.

 

 

 

Categorie: Esperanto, Historioj kaj rakontoj | Tag: , , , , , , | Lascia un commento

Pozzuoli

La Solfataro

Antikvatempe la Solfataro estis konata kiel Placo de Efesto, kie jam tiam observeblis la vulkanismo de  Flegreaj Kampoj. La nura monumenta ruino en Kvartalo Terra estas la templo de Aŭgusto, integre konservita, ĉar gi transformiĝis al Preĝejo de Prokolo dum la XI-a jarcento.

La preĝejo ricevis modifojn inter 1500 kaj 1600 pro la konstruado de flankaj kapeloj. La restaŭroj, sekve de incendio, rivelis unu ek la plej rimarkindaj ekzemploj de la Aŭgusta arkitekturo.

Ĝi estis konstruita de la arkitekto Lucio Aucto, kiu realigis la kriptojn de Kumo kaj Napolo.

Ekster la Kvartalo Terra, multnombras la ruinrestaĵoj jam enkorpigitaj en modernaj domoj. Monumentoj, kiel la Templo de Diana kaj Neptuno estas malfacile alireblaj, sed ilia grandeco atestas la gravecon de la urbo en epoko malfrurespublikana kaj imperia.

Amfiteatro Flavio

Ĝi situas inter Solfataro kaj la monto  Guaro, kie kunfluadis la plej gravaj vojoj: Vojo Domitiana, Kampana kaj Antiniana.

La Amfiteatro Flavio estis konstruita pro volo de Vespaziano sekve de la loĝantar-kresko en Pozzuoli, tiam Flavia-Aŭgusta kolonio. Tio estas pruvita per la eltrovo de la suirskribo “Colonia Flavia Augusta pecunie sua”.

La amfiteatro havis tri  arkitekturajn vicojn kronitajn per atiko. Elipsa portiko ĉirkaŭzonis la konstruaĵon, tra ĉi tiu oni atingis kvar  enirejojn ĉefajn  kaj dekdu flankajn, por plifaciligi la eliron de la spektantaro.

El la ekstera portiko deiris  dudek ŝtuparoj, kiuj permesis atingi la pli altajn sektorojn. Aliajn kunvenlokoj estis pretigitaj en la arkaĵoj sub la ŝtuparformaj sidlokoj.

En la unua arkaĵo estis podioj por statuoj kun marmora planko kaj surskriboj dediĉitaj al Kajo Trofimiano.

La ŝtuparformaj sidlokoj estis dividitaj en tri zonoj, super ĉi tiuj troviĝis portiko kun kolonoj kaj statuoj, kiuj dum la mezepoko estis utiligitaj por produktado de kalko.

Bone konservitaj restas la promenkoridoroj kaj la subterejoj, ĉar ilin kovris la cindro de Solfataro.

Al la subterejoj oni alvenas tra du krutaj ŝtuparoj.

Observinte la subterojn ni povas kompreni la funkciadon de la levaparataro, necesa por la Venationes, nome la spektakloj kun sovaĝbestoj. Krome tie oni gardadis la ilojn  por la spektaklo.

La subterejoj estis kunmetitaj el du koridoroj centre kruciĝintaj (tiel akirante H-formon). La kvar ejoj estis inter si komunikantaj. La koridoro estis provizita per ŝtonbuŝoj, kun lignaj klapoj, el kiu oni suprenlevis la bestojn.

Ankaŭ tiu ĉi, kiel la ceteraj amfiteatroj, estas ligita al la kristana martirigo. Ĉi tien estis kondukita Sankta Ĝenaro por esti martirigita, sed la kondamnon oni haltigis pro malĉeesto de la Kampanja Guberniestro, tiel la puno estis ŝanĝita al senkapigo.

Nur en la V-a jarcento la relikvoj estis transportitaj al Napolo kaj  iĝadis kultocelo kiel tiuj de Sankta Prokolo en Pozzuoli.

