EKDE LA FINO DE LA BURBONA REGNO ĜIS LA ITALA UNUIĜO.

La intelektula virina medio napola,  je la duono de Milokcent, estis karakerizata de la ĉeesto de Paolina Caraven de la Ferronays kaj de Tereza Filangieri – ĉi lasta  postsekvantino de la Normanda nobelaro, ĉar ŝi estis filino de Generalo Carlo Filangieri kaj edzino de la Duko Roccapiedimonte.

Tereza Filangieri kaj Paolina Caraven destinis al bonfarado la gajnojn el la teatraj spektakloj, ili sin engaĝis en forpreno  de gejunuloj de la surtrata vivmanierio, instruante al tiuj  la bazojn de literaturo kaj skribado, edukante ilin en siaj domoj kiel domservistojn kaj ĝardenistojn, tiel sekurigante al ili respektindan estontecon.

En 1861 Tereza Filangieri perdis sian filinon Lina, sekve ŝi estis nomumita  patroninon de la “Instituto Strachan” – kunloĝejo por  blindaj knabinoj.

En 1873, okaze de  ĥolerepidemio, oni ŝarĝis ŝin per la organizado de  kuirejoj por senpaga nutrado.

En 1880 ŝi realigis la unuan porinfanan, kirurgian  hospitalon en Italio,  titole dediĉitan al sia mortinta filino. Krom esti laika fondintino de karitataj organizaĵoj, T. Filangieri estis ankaŭ verkistino. Ŝi mortis en 1909.

Grava figuro estis Pastro  Francisko el Casoria, naskiĝinta en 1814, post la sacerdota ordino li sin dediĉis al malsanuloj, postsekvante la ekzemplon de Mateo Ripa, kiu fondis  la kolegion por la instruado kaj trejnado  de la ĉinaj kaj orientlandaj  ekleziuloj, kiu post la Itala Unuiĝo fariĝis  “Azia Kolegio”, kaj en 1888 Orienta Instituto, la nuna Universitato.

33319406

En 1854 li sin dediĉis al elsavo de afrikaj infanoj venditaj kiel sklavoj. La infanoj estis  portitaj en la monaĥejon kaj edukataj  kristanmaniere. En tiu ĉi iniciato, Pastro Francisko el Casoria envolvis ankaŭ Frederikon II, kiu  senproprietigis la konstruaĵon apud la monaĥejo, tiel permesante ties  pligrandigon.

Inter aliaj liaj fondaĵoj, ni rememoras la “Malriĉulejon Marino” en Via Posillipo,  la “Instituton por surdmutuloj”, kaj la Ordenon de la Monaĥoj Grizaj kaj de la Monaĥinoj Elizabetaninoj.

Immagine

En 1871 Pastro Francisko el Casoria esti alvokita al Asizo por la fondo de la Serafa Instituto por blinduloj kaj surdmutuloj, en kiu li restis kiel direktoro ĝis 1881.

– La  eduka agado en Napolo por surdmutuloj komenciĝis en 1788 per lernejo fare de Abato Benedikto Cozzolino, kaj ĝi estis la unua publika lernejo agnoskita en Italio. En Italio la instruado al surdmutuloj iĝis deviga nur en la jaro 1923.

– En 1885 Pastro Franciskoo el Casoria mortis kaj  estis sepultita en la Malriĉulejo Marino.

– En 1993 Papo Johano Paŭlo II  lin proklamis Beatulo.

Amikino kaj disĉiplino de Pastro Francisko el Casoria estis Caterina Volpicelli, kiu en la duono de la XIX jarcento fondis religian Kongregacion, kiu ne  postuladis  kanonikan sinvestadon kaj akceptadis ankaŭ edziniĝintajn virinojn.

Caterina Volpicelli naskiĝis en 1839, ricevis instruadon en la plej bonaj napolaj lernejoj, estis lernantino de Leopoldo Rodinò –  Lernejo de Bazilio Puoti. En 1855 ŝi ekkonis  Ludovikon el Casoria, kiu vane klopodis ŝin aligi en iu  religian ordenon.

En 1864, laŭ la tradicio de la fraŭlinaro, ŝi sin konsekris kaj dediĉis al “Apostolado de l’ preĝo”, praktikado tre disvastiĝinta en Francio, kaj   la agado de Volpicelli altiris kromajn aliĝojn, kaj la atenton de la Ordeno  de la Sanktega Koro de Montluçon, kiu konsideris la agadon de Volpicelli kiel napolan apendicon de la Franca praktikado. Al tio oponis Sisto Riario Sforza, Napola Ĉefepiskopo kiu substrekis la napolanecon de la organizaĵo de Caterina Volpicelli.

En 1872 Caterina Volpicelli fondis la Insituton de la Servistinoj de la Sanktega Koro per nova interna strukturo:

– Servistinoj –  centra komunumo

– Etaj Servistinoj – ili povis plu vivi en sia familio

– Aliĝintaj servistinoj  – ili kunpartumis la mision kvankam edziniĝintaj

Tio estis Kongregacio sen religia uniforma vesto, kiu akiris Decretum Laudis de la Sankta Sidejo en 1890. En 2001  Papo Johano  Paŭlo II ŝin proklamis Beatulino.

Amiko de Ludoviko el Casoria estis Bartolo Longo, la fondinto de la  Bazilika Sanktejo de Valo de Pompejo. Bartolo Longo naskiĝis en 1841 en la provinco Brindizo kaj transloĝiĝis al Napolo por  kompletigi siajn   jurajn studojn.

La forta antiklerikismo disvastiĝinta en la Universitatoj  forte kondiĉigis Bartolon  Longo, sed sekve de amikeco kun  fervoraj katolikoj li revenis al konvinkita kristana vivmaniero.

Danke al la konatiĝo kun  Volpicelli li ekkonis Ludovikon el Casoria kaj Marianan Fernararo – vidvino de Grafo De Fusco, kiu havis multnombrajn posedaĵojn en la Valo de Pompejo.

Bartolo Longo sin proponis esti  hejma instruisto de la filoj de la Grafino kaj administri ŝiajn havaĵojn. Post malmultaj jaroj ili geedziĝis.

La Valo de Pompejo, sekve de la elbordiĝo de la akvofluoj de rivero Sarno, estis en malsanigaj  kaj mizeraj kondiĉoj.  Bartolo Longo decidis evangelizi la kamparanojn per la praktikado de la Roizario.

En 1875 Longo portis al Napolo bildon de la Madono de l’ Rozario, kiu iĝis pilgrimcelo, pro ĝiaj miraklaj kvalitoj.

Ĝia famo tiel kreskis, ke estis necese konstrui novan Preĝejon, la nunan Bazilikon en Pompejo.

santuariodipompei

En 1926 Bartolo Longo mortis, kaj en 1980 li estis deklarita beata.

Annunci
Categorie: Esperanto, Historio | Tag: , , , , , , , , , , | Lascia un commento

Navigazione articolo

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione / Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione / Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione / Modifica )

Google+ photo

Stai commentando usando il tuo account Google+. Chiudi sessione / Modifica )

Connessione a %s...

Crea un sito o un blog gratuitamente presso WordPress.com.

%d blogger hanno fatto clic su Mi Piace per questo: