La modernan epokon en Napolo kutime distingas la alveno de Alfonso de Aragono, kiu sukcesis konkeri, en 1492, la Napolan Regnon elde Renato Anĵua kaj politike unuigi Napolon kun la Sicilia Regno.
Unu el la unuaj intervenoj estis la rekonstruo de Kastelo Nova (Castel Nuovo), kiu estis transformita al fortreso masivstruktura, kun turoj el piperno (lafŝtono) kaj sokloformaj bazamentoj, por malhelpi surgrimpadon. La kastelon aparte distingas la krenelprovizitaj terasoj ebligantaj la uzon de artilerio, kaj la Tiumfarko, kiu celebras la tiumfan eniron de Alfonso de Aragono.
En 1497 la Ĉefepiskopo Aleksandro Carafa revenigis la relikvojn de Sankta Ĝenaro, kaj la Kardinalo Oliviero Carafa (frato de Aleksandro) iniciatis la realigon de kripto sub la ĉefaltaro, kiu iĝis unu el la plej reprezentaj arkitekturaj monumentoj de la napola Renesanco.
La Aragona Regno daŭris ĝis 1503, kiam, sekve de la franc-hispana milito, Napolo fariĝis hispana Vic-reĝlando. Vic-reĝlando kiu finiĝos post du jarcentoj, sed pro tio Napolo ne haltigis sian urboplanan, artan kaj kulturan kreskon, plu restante granda Eŭropa ĉefurbo.
En la unuaj jardekoj de 1500 gravis la influo, kiun disradiis Maria Longo.
Maria Longo, vidvino intencinta dediĉi sian vivon je la servo de la malsanuloj, post kiam ŝi estis mirakle kuracita de Sankta Gaetano, fondis la preĝejon kaj la malsanulejon Sankta Maria de l’ Popolo de la Nekuraceblaj, kiu iĝis unu en la plej gravaj hospitaloj en Suda Italio, krom prestiĝa kuracista lernejo.
En 1535-36 Napolo gastigis Karlon V., kaj kun la Vic-reĝo Don Pedro de Toledo komenciĝis iaspeca Napola Renesanco, periodo de granda kresko, ĉefe kulturkaraktera.
Ne preteratentinda estas la kultura ĉeesto de virinoj, precipe Orsola Benincasa, kiu per siaj verkoj karakterizis la Vic-reĝan epokon. Orsola Benincasa ricevis sian unuan edukadon hejme, fare de la frato, kiu klopodis transdoni al ŝi konojn pri la Biblio kaj aliaj Sanktaj Libroj. Kiam ŝi manifestis siajn mistikajn ecojn, ŝi altiris la atenton de la popolo, sed tio ne distris ŝin for de ŝia justa kaj senriproĉa vivo dediĉita al laboro (priaranĝo de festaj ormantukoj). En 1579, pro ŝia ekzemplodona vivo, la ekleziaj aŭtoritatuloj permesis al ŝi aranĝi kapelon en sia domo.
En 1581 la abato Gregoro Navarro realigis sur la monteto Sankta Marteno kunloĝejon kun apuda Preĝejo de la Senmakula Virgulino: la kunloĝejo celis krei laikan komunumon, kiu, kun la helpo de pastroj, kapablu reformi la eklezion. Orsola eksponis siajn ideojn al Papo Gregoro XIII, kiu ilin trandonis al la Tribunalo de la Sankta Inkvizicio. Ŝi estis forigita de sia fondaĵo, kaj nur poste ŝi revenis per la malfermo de porvirina edukejo sur la monteto Sant’Elmo. Tiu entrepeno akiris sukcesan aprobon fare de la aristokrataj familioj.
Preskaŭ mortonta, Orsola Benincasa diktis la regulojn por ermitejo, kiu akceptu 33 virgulinojn en klaŭzuran komunumon. Post la morto de Orsola ekestis pluraj klopodoj por konstrui la ermitejon, kiu estis finkonstruita nur post duonjarcento, ĉe la deklivo de monteto Sankta Marteno.
En 1606 komenciĝas la konstruo de la Kapelo de Sankta Ĝenaro kaj dum la sama jaro Caravaggio pentris “La sep verkojn de Mizerikordo”,
en kiuj la pentristo montras la napolan ĉiutagecon, kaj nur poste la artisto fondis la pentroskolon de la karavaĝistoj (atentindaj karavaĝistoj estis Artemisia Gentileschi kaj Annella di Massimo).
En 1604 estis fondita nobela kunfrataro, kiu kolektadis almozojn por celebri Mesojn favore al la animoj de la Purgatorio. Tiu iniciato bone sukcesis, ĉar ĝi permesis la konstruon de la Preĝejo Sankta Maria de la Animoj de Purgatorio, konata pro ĝia tombejo kaj pro la flegado kaj preĝado por la mortintoj, kiun ĝi entenis. Tiu praktikado tamen iel degeneris al superstiĉo kaj kondukis la ekleziajn aŭtoritatulojn fermi plurajn enurbajn mortint-ostarojn, inter kiuj la Tombejo de Fontanelle.