Hodiŭ pri tiu ĉi amfiteatro observeblas nur deko da arkaĵoj, kaj la ŝtuparsidlokoj el Vojo Solfataro, aliaj arkaĵoj observeblas el Vojo Vigne. La konstruaĵo datiĝas je la II-a jarcento.

La Macellum

Konata kiel la templo de Serapo pro la retrovo de la statuo de la dio en 1750, la Macellum estas  fakte publika merkatejo kun ronda konstruaĵo en ties centro (samspecan oni trovas en Pompejo, eĉ se pli malgrandan), je grandaj dimensioj, ĉar gi devis servi kiel centro de granda komerca urbo.

La konstruaĵon havas korton  kun plano kvarangula ĉirkaŭita de tridek ses  korintaj kolonoj, dekoraciitaj per konkoj entenantaj delfenojn.

La korto klaj la portiko estis pavimitaj per marmoraj platoj. Centre situas ronda  konstruaĵo nomata Tholos, kun la muroj marmorkovritaj. Oni atingis la korton el kvar ŝtuparoj, kun kvar apogiloj delfenformaj kun frisoj kaj marbestoj.

Dekses korintaj kolonoj subtenatis la ĉeftrabon, sur kiu sin apogis la kovrilo, eble konusforma. Ĉirkaŭ la portiko estis la  vendejoj, ses sur la enirflanko kaj dekunu sur la aliaj du flanoj.

La bezono pligrandigi la uitiligeblan spacon, instigis konstrui duan etaĝon ornamitan per dua vico de kolonoj kaj alirebla tra du ŝtuparoj.

Ĉe la anguloj situis la banejoj, dekoraciitaj per marmorniĉoj, kaj prilumitaj perr granda fenestro.

Marmorbenkoj truitaj komunikadis kun elflukanalo, kiu dank’ al adekvata kliniĝo, forfluigis akvon kaj garantiadis higienon.

La plej grava punkto de Macellum estis reprezentita de la absida halo plibeligita sur la fasado per honoraj statuoj.

Grava estis la pavimo kun mamoraranĝoj ruĝaj, flavaj, violkoloraj kaj verdaj. Tri niĉoj entenis la statuojn de la merkatprotektantoj: Serapo – Geniuso – Macello , personecojn de la Imperiestra familio.

El la Serapo-templo eblas observi la fenomenon de bradisismo ĉe la tri centraj kolonoj, kie la truoj postlasitaj de markonkaj krustuloj, pruvis la nivelon atingitan de la maro.

En la Mezepoko la planko estis kvin metrojn sub la marnivelo. Dum 1700 la templo lante emerĝadis, kaj plu dum 1800 ĝia malrapida enprofundiĝo igis ĝin malsalubra.

 

Macellum - Tempio di Serapide

Macellum – Templo de Serapo

La haveno

La haveno estas la ekonomia centro de la urbo.

Ekde la II-a jarc. a. K. ĝi estis grava martrafika centro en Mediteraneo, tra Pozzuoli pasis ĉio, kio devis atingi Romon, ekde la sklavoj ĝis la tritiko.

Nenio restas  de la malnova havenkajo, pro la konstruado de la nova, krom kelkaj bildoj dekok- kaj deknaŭjarcentaj, kiuj imagigas al ni, kia estis la malnova haveno, konsiderata unu el la plej gravaj inĝenieraj verkoj de la pasinteco.

La malnova haveno estis formita de 15 pilastroj subtenantaj  15 arkaĵojn, sur kiuj sin apogis platformo, jes kies ekstremaĵo troviĝis triumfarko kun statuoj de Neptuno kaj la Dioskuroj kaj ebla lumturo.

Tiu ĉi strukturo de Aŭgusta epoko estis damaĝita pro ŝtormo kaj restaŭrita nur dum la periodo de Antonino Pio.

Vojo Kampana

Vojo Kampana estas la ĉefa eksterurba strato de Pozzuoli, ĝi estis borderita per monumentaj tomboj, kiuj hodiaŭ transdonas al ni ideon pri la moroj kaj pri la funebra arkitekturo Romepokaj.

Inter la diversaj tomboj, elstaras la  niĉforma tombovico, t.e. kameroj kun traboritaj vandoj  por loĝigi la cindro-urnojn. Du- aŭ pluretaĝaj, la tombejoj estis ofte elfositaj turmaniere.

Ofte estis konstateble, ke temis pri familiaj  aŭ asociaj tombejoj, kiuj certigis dignan funebro-ceremonion je limigitaj kostoj.

Kremaciado estis plej disvastigita, la mortinto estis bruligita sur ŝtiparo kaj liaj cindroj gardataj en cindro-urno, poste lokita en la tombo.

Kiam la urno estis en la tombo, oni indikis nur la nomon kaj la aĝon de la mortinto.

 

 

Categorie: Arkeologio, Esperanto | Tag: , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

La sorĉo de la vulkano

Perbuŝa rakonto de 1800.

 

Iun tagon sin prezentis antaŭ Vezuvo viro nomata Maŭro kun vizaĝo nigra kiel la nokto kaj demandis de la sorĉo de la vulkano esti transformita al normala viro.

Lia peto estis  plenumita. Subite aperis anĝelo, kiu lin forportis en la kraterareon kaj alblovante lian vizaĝon, la anĝelo igis lian haŭton blanka kiel neĝo. Tiel la du krateroj estis nomataj Anĝelo kaj Maŭro.

Sed ne ĉiuj historioj pri la vulkano bone finiĝas:  kiam iu kruela monaĥo elpetegis Vezuvon pri helpo por efektivigi iun sian malbonegan planon, la monto ekkoleregis elsputante el la kratero fajrokolonon kaj sendante suben  sorĉan ĉevalon kun  flamokuloj kaj krinoj el serpentoj.

La besto postkuris la monaĥon kaj kiam ĝi lin atingis, ĝi batis per sia hufo la grundon,  kiu malfermiĝis englutante la kruelulon.

Tiuj lokoj estis poste nomataj  “Halo de la Ĉevalo” kaj  “Monaĥo”.

Categorie: Esperanto, Historioj kaj rakontoj | Tag: , , , , , , | Lascia un commento

La sorĉistino de Vezuvo

Perbuŝa rakonto koncernanta la erupcion  de  1858.

 

Oni rakontas, ke post la erupcio de Vezuvo pleniginta la grandan fosaĵon, dum novembra nokto kriego ŝiranta kaj senhoma vekis la lokajn loĝantojn.

La kriego estis  plu aŭdata dum la sekvantaj noktoj dissemante timegon inter la loĝantaro.

La kamparanoj sin armis per forkegoj kaj fusiloj kaj je la tagiĝo ili ekmarsis por traserĉi la lokon kaj eltrovi la originon de tiu timiga hurlo.  Ili trabatis la terenon paŝon post paŝo sed nenion trovis.

Neniu kapablis doni klarigojn kaj ĉiuj timegis.

Estis tiel, ke dum ili sin pridemandadis pri la farendaĵo, iu proponis sin turni al la “maljunulino de Mattavona”, iu sorĉistino kiu loĝadis sur la deklivo de Vezuvo.

Dirite farite, la kamparanoj iris procesie al la megero. La maljunulino aliris la lokon de la kriego kaj eldiris kelkajn nekompreneblajn formulojn. Ekde tiam  la hurlego malaperis kaj la kamparanoj denove dormadis dumnokte.

Categorie: Esperanto, Historioj kaj rakontoj | Tag: , , , , , , , | Lascia un commento

Napolo

Napolo

Rekondukebla al la Roma-Greka urbo estas la  antikva urbokerno (Rettifilo – Vojo Foria – Vojo Tribunali). Stratoj, kiuj paŭsas la antivan vojakson de la urbo ( kunmetitan el vertikalaj aksoj “Dekumanoj” kaj horizontalaj aksoj “Stenopoj” – kartakterizo de la greka urboplanado de la V-a jarc.).

La areo, kie ekstaris Napolo, estis fortikigita per  tofŝtonaj muregoj. Poste  estis necese refortigi la mureglimon kaj  efektivigi, parte, novajn konstruaĵojn (IV-a jarc.). Dank’ al la modifo de la mureglimo, la urbo sukcesis rezisti kontraŭ la atako de Anibalo.

Restaĵruinoj de tiuj fortikigaĵoj plu hodiaŭ videblas sur Placo Bellini.

Dum la Romia epoko pro restaŭrado oni kovris la muregojn per kalkotavolo, kaj en 440 ili estis vastigitaj okcidenten por la defendo de la haveno kontraŭ la Gotoj.

La restaĵoj  hodiaŭ plu videblaj sur Placo Bellini estas kunmetitaj el tofŝtonaj blokoj je duobla tenado, kun duobla  rostro-sistemo. Pro la kvalito de  tofŝtono  kaj konstrutekniko kaj, ĉefe, pro la markoj de la ŝtonmineja deveno, eblas  datigi ĉi restaĵon en la IV-a jarcento, kaj eblas hipotezi, ke ĉi mureglinio apartenis al defendoturo.

scavi archeologici di Piazza Bellini

arkeologiaj elfosaĵoj en piazza Bellini

Sub la Hospitalo de la Nekuraceblaj ĉeestas alia mureglinio datiĝinta je la V-a jarcento. Ĝi estas konstruita per tofŝtonaj blokoj malglataj 10,50 metrojn altaj. La murego estas fikse ankrita ĉe la monteto per serio da rostroj  lokitaj  3 metrojn unu de la alia.

Maloftaj estas  ŝtonminejaj deven-markoj, kiuj,  male,  oftas ĉe la blokoj de la IV-a jarcento.

 

La templo de la Dioskuroj.

La gepatraj Dioj de la urbo estis Apolono, Demetro kaj la Dioskuroj. La adorado de Apolono estas rekondukebla al Apolono Fondinto de la patrujlando Kumo.

Demetro estis adorata en Napolo kiel Altaea kaj ŝiahonore oni celebradis  la feston de la lampoj. Pri la Dioskuroj oni  gardas restaĵojn en la Preĝejo Sankta Paŭlo Majora. La Preĝejo Sankta Paŭlo Majora stariĝis inter la VIII-a kaj la IX-a jarcento ĝuste sur la antaŭe ekzistanta templo  dediĉita al la Dioskuroj.

La antikva strukturo konserviĝis ĝis 1538, kiam ĝi estis  parte malkonstruita fare de la Teatinaj  monaĥoj, por konstrui la nunan preĝejon kun la fasado kaj aspekto hodiaŭ observeblaj.  Pri ĝia antikva aspekto plu restas nur renesancaj desegnoj fare de Palladio.

Dank’ al tiuj ĉi desegnoj eblis rekonstrui la arkitekturon kaj  stilon  de la templo, kiu situis sur podio kun frontono seslatera, kun du korintaj kolonoj ĉe la bordoj.

La malmultaj postrestaĵoj plu ekzistantaj datiĝas je la Romia epoko kaj preskaŭ certe ili estis modifitaj per restaŭrado okazinta ĉirkaŭ la I-a jarcento.

 

La antikva teatro

Pri la antikva teatro malmultas la restaĵoj, la nemultaj eroj nin atingintaj estas de la Romia epoko. La maleblo efektivigi elfosadojn igas ne pruvebla la hipotezon de  ĉeesto de la antikva greka teatro, ĝuste sub la restaĵoj de la konata teatro. La literaturaj atestoj rakontantaj la ni pri la teatro estas eskluzive Romepokaj, ligitaj al la pasio pri teatro fare de iuj Romaj Imperiestroj.

Klaŭdio Nerono konsideris la napolan teatro-arton, la nura inda esti rigardata de imperiestro liaranga. Oni ŝuldas al Nerono la inventon de la  “Claque”, nome grupo da personoj taskigitaj manifesti brue sian ŝaton por la sursceneje ludata verko.

Bone konservita estas la konstruaĵo de la sceno. La esktera aspekto estis starigita laŭ tri etaĝoj,  ĉiu kun 23 arkaĵoj, sur pilastroj al kiuj sin apogis duonkolonoj.  Ĝi povis enteni 8000 spektantojn.

La manko de elfosaĵoj  malfaciligas datigon de la postrestaĵoj, kiuj ŝajnas esti de la I-a jarcento. Ni certe scias, ke ĝi estis damaĝita de pluraj tertremoj kaj de la Vezuva erupcio de 79, sed plu restas nekonata, eĉ se kredinda, la ebleco ke la nin atingintaj restaĵoj  submetiĝis je iu restaŭrado.

Apud la teatro staris la Odeion. Pri ĝi postlasis ateston la napola poeto Staco vivinta dum la tempo de Domiciano. El  ĉi konstruaĵo hodiaŭ videblas ege malmultaj eroj enkorpiĝintaj en modernaj konstruoj.

Pri aliaj   ĉirkaŭaj konstruaĵoj, kiel la termobanejoj kaj la Ceasareum (pinakoteko)  restas al ni nur la literatura memoraĵo.

 

Statuo de Nilo

Placo Nilo alprenas la nomon de la samnoma statuo, kiu reprezentas iun riverdion.

La statuo bildigas kuŝantan maljunulon, apogitan per la maldekstra flanko sur roko el kiu elŝprucas akvo. Mantelo kovras lian antaŭan korpon, dum li nudas malantaŭe. Sub la piedoj li havas krokodilon kaj la ĉesto de sfinkso aludas al Egiptio.

Ĝi estis trovita en la deksesa jarcento kaj nur en 1734 ĝi estis lokita sur la nuna bazamento. Sekve de pluraj kaj gravaj restaŭroj nur malmulte restas el ĝia origina aspekto.

Statua del Nilo

Statuo de Nilo

Tombo de Vergilio

Ĉe la Preĝejo de Piedigrotta eblas observi la tombon de la poeto Vergilio.

Temas pri funebra monumento kun kuba bazamento, la murstrukturo estas cemente konstruita.

Interne de la bazamento troviĝas la tomboĉambro, laŭ ortangula plano kun volbo barelforma lumigata de tri  fendaperturoj.

 

Agnano

Antaŭ la nova termobaneja palaco, oni retrovis ruinojn, kiuj permesas al ni fiksi kun certeco la ekziston de termobanejo multe pli antikva.

La ĉefa konstruaĵo staris sur teraso subtenita per mura remparo fortikigita de pilastroj, alia muro kun naŭ ezedroj etendiĝis okcidenten. La longa uzado, dum la mezepoko,  de la termobana konstruaĵo modifis la originan planon.

Inter la postrestaĵoj retrovitaj,  tre gravas la statuo de la mara Venuso, hodiaŭ gardata en la nova termobanejo.

 

Posillipo

Sub la marsurfaco, pro la bradisisma fenomeno jam nealireblaj, sistuas la ruinoj de la vilaoj, kiuj ekde la I-a jarcento, stariĝis sur la deklivoj de monteto Posillipo.

Ĉe loko Gaiola oni retrovis restaĵojn de iu Odeion. La monumentoj retrovitaj en ĉi areo konfirmas, ke la monteto estis siatempe konsiderata  mirindaĵo, precipe dank’ al la eksterordinara vidindejo, kiu permesas admiri la tutan Golfon.

La plej fama vilao estas tiu de Vedio Pollione, kontrukomplekso nomata “pausilypon”.

Krome eblas observi kaj  hodiaŭ plu trairi la groton de Seiano, pasejo 800 metrojn longa, kiu traboras la monteto kaj atingas la lokon Coroglio.

Grotta di Seiano

Groto de Seiano

Categorie: Arkeologio, Esperanto | Tag: , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

Blog su WordPress.com.