PREĜEJOJ KAJ MONAĤEJOJ

Pro la aparteco de la eventoj de urba transformado de Napolo,  la histori-analizo de virinaj religiaj ordenoj kaj de la socia medio ŝajnas esti  ligita al la urbo laŭ tute signifa maniero.

La disvastigo kaj pligrandigo de la ekleziaj proprietaĵoj en la malnova parto de la urbo ekde la deksesa jarcento vidis grandan disvolviĝon, ankaŭ  pro la disvastiĝo de la ordonreguloj  kontraŭreformaciaj.

La monaĥejoj estis spacoj, kie disvolviĝis spirita kaj asistada misio, kaj ili rolis, – postsekve  al la  napoleonaj  kaj postunuiĝaj okazintaĵoj  pri priveligi-forigo – ankaŭ kiel  gravaj publikaj strukturoj.

La setlado de ekleziulaj kompleksoj en Napolo estis rezulta  konsekvenco de la kontraŭreformacio, sed ankaŭ kaj ĉefe formo de kontrolo de la ekonomia potenco de urbo, kiu ĉiam estis ponto inter la Oriento kaj Konstantinopolo.

Napolo de la hispana Vic-reĝlando devis alfronti signifan  demografian kreskon,  kaj samtempe  la mastrumadon de la loĝata urbokerno, kiu estos la temo de ekleziulaj  enloĝiĝoj  planitaj kaj puŝataj de la Roma Papo, kun la helpo kaj subteno de la aristokrataro kaj de la napola nobelaro. Al ĉio ĉi  aldoniĝis  la nesolvitaj demandoj de la orienturba areo plu  marĉoplena, kiu malebligis ajnan ekspansian planadon.

Tiu estis la periodo,  en kiu naskiĝis la stratetoj de Napolo, tiu Napolo priskribita kvazaŭ  defie malfacila loĝurbo, kun la neeviteblaj pentrindaj konotacioj, kiuj tra la tutaj deknaŭa kaj dudeka jarcentoj  kontribuis al la disvastigo de stereotipa bildo.

Eĉ hodiaŭ en la malnova centro de Napolo alternas mirindaj palacoj, preĝejoj, monaĥejoj kaj civilaj loĝejoj,  ŝajne ne intersovekaj sed karakterizitaj de elementoj kaj pordegoj, kiuj  evidentigas  ties konstru-epokon.

Apud arkitekturo religicela  kaj nobela je konsiderinda valoro,  aperas  tiu arkitekturo “sen arkitektoj”, kiu estas konstruita danke al solidiĝintaj  kaj neskribitaj reguloj, transdonitaj de lokaj konstruistoj, kiuj  determinadis tra la tempo la  bildon de Napolo.

Kiu promenas  sur la stratoj de Napolo ne povas havi ian ideon pri la ĝardenoj kaj la internaj insuloj apartenantaj  al la diversaj klerikaj domoj. Ĉi tiuj strukturoj estas enmetitaj en la urban  reton de la Napola  centro.

Monaĥejoj kaj  konventoj estas kaŝitaj, kun klostroj kaj valoraj artverkoj, inter sinsekvaj kaj surtavoliĝintaj  muregoj. En la malnova urbokerno monaĥinejoj, kiel ĉiuj aliaj arkitekturaĵoj proponas reprezenton de la arkitekturaj stiloj, kiuj samtempe montras kaj renesancajn kaj barokajn elementojn, solvojn malfru-barokajn  kaj novklasikajn,  fasadojn klasikemajn  kaj novrenesancajn.

La fabrikanto de la preĝejkonstruaĵoj laboris en komuneco kun la kliento por povi utiligi plej adekvate la tutan disponeblan spacon, laŭ la speco de aktivecoj, kiujn la religia ordeno devis  plenumi en la strukturo. En ĉi tiu kazo la arkitekturo estas konsiderata  rilate al la spirita misio plenumota de la  ekleziuloj.

La arkitekturo de religiaj konstruaĵoj kaj la speco de la konstruaĵ-komplekso estas rilatigeblaj kun la regulo kaj la observado de la kanonoj de la religia ordeno kaj laŭ la direktivoj de la Ĝenerala  Ordendomo.

Sufiĉas mencii Sanktan Petron Martiro kaj Sanktan Katarinon en Formello, klostrojn kun duobla vicorda servocelo, portiko kun tranoktejoj kaj funkcioj,  kiuj disvolviĝis ĉirkaŭ komunuma spaco – ofte kultivita.  Tiuj samaj strukturoj post la forigo de la religiaj ordenoj estis utiligitaj por publikaj funkcioj aŭ malkonstruitaj por ebligi novajn strukturojn.

Kelkaj religiaj kompleksaĵoj estos adaptitaj por fabrikoj, aliaj havos publikan funkcion – hodiaŭ plu agantaj –  aliaj estos malkonstruitaj  komence de la dudeka jarcento.

La nuligo de la monaĥejo de la Kruco de Lucca okazis inter  la fino de la deknaŭa  kaj la komenco de la dudeka jarcentoj, por konstrui  universitatajn  klinikojn  realigotajn dum la resanigo-plano,  post la jaro 1884.

Dum la  franca jardeko  -1806/1815 – oni spektadis anti-klerikan politikon, kiu limigis la riĉaĵojn amasigitajn de religiulaj grupoj napolaj.

Per leĝoj de forigo de religiaj ordenoj, la francoj komencis renovigon de la socia, ekonomia kaj urba evoluo. Unue per la abolicio de religiaj strukturoj, la franca registaro konfiskis multajn posedaĵojn poste utiligatajn  por civilaj kaj militaj servoj, kiuj sekve dum la Burbona periodo -1815/60- estis uzitaj kiel fabrikoj. En 1806 estis ordonite, ke en ĉiu monaĥejo devis loĝi almenaŭ 12  monaĥoj por eviti nuligon .

Dum la franca jardeko estis realigitaj konstruaĵoj  de granda graveco, kiel la Malriĉulara Restadejo kaj  la Reĝpalaco de Capodimonte. Dum tiu ĉi periodo  estis konstruita  ŝoseo konektanta la areon de la Muzeo kun tiu de Capodimonte,  danke al la “Ponto  sur Sanokvartalo.”

Ĉio ĉi,  kune kun Strato Foria, Vojo Posillipo kaj Vojo  Ponti Rossi, eblis  danke al la forigo de religiaj ordenoj,  por tiamaniere  enpreni la proprietaĵojn, kiuj  malhelpis la konstruon de vojaksoj.

La franca registaro promociis la evoluon de scienco, literaturo kaj la artoj, kuraĝigante la kulturon kaj la ekonomian kaj socian progreson de la Reĝlando. Oni starigis la “Reĝan Societon por kuraĝigo de  Naturaj Sciencoj kaj Ekonomiko”,  institucio  daŭre funkcianta  eĉ post la reveno de la Burbonoj, stimulante la evoluon de fabrikad-aktivecoj  kelkfoje ĝuste  en   klerikaj rezidejoj  antaŭe ” liberigitaj” .

Ekde 1815 kun la Burbona regad-restarigo,  estos plu gardataj iniciatoj, kiuj karakterizis la antaŭan dominadon, faciligante  la entreprenemon  de la napola burĝaro.

La Registaraj intervenoj celis kuraĝigi la liberan komercon, kaj en la enurba areo, kaj en  provincoj kaj eksterlande.

Dank al la forcedo  de ŝtataj strukturoj je malaltaj kostoj, oni povis starigi  novajn fabrikojn, kun la alveno de eksterlandaj kapitaloj kaj entreprenistoj el eŭropaj landoj en kiuj la industria evoluo estis jam progresinta.

Inter la klerikaj rezidejoj, kiuj spertis signifan ŝanĝon  uzocele, ni  memoras:

La monaĥejo de Sankta Maria della Vita en Fontanelle, kie estis starigitaj du fabrikoj por kandeloj kaj vakso, kaj fabriko por la produktado  de kastorfelo kaj lantukoj.

En la konstrubloko de la Sanktaj Apostoloj estis starigitaj  la uzinoj por la tabakfabrikado.

Multnombraj estas  la strukturoj hodiaŭ plu agantaj, readaptitaj por publikaj funkcioj en la XIX jarcento. Ekzemplo estas la klasika Liceo A. Genovesi aranĝita en la  jesuita strukturo, flanke ĉe la fasado de la Preĝejo Nova Jesuo.

Sankta Petro en Majella  estis transformita al Reĝa  Muzika Konservatorio.

S. Petro en Majella

S. Petro en Majella

Sankta Anna de Lombardi ĉe Monto Oliveto, St. Jozefo  kaj St. Kristoforo  ĉe Ospedaletto estis uzitaj por militaj celoj. Ankoraŭ  funkcias kiel malsanulejoj la  “Nekuraceblaj”,  la hospitalo proksime de St .Aniello en Caponapoli kaj la Pilgrimantoj en Pigna Secca.

Krome  estis destinitaj  por universitataj  instalaĵoj la komplekso de Sanktuloj Marcellino kaj Festo  ( la nuna Fakultato pri Geologio de la Universitato Frederiko II),  Jesuo Malnova (nun biblioteko) kaj la sidejoj Sankta Katarino de Siena kaj la historia komplekso de Suor Orsola Benincasa (nun ejoj  de la samnoma  Universitato).

En 1823, en la deksesjarcenta klostro de Sankta Katarino en Formello estis aranĝita kastorfela  tukfabriko:  ĝi estis la unua Burbona privata subvencio  por ekonomia pluevoluo.

La  Dominikana strukturo aparte taŭgis por la starigo de teksaĵ-fabrikoj, pro la ĉeesto de akvo distribuita de la publika fontano Formello.

En la sama jaro  oni forigis  la pagodevigon  de la luo por 15 jaroj,  kun la devo fare de la entreprenisto enirigi ene de la fabriko la  arestitojn enprizonigitajn en  la Malriĉulara Restadejo. La kresko de la  fabrikaj laborritmoj tamen havigis novan permesilon,  kun la provizado de nova konstruaĵo pli granda kaj kun la utiligo  de  pliaj 200  laboristoj –  “servantoj en puno” .

Meze de la deknaŭa jarcento  pluraj klerikaj strukturoj rekviziciitaj  estis uzataj por sekigo de la tabako. Tiu estas la kazo de  komplekso Teatino,  kiu suferis plurajn ŝanĝojn por adaptiĝi al la nova uzo, kun la anstataŭigo de plankaj slaboj  metalstrukturaj, novaj konstruaĵoj estis aranĝitaj en la korton, kreiĝis  subtegmentejoj  kaj ŝtuparoj por kunligi la diversajn etaĝojn okupitajn de maŝinoj, dum la arkaĵoj  de la portiko estis uzitaj por sekigo de  tabako.

En 1970, la tabakfabriko forlasis la ejon kaj  oni alfrontis  laŭgradan restaŭradon.

En 1864, por solvi la problemon de manko de loĝejoj,  oni  hipotezis  porloĝejan uzon de la  strukturoj:  Sankta Maria Donna Regina kaj St. Andrea delle Dame.  La interveno ĉe  la monaĥejo Donnaregina  rilatas  al la laboroj sur  Vojo Duomo,  kiuj daŭris preter la jaro  1864.

La teknikistoj hipotezis forigi la okcidentan sektoron de la monaĥejo por krei multajn konstruoparcelojn   por la burĝa klaso, kiuj estis realigitaj  tra la laboro de la supre menciita Vojo Duomo.

En la propono de la teknikistoj oni observas iom hazardan sintenon al la konservado kaj protektado de kultura heredaĵo, komunan konduton  de deknaŭjarcentaj  arkitektoj kaj inĝenieroj.  La fina rezulto estas speco de multcelaj medioj, kutime uzataj por maksimume ekspluati la karakterizaĵojn de la originalaj lokoj.

Por la monaĥejo de la Damoj de Sankta Anna, la solvo estas pli lineara. Oni difinis la diversajn funkciojn:  sur la teretaĝo estis lokitaj strukturoj komunuzaj, la loĝad-instalaĵoj, ĉiuj priservitaj  de komuna koridoro, estis lokitaj je la supra etaĝo.

Krom la divido de spaco,  pliboniĝis la  aliro, kun enirejo ŝtuparprovizita, kun apuda lifto sur Vojo Konstantinopolo.

La proponita reuzado de la monaĥejoj ne plenumiĝos, pro burokrataj malfacilaĵoj, pro manko de publikaj subvencioj  kaj pro apenaŭa interesiĝo de la entreprensitoj, kiuj privilegiadis la utiligon de kapitaloj en la konstruado de novaj rezidejaj kvartaloj.

La komplekso Donnarergina  estis finita per la kompletigo  de la laboroj en  Vojo Duomo, dum la komplekso de Sankta Andreo finiĝis per  la laboroj de la resanigo

Dum la renovig-laboro meze de la deknaŭa jarcento,  du gravaj strukturoj estis malkonstruitaj:  la monaĥejo de Sankta Maria della Sapienza kaj tiu de la Kruco de Lucca. La monaĥejoj estis anstataŭitaj de la loĝ-blokoj de la universitataj  klinikoj de medicino.

Ekestis multaj kvereloj, ĉar la Preĝejo de la Kruco de Lucca estis konsiderata far la kritiko juvelo de la Napola barokarto.

La malkonsento de la kritikistoj estis la okazo por etendi la principon de konservado en la urbocentro de Napolo, riĉega je arkitekturaj surtavoliĝoj kaj  artverkoj.

En 1903 grupo de intelektuloj kontribuantoj al la revuo – Napolo Noblega –  denuncis la malkontru-prognozon kaj okupiĝis pri  plibonigo de ĉi artloko.

La monaĥejo estis fine  malkonstruita post la disvastiĝinta  pensmaniero, kiu favoris la uzon de la konservado, kuraĝigante la evoluon de novaj fabrikoj

Annunci
Categorie: Esperanto, Urboplanado | Lascia un commento

Navigazione articolo

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione / Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione / Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione / Modifica )

Google+ photo

Stai commentando usando il tuo account Google+. Chiudi sessione / Modifica )

Connessione a %s...

Blog su WordPress.com.

%d blogger hanno fatto clic su Mi Piace per questo: