PLACO DE LA URBODOMO

La nuna areo de Placo de la Urbodomo travivis, ekde sia origino, rimarkindajn transformiĝojn, pro la ĉeesto de la haveno kaj de la kastelo.

Ekde la estiĝo, Placon de la Urbodomo konsistigis du grandaj vojaksoj: vojo de l’ Kajo kaj Larĝejo Kastelo. Ekde kelkaj jaroj estas efektivigataj laboroj por la nova metro-linio en la subgrundo de Placo de la Urbodomo.

La eltrovo de integraj ŝipoj kaj de multnombraj arkeologiaj elfositaĵoj permesis fiksi kun certeco la difinon de antikva havenareo de la urbo. Estis eble identigi la antikvan havenon inter la origina setlado de Palepolis kaj tiu de Neapolis. En la VII jarcento pro tertremo la haveno fariĝis marĉloko kaj sekve ĝi estis kovrita por la konstruo de nova vojo.

Necesas diri, ke hodiaŭ la Placo preskaŭ tute perdis la karakterizojn cititajn en la literaturaj kronikoj de Salvatore di Giacomo – loko ensorĉa, homoplena kaj populara – la larĝejo de la Kastelo ĉiam rolis unualoke en la urba medio.

La gvidlibroj ĝin priskribas, ekde 1500, inter la ĉefaj Placoj de la urbo. La urba surtavoliĝo en la larĝejo de la Kastelo jam embleme esprimiĝis, ĉar ĝi estis la elektita loko por la loĝejoj de la potenculoj.

La definitiva konturiĝo de ĉi Placo okazos nur en 1800 per la restaŭrado kaj liberigo de la Kastelo pro la resanigaj laboroj de 1884. La Kastelo, dekomence rezidejo de la Anĵuoj: 1266-1442; de la Aragonanoj: 1442-1503; de la Hispanaj Vic-reĝoj: 1503-1707; iĝis restaŭrocelo je la fino de la XIX jarcento, kaj finrestaŭrita en la tridekaj jaroj de la XX jarcento.

La liberiga interveno per la rekonstruo de la tursistemo portis al simbola reaserto de la Kastelo kiel imagbildo de la urbo.

Dum la faŝisma dujardeko kaj ekde 1950 oni prifiksis la novan vojreton – Vojo Nova Marbordo – kaj estis efektivigitaj intervenoj celantaj starigi ĉehavenan urbon, per deviga trafiknodo ĝuste reprezentita de Placo de la Urbodomo. Origine la areon konsistigis etendiĝanta natura grundo, inter la urbomuregoj kaj la monteto Pizzofalcone.

Karlo I de Anĵuo en 1279 decidis konstruigi novan fortreson kiel Reĝan rezidejon, anstataŭ Kastelo Capuano – Normanda rezidejo konstruita antaŭ unu jarcento. La Nova Kastelo unue estis laŭ plano kvarangula kun multnombraj turoj, el tiu komenca strukturo hodiaŭ plu restas nur la Palatina Kapelo.

En tiu ĉi sama periodo estis konstruita la kajo, kaj la arsenalo estis delokita el oriento ĝis apud la Kastelo, ĉe la marbordo, la komerca areo forlokiĝis de Placo Sankta Gaetano al Placo Merkato.

La Anĵua Turkastelo estis konstruita sur la areo de la Preĝejo Sankta Maria ad Palatinum, kaj ĉirkaŭ tiu ĉi disvolviĝis la rezidejaj konstruaĵoj. Ĉe la kastelareo baldaŭ, krom la administrejaj strukturoj, stariĝis la loĝejoj de la Kortegaj funkciuloj.

Placo de la Urbodomo kaj Larĝejo de la Kastelo ekkonis grandajn transformiĝojn dum la Aragana periodo, dank al la rearanĝoplano – 1442 – de Alfonso de Aragono.

La Nova Kastelo estis preskaŭ tute rekonstruita kaj adekvatigita je la novaj defendosistemoj. La turoj alprenis rondan kaj masivan formon, estis alkonstruita la Triumfarko, la marmora enirejo inter du turoj, atesto de la napola renesanca arto.

Annunci
Categorie: Esperanto, Urboplanado | Tag: , , , , , , , , , , | Lascia un commento

Navigazione articolo

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione / Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione / Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione / Modifica )

Google+ photo

Stai commentando usando il tuo account Google+. Chiudi sessione / Modifica )

Connessione a %s...

Blog su WordPress.com.

%d blogger hanno fatto clic su Mi Piace per questo: