La Samnitoj estis popolo el Sabela deveno, kiu sin move dislokadis inter la valoj de riveroj Volturno kaj Calore. Ili anstataŭis la Etruskojn en la regado super la interna Kampanjo, en 421 ili konkeris Kumon kaj Dicearchian ( la nunan Pozzuoli), dum Napolo sukcesis eviti la miltan okupadon.
La Samnita ekspansiemo kunpuŝiĝis kun tiu Romia, kiu sammaniere celis la konkeron de Napolo, ĉar tiu ĉi estis gravega haveno en Mediteraneo.
Ĉe la batalpuŝiĝo inter Samnitoj kaj Romanoj, Kumo sin aliancis kun Romo, (akirinte en 338 la Romian civitanecon, tamen sen la ebleco voĉdoni). Napolo restis Samnitoj-amika, kaj ĉe la fino de la konflikto, sekve de la venkoj de la Romanoj, ĝi estis en 326 milite okupaciita.
Ĉe la fino de la batalado, la tuta Flegrea areo estis sub Romia regado.
Napolo sukcesis interŝanĝi sian aŭtonomecon per la promeso liveri sian militŝiparon, en kazo de neceso, al la Roma Imperio.
En 264 la Romanoj entreprenis la ekspedicion al Sicilio , kaj Napolo devis gardi fidelecon al la antaŭe aranĝita pakto.
El tiu kunlaborado Napolo sukcesis akiri avantaĝojn, sukcesinte establi komercajn rilatojn tie, kie la forta Romia milita enpenetro malfermadis areojn.