La katakomboj

La tofŝtonaj montetoj, ekde  la praaĝo, sin pruvis adaptaj por subteraj tomboj.

La katakomboj komencis evolui ekde la II-a ĝis la X-a jarcento  (je la II-a jarc. datiĝas la plej antikvaj pentraĵoj).

La kristanismo disvastiĝis ekde la I-a jarc., kaj pri tiu evoluo atestas la previlegioj donitaj de la Imperiestro Konstanteno, ekzemplo estas la konstruo de la Baptejo de Sankta Johano in Fonte.

Pinta esprimo de la frukristana kulturo estas: la Katakomboj de Sankta Ĝenaro  – Sankta Gaŭdiozo kaj Sankta Eŭfebio.

Katakombo de Sankta Ĝenaro

Tiel nomata laŭ la Episkopo de Benevento, martiriĝinta en Pozzuoli en 305. Liaj relikvoj estis transportitaj al Napolo, en la Katakombojn, en la V-a jarcento. Oni  eniras tien tra la Preĝejo de la Bona Konsilo.

La origina kerno estis  nobela hipogeo de kristana familio dum la II-a jarcento. Multnombraj estis la pligrandigaj laboroj, kiu finiĝis en la IV-a jarcento per aldono de dua nivelo da galerioj.

Dumm la V-a jarcento la fideluloj deziris esti sepultitaj apud la Sanktulo, tio necesigis kroman pligrandigon per la malfermo de novaj tombkoridoroj.

La antikvan tombon formas trapezforma salono je kies centro situas baptofonto, kiun volis Paŭlo II.

En 776 okazis la refarbigo de la halo kun la fresko pri la Bapto de Jesuo.

Sude ni trovas la Bazilikon de Agripino datiĝinta je la V-a jarcento. Rimarkindaj estas la pentrajoj bildigantaj la Sanktulon kiu sanigas la Maŭron, verkoj datigitaj je la duono de la IX-a jarcento.

Malantaŭ la vestiblo troviĝas la tomboj.  La supera katakombo datiĝas je la III-a jarcento, ĝin formas du ejoj preskaŭ ortangulaj, inter si kumunikantaj per ŝtuparo. Ke ĉi tombejo apartenis al iu kristana komunumo estas pruvite per fresko de Adamo kaj Evo sur la plafono (de la III-a  jarcento).

Malbone konservita estas  la sceno de du virinoj konstrantaj turon, eltirita el antiva greka dramo “La Paŝtisto de Erme”

La centro de la katakombo estas la kripto de la  Episkopoj.

Ĝi estas dekoraciita per mozaikoj bildigantaj Epikospojn de la V-a jarcento. Rimarkinda tiu de la Episkopo de Kartageno, ronda kampo el oraj mozaikeroj ĉirkaŭas la afrikan Episkopon, rekonebla per la malsama koloro de la mozaikeroj, kiu levas la evangelian libron.

En ĉi sama kripto estis sepultitaj ĉiuj Episkopoj de la V-a jarcento, sed manko de surskriboj ne permesas ilian identigon.

Katakombo de Sankta Gaŭdiozo

Ĝi troviĝas apud la Preĝejo de Sankta Maria della Sanità. Ĝi ŝuldas sian nomon al afrika Episkopo, kiu mortis ekzile en Napolo en 452.

Eblas eniri la katakombon tra pasejo sub la altaro. Oni aliras duoblan vicon de tombkoridoroj, retrovitaj post kian en 1616 la dominikanoj estis fermintaj la pasejon per dekdu altaroj.

Katakombo de Sankta Gaŭdiozo

Ĝi troviĝas apud la Preĝejo de Sankta Maria della Sanità. Ĝi ŝuldas sian nomon al afrika Episkopo, kiu mortis ekzile en Napolo en 452.

Eblas eniri la katakombon tra pasejo sub la altaro. Oni aliras duoblan vicon de tombkoridoroj, retrovitaj post kian en 1616 la dominikanoj estis fermintaj la pasejon per dekdu altaroj.

La tombo de Sankta Gaŭdiozo estas rekonebla per la mozaika epitafo bildiganta la sanktulon.

 

Katakombo de Sankta Eŭfebio

Ĝi ŝuldas sian nomon  al la oka Episkopo de Napolo. La katakomboj estis reelfositaj en 1931. Unu e la du freskoj tie  trovitaj datiĝas je la V-a jarcento (preĝanto kun ruĝa tuniko inter du sanktuloj), la alia pentraĵo reprezentas mortintinon inter la ĉefanĝeloj Mikaelo kaj Gabrielo.

Annunci
Categorie: Storia | Tag: , , , , , , , , , , | Lascia un commento

Navigazione articolo

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione / Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione / Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione / Modifica )

Google+ photo

Stai commentando usando il tuo account Google+. Chiudi sessione / Modifica )

Connessione a %s...

Crea un sito o un blog gratuitamente presso WordPress.com.

%d blogger hanno fatto clic su Mi Piace per questo: