BURBONA URBOPLANADO

En 1734 Karlo de Burbono estis akceptita en Napolon per granda festo – la napolanoj imagis la ĉeeston mem  de la suvereno en la urbo kiel elementon por feliĉa rilatado inter regatoj kaj  Reĝo.

La Reĝo, cele al harmonia vastigado de la urbo,  devis alfronti la privilegian situacion de la klerikaro. La financa ekvilibro de la reĝlando ne povis esti restarigita sen la  deviga impostopago por la ekleziaj proprietaĵoj, kaj same ne eblis ignori la ekzistantan kontraŭklerikalismon enradiĝintan en la institucioj mem. Malgraŭ ĉio ĉi, la klerikaro  estis plu  moltobliĝinta kaj akumulinta riĉaĵojn.

La privilegia kondiĉaro de la klerikoj estis aparte substrekita far la imuneco loka, persona kaj reala.

La loka imuneco malhelpadis egalrajte administri justicon, ĉar la azilrajto igis  ĉiujn preĝejon kaj monaĥejon rifuĝejo por  krimuloj kaj  murdindoj, limigante la funkciadon de la civila juĝistaro.

La persona imuneco metis la ekleziulojn super la leĝoj  de la ŝtato.  La reala imuneco koncernadis la proprietaĵojn kaj senigis la ekleziajn strukturojn je la  devo pagi impostojn.

Kontraŭ la reala imuneco en 1736 oni decidis  starigi ĝeneralan katastron, kie estis registritaj la ekleziaj posedaĵoj. En 1740  iu dispozicio ordonis la konstruĉesigon de ajna ekleziapartena  palaco,  kaj la devon je reĝa permeso por la konstruado de futuraj ekleziaj  strukturoj.

La rilatoj inter Napolo kaj Romo  iĝis pli kaj pli streĉaj.

En la urbo la  etoso estis forte kontraŭklerikala, ĝis la punkto ke anonimulo skribis al la Reĝo, Lin gratulinte pro la farita laboro, kuraĝigante Lin daŭrigi sur tiu vojo kaj konsilante Lin lasi al si transdoni liston de ĉiuj enregnaj monaĥejoj kaj de kiom da religiuloj loĝadis en tiuj strukturoj. Poste ordoni pagi tri karlenojn potage por ĉiu religiulo/religiulino kaj  ses karlenojn potage por ĉiu  monaĥestro/monaĥestrino: la gajnitaĵo, kune kun la reĝaj  kapitaloj, estu eluzotaj por publikaj konstrulaboroj.

Tiun ĉi leteron prikonsideris la Reĝa Konsilio por intertraktado kun Romo, tamen  mildigante la  postulojn. Ĉi leteron oni atribuis al Antonio Genovesi, kiu konsideriĝis la teoriisto pri la ” Akomodiga traktato” en 1741 subskribita inter Napolo kaj la Sankta Seĝo. Temis pri traktato reglamentinta la  domkonstruajn, financajn, religiajn kaj jurajn aspektojn koncernantajn la klerikaron.

Tiamaniere la Sankta Seĝo devis subiĝi al la Reĝa volo  sin engaĝante pagi la  ordinaran imposton por la ekleziaj posedaĵoj, kaj la duonigitan imposton  por la fabrikaĵoj akiritaj antaŭ la traktato.  Post mallonga tempo la publika enspezado triobliĝis.

La azilrajto estis forte limigita al apartaj  preĝejoj  kaj monaĥejoj, kaj nur por determinitaj krimoj.  La persona imuneco estis limigita nur por ekleziuloj kulpaj pro murdo.

Kun Karlo de Burbonoj estis kreitaj  la soci-politikaj premisoj por la urba restrukturigo.

La disvastigo de iluminismo en kulturon influitan far la francaj  modeloj kondukis al revekiĝo de provincismo en la vic-reĝlanda periodo. Estis  konstruitaj palacoj planitaj fare de plej elstaraj italaj arkitektoj, kies famo  helpis transdoni al Napolo ĉefurban aspekton je Eŭropa nivelo, eĉ se privilegiante la kortumajn bezonojn  pli ol tiujn de la popolo.

La arkitektura agado atingis altegajn niveloj jam en la unua duono de Milsepcent per la plifirmiĝo de la tipaj lokaj kultursferoj.

La du reprezentaj artistoj en ĉi periodo estis Vaccaro kaj Sanfelice. La tuta Napola medio estis influita far la utilgo de la stukaĵo, kreante surprizajn rezultojn sur la palac-fasadoj.  En 1750, harmonie kun la tiutempaj postuloj, estis alvokitaj al Napolo  Luigi Vanvitelli kaj Ferdinando Fuga.

La Reĝo taskigis  al  Vanvitelli, arkitekto tre fama pro siaj laboroj en la Papa Ŝtato kaj en la Marklanda Regiono, la konstruadon de granda Reĝpalaco en Caserta, kerno de nova ĉefurbo.

 Reĝa Palaco

Reĝa Palaco

Oni pritaksis, ke la ebla delokiĝo de la Kortumo al Caserta ŝuldiĝis al la alta  vundebleco de Napolo ĉe la marbordo – en 1742 Anglio per la nura minaco de atako kun  sia militŝiparo sukcesis akiri la Burbonan neŭtralecon.

Vanvitelli per la Reĝa Palaco en Caserta trafis sian okazon kaj per sia arkitektura esprimivo influadis la sekvontajn arkitektojn. Antaŭ al eniro de la Reĝo en Napolon okazis la restrukturigo kaj pliampleksigo de la Vic-reĝa palaco netaŭga por la Kortumaj postuloj kaj jam en defalinta stato.

Aŭtoro de la verklaboraĵoj estis Medrano, al kiu poste estis konfiditaj la konstrulaboroj en Capodimonte – ĉasreservejo kaj Kortuma Rezidejo. La bezono havi samtempe vidindaĵon super la Golfo kaj vidaĵon al Vezuvio determinis la pozicion  de la Reĝa Rezidejo sur strato je intensa trafikado.

La grandaj kapitaloj elspezitaj por la konstruo de tia rezidejo estis forte kritikataj, subtenante ke per la sama mono oni  povintus solvi la mizerkondiĉojn kaj la senlaborecon  ĉe kiuj vivadis la napola popolo.

La aĉeto de lokoj por kontentigi la ĉaspasion de la Reĝo, kondukis al kreado de Reĝaj  rezidejoj, vastaj bienoj utiligataj por bredado de sovaĝbestoj felt-  kaj plumhavaj.La unua Reĝa loko estis Procida, al kiu poste aldoniĝis Astroni, Lako de Fusaro, Caserta, Maddaloni kaj aliaj lokoj.

insulo Procida

insulo Procida

La areo, kie stariĝis la Palaco de Capodimonte, estis libera je konstruaĵoj, krom iuj nobelvilaoj kunligitaj al la urbo per pado.

La konstrulaboroj por la palaco komenciĝis en 1738 kaj progresis rapide, poste ili suferis bremsiĝon, kaj pro la ekonomiaj bezonoj postulantaj  altajn investkapitalojn, kaj pro la alveno al Napolo de Vanvitelli kaj la starto de la konstrulaboroj en Caserta, tial ke Capodimonte perdis gravecon en la okuloj de la Reĝo.

Rimarkinde grava estas la konstruo de la bosko en Capodimonte fare de Sanfelice, kiu kunfandis la novan racian stilon kun la malnova baroka stilo. La ventumilo da kvin longaj aleoj samtempe videblaj el ununura vidpunkto estas krucigitaj fare de minoraj aleoj, kiuj proponas subitajn perspektivojn scenografie impresajn.

bosko Capodimonte

bosko Capodimonte

La ĉeesto de la Palaco ne kreis tamen premisojn por la urbplanada evoluo, por taŭga kunligo kun la urbo oni devos atendi la Napoleonan periodon per la konstruo de Ponto de la Sano.

Annunci
Categorie: Esperanto, Urboplanado | Tag: , , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

Navigazione articolo

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione / Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione / Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione / Modifica )

Google+ photo

Stai commentando usando il tuo account Google+. Chiudi sessione / Modifica )

Connessione a %s...

Crea un sito o un blog gratuitamente presso WordPress.com.

%d blogger hanno fatto clic su Mi Piace per questo: