LA MALRIĈULARA RESTADEJO

Por kontraŭbatali senlaborecon, en 1746 Karlo de Burbonoj kuraĝigis la tekasaĵindustrion kaj favorigis la setlandon de eskterlandaj kaj hebreaj komercistoj, kiuj trovis kontraŭstaron de la klerikaro kaj la plebeoj. En ĉi kunteksto estis aranĝitaj projektoj, kiel la pligrandigo de la haveno kaj la rekonstruo de La Marborda Vojo.

Oni planis la plilongigon de la granda moleo orienten kaj la konstruadon de grandaj magazenoj. La malgranda haveno estis fermita kaj efektiviĝis la konstruo, fare de Vaccaro, de Palaco de la Senmakulino.

Estis faligitaj la muregoj ĉe la marflanko, rearanĝita la marbordo de Merĝelina kaj la komenco de Vojo Posillipo. Komence de la deknaŭa jarcento Napolo havis ĉiujn karakterizojn por roli kiel kapitalisma urbo, kies primara bezono estis konsumado, malgraŭ ke la unua gajnofonto estis ĉefe la konstruagado, tiu ĉi ne sukcesis peri laboron al ĉiuj, flankelasante egan nombron da senlaboruloj.

Sub la Burbona Dinastio estis multaj la vojretaj konstruverkoj plenumitaj. Necesas tamen diri, ke ofte tiuj laborplenumiĝoj celadis la plibonigon de vojkunligoj kun la Reĝaj rezidejoj, pli ol plibonigi la vojreton por komercaj celoj.

La Reĝaj rezidejoj estas proprietaĵoj ĉirkaŭitaj de vastaj terenareoj destinitaj al ĉasado. Sub la regado de la unuaj du Burbonoj estis efektvigitaj tutnovaj Reĝejoj fare de prestiĝaj arkitektoj, aŭ readaptitaj antaŭekzistantaj strukturoj.

En 1750, laŭ invito de Reĝo Karlo, alvenis en Napolo L. Vanvitelli kaj F. Fuga, al ĉi lasta oni konfidis, samtempe kun la laboroj por la Reĝejo en Kazerto (Caserta), ankaŭ la konstruadon de palaco, kiu loĝigu ĉiujn malriĉulojn de la Reĝlando.

La restadejo, kiu gastigu la malriĉularon, estis konstruita en 1751, ekster Pordego Nolana.

La unua plano de F. Fuga antaŭvidis kvarlateran strukturon, kun kvar kortoj, laŭ la Vanvitelli-a stilo de la Reĝpalaco, se ĉi plano estis malakceptita.

Pro la marĉa naturo de la grundo, kiu malfaciligus la konstruadon, la strukturo estis delokita ĉepiede de la monteto Capodimonte, kie jam dum la antaŭaj jarcentoj staradis strukturoj asistocelaj.

La malriĉulejo devintus montri kaj atesti la malavarecon kaj la amsenton de la Suverenoj por siaj regatoj.

Fuga planis la Malriĉulan restadejon adaptiĝante je la novaj grundokondĉoj, proponante strukturon kun rektangula bazo kaj kvin kortoj, poste du el ĉi kortoj estis forigitaj por redukti ka konstrukostojn.

Eĉ ne tiu ĉi plano estis plenumita, malgraŭ ke jam en 1764, dum la konstrulaborado, la konstruaĵo jam gastigadis plurajn personojn. En 1819, je la definitiva konstru-interrompo, la restadejo gastigadis pli ol 2000 homoj.

LA MALRIĈULARA  RESTADEJO

LA MALRIĈULARA RESTADEJO

Hodiaŭ la ekstera fasado de la malriĉulejo estas 354 metrojn longa, kontraŭ la 600 m. antaŭviditaj de la projekto, krome notindas, ke la strukturo ne havas aspekton nefinitan, male elstaras la karaktero praktika kaj funkcipova de la tuta strukturo – la Malriĉulara Restadejo.

En 1750 Johano Carafa, Duko de Noja, publikigis, en formo de leteroj senditaj al amiko, la avantaĝojn ricevotajn de preciza topografia karto de la urbo Napolo. En ĉi skribaĵo estas analizitaj la urboplanaj problemoj de Napolo.

La bezono por evoluplano derivadis pro la manko de publikaj strukturoj kaj pro la daŭra demografia plikresko. La belo kaj la ordo, kiel aspektoj soci-politikaj, por Carafa estus solvintaj la urbajn, ekonomiajn problemojn.

La topografia mapo de Carafa permesis programi ordajn intervenojn, laŭ plej urĝaj necesoj, kaj dank al ĉi nova agometodo, Napolo denove ekalprenis rolon de Eŭropa ĉefurbo.

Duko de Noja

Duko de Noja

Kiam la Duko de Noja mortis en 1769, la mapo estis finredaktita de la frato Johano Pignatelli, kiu ĝin modifis prikonsiderinte la urbajn ŝanĝojn alportitajn ĝis tiu momento. La laboro rezultis tre preciza, tiom ke plu hodiaŭ ĝi reprezentas valoran ilon por tiuj, kiuj interesiĝas pri Napola urboplanado.

Annunci
Categorie: Esperanto, Urboplanado | Tag: , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

Navigazione articolo

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione / Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione / Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione / Modifica )

Google+ photo

Stai commentando usando il tuo account Google+. Chiudi sessione / Modifica )

Connessione a %s...

Crea un sito o un blog gratuitamente presso WordPress.com.

%d blogger hanno fatto clic su Mi Piace per questo: