NAPOLO INTER DU JARCENTOJ – LAIKA SANKTECO –

La festo de Piedigrotta en 1860 estis markita per la enmarŝo en Napolon de Garibaldi kaj de la ekzilitoj de 1848, inter kiuj Matilde Serao. –

spigol14seraocuore1

Matilde Serao, malgraŭ sia mankanta lernejvizitado duminfanaĝa, sukcesis diplomiĝi kaj eklabori ĉe la Ŝtataj Telegrafoficejoj.Trejnita al ĵurnalisma profesio fare de la patro, ŝi estis la unua virino  sukcesinta sin konigi en Italio kiel ĵurnalistinon.

En 1885 ŝi fondis   “Corriere di Roma” ( Roma Kuriero), kaj post ties malsukceso ŝi transloĝiĝis al Napolo por estri  “Corriere di Napoli” (Napola Kuriero) kaj por vivigi en 1892  “Il Mattino” ( La Mateno).

En 1904 ŝi forlasis la redakcion de  “Il Mattino”, divorcis de sia edzo kaj fondis novan taggazeton:  “Il Giorno” ( La Tago) ĉe kiu ŝi laboris ĝis la vivofino.

Alia rolulo sur  la Napola scenejo estis Benedetto Croce.

benedetto croce

Li naskiĝis en Pescasseroli en 1866, estis enskribita en la Kolegio fondita de Pastro Ludoviko el Casoria, kaj en ĉi Kolegio al li eblis renkontiĝi kun Francesco De Sanctis.

B. Croce daŭrigis siajn studojn ĉe la Instituto Genovesi. En 1883 dum la somerumado en Ischia pro akcidento mortis liaj gepatroj kaj fratoj, krom unu kiu estis tiam en kolegio. Resaniĝinta el la korpaj vundoj sed  ŝirita en la spirito, B. Croce kun la frato transloĝiĝis al Romo, kie li komencis  jurajn studojn neniam kompletigitajn. En 1886 li revenis al Napolo. En 1890 li akceptis la taskon de administranto de bazaj kaj mezgradaj lernejoj.

En 1903 li fondis la revuon  “La Critica” ( La Kritiko), kaj sekve li publikigis la verkon “La Literaturo en la Nova Italujo” En 1910, jam famiĝinta literaturisto, li estis nomumita Senatano de la Regno. Je la antaŭtago de la Granda Milito Croce estis inter la  intervenistoj. Per sia revuo li ekbatalis por la defendo de la Eŭropa kulturo.

En 1920 Giolitti elektis Benedetto Croce kiel ministron pri Publika Instruado. Je la fino de la ministra engaĝo B. Croce  revenis al siaj studoj, ĝuste antaŭ la krizo de 1922 kaj la ekesto de faŝismo. En 1925 li verkis la manifeston de la kontraŭfaŝismaj intelektuloj.

Croce partoprenis en ĉiuj kunsidoj de la Senato por kontraŭstari al la leĝoj minacantaj liberon. La politika agado de B.  Croce finiĝis per la kontraŭa voĉdono al la  “Pakto” (Leĝo por reguligi rilatojn kun la Vatikana Ŝtato), sed malagraŭ tio li  nerekte subtenis siajn ideojn tra sia revuo “La Critica”.

En 1947, en lia domo, estis  inaŭgurita la “Itala Instituto por la Historiaj Studoj”, en 1948 li iĝis Direktoro de la “Instituto Suor Orsola Benincasa”. Li mortis en 1952.

La periodo inter  la  milokcentaj kaj milnaŭcentaj jaroj, estis la periodo de la “nova religio”, kiam la termino “laika” ne plu sinonimis al “kontraŭkristana”.

La rolanto kiu bone esprimas la koncepton pri  “laika sankteco” estas Jozefo Moscati.

San Giuseppe Moscati

Jozefo Moscati naskiĝas en Benevento en 1880, pro  laborkialoj ĉe la patro, Jozefo  ekloĝas unue en Ancona  kaj poste en Napolo. Familio Moscati estis kunligita kun Volpicelli, kaj Jozefo mem ricevis la unuan Komunion en la preĝejo de la Servistinoj de la Sanktega Koro. Fininte la elementan bazlernejon, li  abituriente diplomĝis ĉe la klasika Liceo “Vittorio Emauele”.

En 1897 li ekstudis ĉe la Medicina Fakultato, kaj post nelonge li perdis la patron pro cerba hemoragio. En 1903 li doktoriĝis kaj eklaboris ĉe la Hospitalo “La Nekuraceblaj”. En 1914 li perdis sian patrinon pro diabeto. En 1922  G. Moscati estis la unua en Napolo, kiu inciatis la uzon de insulino.

En 1917 li rifuzis la katedron pri kemio ĉe la Napola Universiato, kaj en 1919 li iĝis ĉefkuracisto en la Hospitalo “La Nekuraceblaj”.

Jozefo Moscati dediĉis sian tutan vivon al kuracado de la malsanuloj, precipe de la plej malriĉaj. Li mortis en 1927 en sia kabineto.

Li estis sanktigita fare de Papo Johano  Paŭlo II en 1987, la jaro dum kiu oni pridiskutadis pri alvokiĝo kaj pri laikaj misiistoj en la eklezio kaj en la mondo. Moscati estis ĉiam kohera  kun siaj ideoj, li partoprenis la mesojn  kun laikaj vestoj, kun la malsanuloj li paroladis pri religio, kvankam vivante dum periodo kiam kontraŭklerikismo kaj kontraŭkristanismo estis furoraj, li neniam kaŝis sian kredon.

En 1927 li partoprenis en Kuracista Kongreso organizita de Leonardo Bianchi, fama pro sia kontraŭklerikismo – je tioma grado, ke Bianchi eĉ  prelegis kontraŭ Kristo.

Je la fino de la prelego L. Bianchi subite  malsaniĝis, kaj ne povante paroli, li serĉis la rigardon de Moscati, kiu trandonis al li  konsolajn vortojn kaj igis pastron   doni al li  Sanktegajn Sakramentojn.

 

Annunci
Categorie: Esperanto, Historio | Tag: , , , , , , , , , , , | Lascia un commento

Navigazione articolo

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione / Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione / Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione / Modifica )

Google+ photo

Stai commentando usando il tuo account Google+. Chiudi sessione / Modifica )

Connessione a %s...

Blog su WordPress.com.

%d blogger hanno fatto clic su Mi Piace per questo: