LA URBOPLANADO DE FERDINANDO II

Sub Ferdinando II de Burbono -1830/1859-  okazis iu urboplana evoluo  en Napolo.

La Reĝo elpensis  programon celantan  integri la malnovan kernon kun novaj areoj de ekspansio ekstere de la muregoj, karakterizitan  de serio da trafikrilatoj, kiuj estis esencaj por la kreo de novaj distriktoj.

La ĉefaj areoj de ekspansio estis oriente, temis pri marĉaj lokoj  destinitaj al  industria ekspansio kaj loĝado por laboristoj. La okcidenta areo pli prestiĝis  pro  siaj belaj pejzaĝoj,  kaj pro la nobelaj kaj burĝaj loĝejoj.

La neceso  restrukturi Napolon  koincidis kun la idealoj de  urba plibeligo kaj plibonigo jam komenciĝintaj  en la ĉefaj eŭropaj ĉefurboj. Ekde 1840 okazis la  rebonigo de  Via Foria, la rekonstruo de Via Toledo, kaj la kreo de vojo Duomo. Konkretiĝis la vojstrukturo ĉirkaŭ la malnova centro de la ĉefurbo.

Krom la verkoj jam menciitaj okazis  la pavimigo de vojo Arenaccia, kiu kondukis al rapida konekto kun la marbordo,  krome ĝi  kunligis per  vojakso orienta-okcidenta straton Poggiorerale kun  Vojo Marina. En 1853 Ferdinand II decidis konstrui novan vojon kiu konektu  okcidenton  kun la oriento de la urbo, ĉirkaŭpasante  la kreston de la monteto Sankta Marteno  ĝis  atingo de vojo Chaia.

aleo  Maria Teresa / Vittorio Emanuele

aleo Maria Teresa / Vittorio Emanuele

La irvojon iom pli kompleksan  oni  dividis laŭ  tri partoj, kiuj realiĝis  en malsamaj epokoj.

De Mergellina ĝis Suor Orsola la vojo estis kompletigita ĉirkaŭ 1860, de  Suor  Orsola ĝis  Piazza Mazzini, en 1873 –  kaj fine, la tria  neniam kompletigita parto, kiu devis konduki al Capodimonte.

En 1853 oni  inaŭguris la vojon, proponante al civitanoj la plej belan galerion  en la mondo, vojon,   kies  panorama scenaro estis aparte admirinda. Por la malfermo de la vojo konstruita per  provizoraj laboroj, en malpli ol du monatoj estis dungitaj 1000 laboristoj, kiuj  konstruis ses lignajn pontojn por superi  la malglatan  terenon. La aspekto  pri pejzaĝ-protekto riveliĝis aparte interesa.

Laŭlonge de  la aleo  Maria Teresa estis malpermesite  konstrui domojn,  murojn kaj konstruaĵojn,  kiuj blokis la vidon al la ĉefurbo.

Por la fina sistemigo  de la strato  necesis  atendi plurajn jarojn. La strato estis modifita plurfoje pro  teknikaj konstrupostuloj. Grandan gravecon alprenis la plenaera spaco  antaŭ la preĝejo de Piedigrotta , kiu estis la plej reprezenta loko sur la nova vojo. La inĝenieroj decidis krei grandan placon antaŭ la preĝejo.

Samtempe kun la  sistemigo de la placo oni  pensas pri la pavimigo de la ramploj de sankta Antono en Posillipo kaj la vojo estis plifaciligita per la aldono de multnombraj  almontaj kurbiĝoj, kiuj kondukis al la monaĥejo de Sankta Antono.

Post la konstruo de la unua itala  fervojlinio Napolo-Portici,  Ferdinando II decidis konstruigi novan vojon, kiu  kunigu   Marinella-n kun Pordego  Capuana. La ideo pri  tiu ĉi aleo  akordiĝas kun la temoj rilataj al eŭropaj urboplanoj okcenteskaj kunlige al  fervojaj konstruoj  kaj akiro de novaj terenoj por konstruado burĝaj loĝejoj ĉe  antikvaj muroj kaj fosaĵoj,  kiuj havis neniun  kialon plu ekzisti.

Do projekto estis aprobita kaj poste modifita de la reĝo mem, kiu anatŭvidis  regulan vojplanon je malalta kosto, kaj la kapablon  utiligi grandajn areojn por la konstruo de palacoj. Surbaze de tiuj indikoj, laboroj komenciĝis en Via dei Fossi,  kiuj finiĝis post 1860.

Kelkaj punktoj estis forigitaj dum konstruado kiel:

– Placo  duon-elipsa ĉe la angulo de Vojo Marina.

– Konstruo de la Preĝejo  de la Bona Konsilo ĉe  Pordego Capuana.

Estis finita la konstrudo de la Preĝejo de Sanktuloj Kosmo kaj Damiano, kies projekto estis reviziita plurfoje pro la alta kosto de la konstruĵo. Anstataŭ havi latinan krucon kun tri navoj kaj novklasikaj dekoracioj, estis konstruita preĝejo laŭ longituda plano kun ununura  navo  kaj absido duoncirkla je pli malgrandaj dimensioj  ol tiuj de la komenca projekto.  La nova preĝejo de Sanktuloj Kosmo  kaj Damiano estis malfermita al la publiko en 1851, kaj estis remodifita en la 1900aj jaroj.

Vojo Toledo:

En 1848 okazis  la aranĝo de  Vojo Toledo kun la rekonstrua plibonigo  de la strato. La  longa sekcio estas dividita en 4 partojn. La laboroj  progresis rapide en la unua fazo, post kiam ili suferis serion da interrompoj pro teknikaj problemoj neatenditaj. La fina realigo okazos ĉirkaŭ  la jaro 1860. Oni studadis malsamajn solvojn por igi Vojon Toledo kiel eble plej lineara, kreante pli larĝajn spacojn  laŭ la strato. Unue pro  la eksplicita volo de la suvereno  oni daŭre  plilongigis  la vojakson  ĝis la Nacia Muzeo.

En 1858 oni aranĝis larĝejon kiu iĝis Placo Carità:  kun monumento al Sankta Gaetano.

 larĝejo Carità

larĝejo Carità

La aparteco  de la placo  kaj sekve de la tuta  Vojo Toledo estis la lumigado, por kiu  estis aĉetitaj eksterlande kristalaj globoj. La projektistoj alfrontis unuafoje  la problemon de vojrektigo, la vojsekcio neregula kaŭzadis malfacilaĵon ĉe traveturo al la kaleŝoj, kaj en iuj lokoj ankoraŭ plu staris  la restaĵoj de la  Aragonaj Muregoj.

Grava estas la solvo por enkanaligi kaj forfluigi   akvon, per realigo de  pluraj duarangaj  defluiloj,  kiuj verŝis en la ĉefan  mezan vojkloakon,  konstruitan  dum  la Hispana Vic-regado. Tiu aranĝo permesis al la akvo forflui ĝis la placo trafluante  sub la Preĝejo de Sankta Francisko el  Paola kun  enfluo en la maron proksime ĉe  Placo  Vittoria. Krom la kloako-problemo solviĝis la problemo de provizado de akvo per la konstruo de kanaloj,  kiuj portis enurben  la akvon el  Carmignano.

Por la konservo de la konstruaĵoj laŭlonge de  la vojo estis adoptitaj preskriboj  de Arto kaj en 1851 oni redaktis la regulojn por la plibeligo  de Vojo Toledo. Inter tiuj normoj,  interesaj estas tiuj koncernantaj  la butikajn ŝildojn, kaj la elmontrajn vitrinojn, kiuj  laŭforme kaj laŭkolore kaj laŭ skribanoncoj  devis simili aŭ sami inter si.

Vojo Duomo:

en 1839 okazis  la preparado de projekto por nova vojo, kiu pasante de la centro kunligu la nordon kun la sudo de la urbo. La nova strato almontris serion da placoj korespondaj al la dekumanoj kaj  al la ekstremaj ĉefvojoj, laŭ logiko tipe deknaŭjarcenta. Oni akiris  la vastiĝon de serio de mallarĝaj stratoj kiuj  el la nordo  trastrekis la antikvan  kernon de la urbo ĝis  la sudo.

La konstruo de la vojo, kiu  konduku al la katedralo estos aprobita de la Reĝo, kiu ordonis la pliampleksigon de la malantaŭa flanko de  Preĝejo de Sankta Severo. Ferdinando II indike aŭspiciis  la konstruon de Via Duomo  kaj de la strato pasanta malantaŭ la katedralo, ĉi la lasta estu  aparte larĝa kaj grandioza  kaj estu nomumita Aleo  Ferdinando, kio neniam okazis.

En 1863 komenciĝis la laboroj por  la konstruado de la vojo, sed la necesaj domfaligoj  estis komenciĝintaj  nur en 1860 kun la eksproprietigo de la klerikaj palacoj.

El la dokumentoj aperas, ankaŭ ĉe  la kazo de vojo Duomo,  korektoj kaj indikoj  fare de la Burbona Reĝo kiuj ellaboriĝis kaj dum la projektoredaktado kaj  dum la laborproceso, sed ankaŭ emerĝas,  kiel kutime, la malfacilaĵo  interveni pri ekleziaj proprietaĵoj, kio devige  tuŝas kaj modifas  la finrezultan projektorealiĝon.

Ferdinando II

Ferdinando II

Annunci
Categorie: Esperanto, Urboplanado | Lascia un commento

Navigazione articolo

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione / Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione / Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione / Modifica )

Google+ photo

Stai commentando usando il tuo account Google+. Chiudi sessione / Modifica )

Connessione a %s...

Blog su WordPress.com.

%d blogger hanno fatto clic su Mi Piace per questo: