LA HISPANA VIC-REĜLANDO

Don Pedro de Toledo en 1532 alvenis en Napolo kaj trovis dense loĝatan  urbon,  sen kloakoj, kun malbone pavimitaj  vojoj kaj plena de apogstrukturoj.

Don Pedro de Toledo

Don Pedro de Toledo

La reĝo klopodis kontroli tiun situacion per  multnombraj intervenoj;  li ellasis edikton  kun la minaco de financaj punoj por  forigi   kaj  vendostablojn.  En 1534 komenciĝis la pripavimado  de la vojoj.

Oni dume daŭrigis  restaŭradon kaj konstruon  de novaj palacoj. Pro  la daŭra kresko de la  loĝantaro la urbo etendiĝis trans la   muro-cirklon  larĝiĝante en la vilaĝojn Loreto, S.Antonio Abato, Vergini kaj Chiaia.

La ĉeesto de marĉoj en la oriento  kaŭzis la preferon de la  okcidenta areo por  la disvolviĝo de la urbo ,  malgraŭ la  malfacilaĵoj de grundo montspeca. La strato Toledo tanĝis  ĉe la malnova parto de la urbo, dum  sur la okcidenta flanko estis la hispana kvartalo,  kaj  maroflanke  komenciĝis la konstruado de la vic-reĝa palaco.

La projekto  de Don Pedro de Toledo estis la unua kaj sola epizodo pri urboplanada  interveno en la  urbo.

La bezono naskiĝis  pro la daŭra kresko de la loĝantaro de Napolo, kiu havis 155.000 loĝantojn en 1528 kaj atingis   212.000 loĝantojn  en  1547. Post ĉi tiu ekspansio, la Reĝo klopodis  per limigaj leĝoj  malhelpi la urbekspansion  preter la  murocirklon.

Inter la dekkvina kaj deksesa jarcento estis multnombraj ediktoj  malpermesantaj   la larĝiĝon en la vilaĝojn kaj laŭlonge  la monteto de Sankta Marteno. Ĉi tiu urboplana politiko praviĝis per   la malhelpo   migradi el la kamparo al la urbocentro (la kampara senpopoligo endanĝerigis la agrikulturan ekonomion), kaj la neceso protekti la urbon, lasante grandan areon libera  kaj  interne kaj  ekster  la murocirklo.

Ĉi tiu politiko havis tre negativajn  konsekvencojn.  En  la hispana kvartalo kaj en preskaŭ ĉiuj  centraj urbokvartaloj, aldonaj superstrukturoj ŝanĝis la ekzistantajn konstruaĵojn, pliigante la altecon kaj okupante internajn spacojn , kiuj antaŭe  estis verdejoj. La situacio  jam deficita estis  plidifektita de la malekvilibro inter civilaj kaj religiaj konstruaĵoj.

Malekvilibro pliiĝanta post la Reformacio, kiam novaj ordonoj venis al Napolo por bremsi la disvolviĝon de tendencoj luteranaj kaj kalvinismaj. En plenumo de la novaj dispozicioj oni  plu agis por la malkonstruo de la malnovaj palacoj monaĥejaj,  bizancaj kaj  romanikaj,  favore al novaj monaĥejoj arkitekture tre similaj inter si.

Dume la loĝantaro kreskis je konstanta ritmo, en 1614 ĝi sumis je  327.961 loĝantoj , kaj en la mezo de 1600 iĝis  425.000. Post la pesto de 1656 la loĝantaro malpliiĝis draste atinginte  140.000 loĝantojn.

Eĉ ne post la pestepidemio  estis trafitaj decidoj por plibonigi la  urbon , signo, ke la vivkondiĉoj de la napola popolo estis indiferentaj al la hispanaj aŭtoritatoj.

En la fruaj jaroj de  1600 oni klopodis sciigi al Filipo III la situacion en kiu  troviĝis Napolo kaj pri  la volo de Napolanoj forlasi la urbon serĉante lokon por doni al si hejmon, se la reĝo ne decidu interveni.

Anstataŭ analizi la kialojn de tiaj petoj, la reĝo agis pro intereso, por ke la farmistoj ne forlasu sian landon, kaj sekve ne pagos impostojn, li komencis ellasi konstrupermesojn.
Kiu estis konstruinta kun regula permesilo ne estus monpunita, kiu malobeis la antaŭan malpermeson, devis pagi 5% de la valoro de la konstruaĵo.

Por ricevi la konstrupermeson oni devis pagi 10procentan imposton pri la valoro de la konstruaĵo.

Farante tiel Filipo III klopodis havi pli da  kontrolo pri la  konstruaĵoj , sed la kresko de loĝantaro kaj la bezono de loĝejoj  estis pli fortaj ol ajna limigo.

Tia kontraŭleĝa karakterizo kondukis al fuŝa konstrukapablo  en la vilaĝoj, dum interne de la urbomuroj, la domoj atingis impresan altecon bildigante tiun urban strukturon, kiu restos neŝanĝita ĝis la deknaŭa jarcento.

La vic-reĝo rajtigadis la konstruon de domoj nur post pago de impostoj,  senigante la  plej malaltajn klasojn je la ebleco konstruadi, kaj ordonis la plej kompletan subpremon, malgraŭ la civitanoj plu  konstruadis hejmojn kontraŭleĝe.

Kun Filipo III pliiĝas la malekvilibro inter civila kaj monaĥeja konstruaĵo, ĉar la konstrupermesoj estis donitaj kun facileco al la monaĥejoj, pro la fakto, ke  la reĝa povo  bezonadis la financan  kaj moralan subtenon de la monaĥa komunumo por solidigi sian aŭtoritaton.

La pleba  loĝantaro rezultis eĉ pli trafita  per ĉi tiu agmaniero, ĉar  la mono amasigita de la pastroj ne nur restis neuzata  en produktiva investo, sed ĝi  estis plejparte sendita al la Papa ŝtato.

En la fruaj jaroj de  1700 estis analizitaj faktoroj,  kiuj influe markis  la urbon dum la hispana epoko, kaj aperis tute novaj faktoroj kiel registara apatio, korupteco de juĝistoj, persekutado far  la impostista sistemo  kontraŭ la malriĉa parto de la loĝantaro.

La rezulto de la hispana secesio-milito  provokis la finon de la Vic-reĝlando parte solvante  la jarlongajn eventimplikaĵojn.

La  7an de julio 1707 Grafo Duan eniris la urbon estrante  la trupojn de la imperia armeo kaj estis enoficigita kiel la  unua Aŭstra Vic-reĝo.

Annunci
Categorie: Esperanto, Urboplanado | Lascia un commento

Navigazione articolo

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione / Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione / Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione / Modifica )

Google+ photo

Stai commentando usando il tuo account Google+. Chiudi sessione / Modifica )

Connessione a %s...

Blog su WordPress.com.

%d blogger hanno fatto clic su Mi Piace per questo: