LA NOVA KASTELO

La decido de Karlo Anĵua konstruigi novan kastel-palacon havas grandan gravecon por la urba historio de Napolo.

Per la konstruo de la kastelo oni determinas la lokon, kie ekstaros la centro politika, administra kaj militista de la reĝlanda ĉefurbo. Fakte, je la ekstrema limo de la kastelo en la XVI jarcento estos konstruita la Vic-reĝa Palaco.

En 1279 komenciĝis la laboroj por la nova kastelo, nemalhavebla pro la neadekvateco de la Ov-kastelo – tro izolita ĉe la maro kaj for de la urbo – kaj Kastelo Capuana tro malproksimea de la marbordo.

La arkitekto, kiu taskiĝis je la konstruo estis Pierre de Chaule, kiu igis la kastelon loĝebla jam en 1282, kvankam la laboro estis finita nur en 1284. La nura bildo, kiun ni havas de Napolo en la malfrua anĵua epoko, aperas sur fronto de kasono pentrita de nekonata artisto inter la la XIV-a kaj XV-a jarcento, gardata en Nov-jorko.

Bild-reprezento en kiu oni povas distingi la ĉefajn konstruaĵojn de Nova Kastelo, Ov-kastelo, la kajon la muregojn, la Palatinan Kapelon.

En foresto de precizaj ikonografiaj fontoj ni povas ekhavi ideon pri la Anĵua Nova Kastelo danke al skribdokumentoj kaj per komparo kun samtempaj francaj kaj sudlandaj postrestintaj strukturoj.

La Palatina Kapelo konstruita ekde 1307 fare de Giovanni Caraccio el Isernia estis finita en 1309 kaj estas la sola parto de la kastelo, kiu plu gardas sian dek-kvarjarcentan strukturon.

Ĝi havas ununuran rektangulan navon, sen flankaj kapeloj kaj plata absido enfermita de etaj turoj, kiuj konektas la religian ejon kun aliaj lokoj de la kastelo. Sur la muroj estas spuroj de kruc-volboj el antaŭa epoko, la plafono estis anstataŭita per barelvolbo en 1500, kaj poste malkonstruita dum modernaj restaŭradoj.

La absido estas lumigita tra du monoforaj fenestroj kaj tra la granda biforo sur la fona vando. Ĉe la fasado nun eblas observi el la granda fenestro la rozonon el Aragona epoko. Ĉirkaŭ la kastelo situis fosaĵo, en kiu neniam fluis marakvo.

Necerta estas la nombro kaj la formo de la turoj, sed laŭ multnombraj historiistoj, estis certe kvar turoj en la anguloj kaj almenaŭ tri ĉe la marflanko.

Sur la norda flanko, frontinta al la urbo, fontoj raportas la ĉeeston de pordo, kiu, laŭ la tradicia skemo, estis flankigita per du turoj.

Konektita je la defenda aparato de la kastelo estas la turo de Sankta Vincento, konstruita en 1389 sur malgranda insulo ĉe la maro, bone rimarkebla en ĉiuj reprezentaĵoj, ĝis ĝia malkonstruo en 1742.

LA NOVA KASTELO

LA NOVA KASTELO

La fontoj ne indikas la formon de la turoj, sed ni certe scias, ke en Francujo ili estis rondformaj, dum en Italujo ili havis kvadratan aŭ plurlateran formon.

Proksime de la kastelo estis konstruitaj palacoj por la filoj de Karlo II kaj sub la regado de Roberto estis kreita parko daŭre plibeligata. Post incendioj, sieĝoj kaj militoj la Anĵua Nova Kastelo disfalis ruine.

En 1442 Alfonso la Grandanima eniris Napolon kaj tuj dekretis la rekonstruon de la kastelo. En 1450 la restarigo plurfoje interrompita de milito alportis radikalajn ŝanĝojn al la kastelo.

Estis aranĝitaj la novaj turoj pli adekvataj al moderna defendo, malpli altaj kaj malpli sveltaj, kun potencaj, soklaj bazamentoj, kreneloj ne nur konkavaj sed spiralformaj. Por malhelpi la apogon de ŝtuparo kaj militaj maŝinoj, estis finkonstruitaj la turoj de Beverello kaj Oro, tiuj de Sankta Georgo kaj de la pordego.

La laboro daŭris ĝis 1456, la jaro de la tertremo, kiu kaŭzis severan damaĝon al la turo de Sankta Georgo kaj al la Palatina Kapelo.

La tabulo Strozzi priskribas detale la kastelon kaj la ĉirkaŭan areon, kaj ĝi permesas, kune kun skribdokumentoj, la legadon de arkitekturaj strukturoj. En la tabulo la kastelo aperas enkonstruita inter ĝardenoj kaj princaj domoj, kaj la areo, nun okupita de Placo Plebiscito, aperas tute ebena.

La pentraĵo donas al ni la perspektivon de la urbo ĉe la marbordo, ĉar la vera ĉefrolulo de la verko estas la reveno de la Aragona floto post la venko kontraŭ la Anĵuoj ĉe la Batalo de Ischia en 1465. Nova Kastelo estas prezentita kun granda precizeco, oni povas klare distingi la materialojn per kiuj ĝi estas konstruita, danke al la variado de koloroj, kiuj permesas al ni rekoni la grizan pipernon disde la flava tofŝtono.

Tabulo Strozzi

Tabulo Strozzi

En ĉiuj dekkvinjarcentaj prezentaĵoj aperas evidentaj la trajtoj, kiuj faras la Novan Kastelon la plej fortikigita Reĝpalaco de 1400.

La plej fama ejo de la kastelo estas la salono de la Baronoj – nuntempe sidejo de la urbodoma Magistrato, tiel nomata ĉar en 1486 estis arestitaj la Baronoj, kiuj konspiris kontraŭ la Reĝo.

Trairinte la pordon ĉe la supro de la ŝtuparo, oni eniras la grandan salonon preskaŭ kuban, kies vandoj estas superpontitaj de grandega volbo malfermita ĉe la supro per ega okulforma aperturo.

Bedaŭrinde la salono en 1919 estis detruita de incendio, kiu tute forviŝis la belegajn dekoraciojn.

Annunci
Categorie: Esperanto, Urboplanado | Tag: , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

Navigazione articolo

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione / Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione / Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione / Modifica )

Google+ photo

Stai commentando usando il tuo account Google+. Chiudi sessione / Modifica )

Connessione a %s...

Crea un sito o un blog gratuitamente presso WordPress.com.

%d blogger hanno fatto clic su Mi Piace per questo: